Lamentations 3
Esperanto
Translation: ESPERANTO
Modern translations such as the NIV or ESV are not available yet. They need a license, and we will add them when one is in place. All translations and their sources
1Mi estas la viro, kiu spertis suferon sub la vergo de Lia kolero.Select Lamentations 3:1
2Min Li kondukis kaj irigis en mallumon, ne en lumon.Select Lamentations 3:2
3Nur sur min Li turnas Sian manon ĉiutage denove.Select Lamentations 3:3
4Li maljunigis mian karnon kaj haŭton, rompis miajn ostojn.Select Lamentations 3:4
5Li konstruis ĉirkaŭ mi, ĉirkaŭis min per maldolĉaĵoj kaj malfacilaĵoj.Select Lamentations 3:5
6En mallumon Li lokis min, kiel porĉiamajn mortintojn.Select Lamentations 3:6
7Li ĉirkaŭbaris min, ke mi ne povu eliri; Li ligis min per pezaj ĉenoj.Select Lamentations 3:7
8Kvankam mi krias kaj vokas, Li kovras Siajn orelojn antaŭ mia preĝo.Select Lamentations 3:8
9Li baris miajn vojojn per hakitaj ŝtonoj; Li kurbigis miajn vojetojn.Select Lamentations 3:9
10Li estas por mi kiel urso en embusko, kiel leono en kaŝita loko.Select Lamentations 3:10
11Li depuŝis min de miaj vojoj, kaj disŝiris min; Li faris min objekto de teruro.Select Lamentations 3:11
12Li streĉis Sian pafarkon, kaj starigis min kiel celon por Siaj sagoj.Select Lamentations 3:12
13En miajn renojn Li pafis la filojn de Sia sagujo.Select Lamentations 3:13
14Mi fariĝis mokataĵo por mia tuta popolo, ilia ĉiutaga rekantaĵo.Select Lamentations 3:14
15Li satigis min per maldolĉaĵo, trinkoplenigis min per vermuto.Select Lamentations 3:15
16Li disrompis miajn dentojn en malgrandajn pecojn, Li enpuŝis min en cindron.Select Lamentations 3:16
17Mia animo estas forpuŝita for de paco; bonstaton mi forgesis.Select Lamentations 3:17
18Kaj mi diris: Pereis mia forto kaj mia espero al la Eternulo.Select Lamentations 3:18
19La memoro pri mia mizero kaj miaj suferoj estas vermuto kaj galo.Select Lamentations 3:19
20Konstante rememorante tion, senfortiĝas en mi mia animo.Select Lamentations 3:20
21Sed tion mi respondas al mia koro, kaj tial mi esperas:Select Lamentations 3:21
22Ĝi estas favorkoreco de la Eternulo, ke ni ne tute pereis; ĉar Lia kompatemeco ne finiĝis,Select Lamentations 3:22
23Sed ĉiumatene ĝi renoviĝas; granda estas Via fideleco.Select Lamentations 3:23
24Mia parto estas la Eternulo, diras mia animo; tial mi esperas al Li.Select Lamentations 3:24
25La Eternulo estas bona por tiuj, kiuj esperas al Li, por la animo, kiu serĉas Lin.Select Lamentations 3:25
26Bone estas esperi pacience helpon de la Eternulo.Select Lamentations 3:26
27Bone estas al la homo, kiu portas jugon en sia juneco;Select Lamentations 3:27
28Li sidas solece kaj silentas, kiam li estas ŝarĝita;Select Lamentations 3:28
29Li metas sian buŝon en polvon, kredante, ke ekzistas espero;Select Lamentations 3:29
30Li donas sian vangon al tiu, kiu lin batas; li satigas sin per malhonoro.Select Lamentations 3:30
31Ĉar ne por eterne forlasas la Sinjoro;Select Lamentations 3:31
32Se Li iun suferigas, Li ankaŭ kompatas pro Sia granda favorkoreco;Select Lamentations 3:32
33Ĉar ne el Sia koro Li sendas mizeron kaj suferon al la homoj.Select Lamentations 3:33
