Skip to content
Church.wiki
Lamentations

Lamentations 5

Esperanto

Translation: ESPERANTO

Modern translations such as the NIV or ESV are not available yet. They need a license, and we will add them when one is in place. All translations and their sources

Start reading

1Rememoru, ho Eternulo, kio fariĝis al ni; Rigardu kaj vidu nian malhonoron!Select Lamentations 5:1

2Nia heredaĵo transiris al fremduloj, Niaj domoj al aligentuloj.Select Lamentations 5:2

3Ni fariĝis orfoj senpatraj, Niaj patrinoj estas kiel vidvinoj.Select Lamentations 5:3

4Nian akvon ni trinkas pro mono; Nian lignon ni ricevas nur pro pago.Select Lamentations 5:4

5Oni pelas nin je nia kolo; Ni laciĝis, sed oni ne permesas al ni ripozi.Select Lamentations 5:5

6Al Egiptujo ni etendis la manon, Al Asirio, por satiĝi per pano.Select Lamentations 5:6

7Niaj patroj pekis, sed ili jam ne ekzistas; Kaj ni devas suferi pro iliaj malbonagoj.Select Lamentations 5:7

8Sklavoj regas super ni; Kaj neniu liberigas nin el iliaj manoj.Select Lamentations 5:8

9Kun danĝero por nia vivo ni akiras nian panon, Pro la glavo en la dezerto.Select Lamentations 5:9

10Nia haŭto varmegiĝis kiel forno, Por la kruela malsato.Select Lamentations 5:10

11La virinojn en Cion ili senhonorigis, La virgulinojn en la urboj de Judujo.Select Lamentations 5:11

12La princoj estas pendigitaj je siaj manoj; La maljunulojn oni ne respektis.Select Lamentations 5:12

13La junuloj devas porti muelŝtonojn; La knaboj falas sub la lignoŝarĝoj.Select Lamentations 5:13

14La maljunuloj jam ne sidas ĉe la pordegoj, La junuloj jam ne kantas.Select Lamentations 5:14

15Malaperis la gajeco de nia koro; Niaj dancrondoj aliformiĝis en funebron.Select Lamentations 5:15

16Defalis la krono de nia kapo; Ho ve al ni, ke ni pekis!Select Lamentations 5:16

17Pro tio senfortiĝis nia koro, Pro tio senlumiĝis niaj okuloj:Select Lamentations 5:17

18Pro la monto Cion, ke ĝi fariĝis dezerta, Ke vulpoj vagas sur ĝi.Select Lamentations 5:18

19Sed Vi, ho Eternulo, kiu restas eterne Kaj kies trono staras de generacio al generacio,Select Lamentations 5:19

20Kial Vi forgesis nin kvazaŭ por eterne, Forlasis nin por longa tempo?Select Lamentations 5:20

21Reirigu nin, ho Eternulo, al Vi, ke ni revenu; Renovigu niajn tagojn kiel en la tempo antaŭa.Select Lamentations 5:21

22Ĉar ĉu Vi nin tute forpuŝis? Vi tre forte ekkoleris kontraŭ ni.Select Lamentations 5:22

Next: Ezekiel 1Continue reading

Esperanto (ESPERANTO). Public domain. Text from the CrossWire Bible Society module. About this translation

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

Lamentations

Selected verses

Select another verse to extend the range.

Highlight

My Bible

About this name

Listen

Uses an English voice provided by your browser.