34Kiam oni premas sub siaj piedoj ĉiujn malliberulojn de la tero,Select Lamentations 3:34
35Kiam oni forklinas la rajton de homo antaŭ la vizaĝo de la Plejaltulo,Select Lamentations 3:35
36Kiam oni estas maljusta kontraŭ homo en lia juĝa afero-Ĉu la Sinjoro tion ne vidas?Select Lamentations 3:36
37Kiu povas per sia diro atingi, ke io fariĝu, se la Sinjoro tion ne ordonis?Select Lamentations 3:37
38Ĉu ne el la buŝo de la Plejaltulo eliras la decidoj pri malbono kaj pri bono?Select Lamentations 3:38
39Kial murmuras homo vivanta? Ĉiu murmuru kontraŭ siaj pekoj.Select Lamentations 3:39
40Ni trarigardu kaj esploru nian konduton, kaj ni revenu al la Eternulo;Select Lamentations 3:40
41Ni levu nian koron kaj niajn manojn al Dio en la ĉielo.Select Lamentations 3:41
42Ni pekis kaj malobeis, kaj Vi ne pardonis.Select Lamentations 3:42
43Vi kovris Vin per kolero kaj persekutis nin; Vi mortigis, Vi ne kompatis.Select Lamentations 3:43
44Vi kovris Vin per nubo, por ke ne atingu Vin la preĝo.Select Lamentations 3:44
45Vi faris nin balaindaĵo kaj abomenindaĵo inter la popoloj.Select Lamentations 3:45
46Malfermegis kontraŭ ni sian buŝon ĉiuj niaj malamikoj.Select Lamentations 3:46
47Teruro kaj pereo trafis nin, ruinigo kaj malfeliĉo.Select Lamentations 3:47
48Torentojn da akvo verŝas mia okulo pri la malfeliĉo de la filino de mia popolo.Select Lamentations 3:48
49Mia okulo fluigas kaj ne ĉesas, ne ekzistas por ĝi halto,Select Lamentations 3:49
50Ĝis la Eternulo ekrigardos kaj ekvidos de la ĉielo.Select Lamentations 3:50
51Mia okulo suferigas mian animon pri ĉiuj filinoj de mia urbo.Select Lamentations 3:51
52Senkaŭze ĉasas min kiel birdon miaj malamikoj;Select Lamentations 3:52
53Ili pereigas mian vivon en kavo, ili ĵetas sur min ŝtonojn.Select Lamentations 3:53
54Akvo leviĝis kontraŭ mian kapon, kaj mi diris: Mi tute pereis.Select Lamentations 3:54
55Mi vokis Vian nomon, ho Eternulo, el la profunda kavo;Select Lamentations 3:55
56Vi aŭdis mian voĉon; ne kovru Vian orelon antaŭ mia vokado pri liberigo.Select Lamentations 3:56
57Vi alproksimiĝis, kiam mi vokis al Vi; Vi diris: Ne timu.Select Lamentations 3:57
58Vi, ho Sinjoro, defendis mian juĝaferon; Vi liberigis mian vivon.Select Lamentations 3:58
59Vi vidis, ho Eternulo, la maljustaĵon, kiun mi suferas; juĝu mian aferon.Select Lamentations 3:59
60Vi vidis ilian tutan venĝon, ĉiujn iliajn intencojn kontraŭ mi.Select Lamentations 3:60
61Vi aŭdis ilian insultadon, ho Eternulo, ĉiujn iliajn intencojn kontraŭ mi,Select Lamentations 3:61
62La parolojn de tiuj, kiuj leviĝis kontraŭ min, kaj iliajn pensojn kontraŭ mi dum la tuta tago.Select Lamentations 3:62
63Rigardu, kiam ili sidas kaj kiam ili leviĝas; mi ĉiam estas ilia rekantaĵo.Select Lamentations 3:63
64Redonu al ili repagon, ho Eternulo, laŭ la faroj de iliaj manoj.Select Lamentations 3:64
65Donu al ili doloron en la koro, sentigu al ili Vian malbenon.Select Lamentations 3:65
66Persekutu ilin en kolero, kaj ekstermu ilin el sub la ĉielo de la Eternulo.Select Lamentations 3:66
Esperanto (ESPERANTO). Public domain. Text from the CrossWire Bible Society module. About this translation