Skip to content
Church.wiki
Jeremiah

Jeremiah 12

Esperanto

Translation: ESPERANTO
Start reading

1Vi estos prava, ho Eternulo, kiam mi procesos kun Vi; tamen mi parolos kun Vi pri justeco: kial la vojo de malpiuloj estas sukcesa kaj ĉiuj perfiduloj vivas trankvile?Select Jeremiah 12:1

2Vi plantis ilin, kaj ili ricevis fortajn radikojn, ili kreskas kaj donas fruktojn; proksima Vi estas en ilia buŝo, sed malproksima de ilia interno.Select Jeremiah 12:2

3Sed min, ho Eternulo, Vi konas; Vi vidis kaj esploris, kia estas mia koro koncerne Vin. Pelu ilin, kiel ŝafojn al la buĉo, kaj apartigu ilin por la tago de mortigo.Select Jeremiah 12:3

4Kiel longe Vi tenos la landon en malĝojo kaj la herbo sur ĉiuj kampoj velkos? Brutoj kaj birdoj pereas pro la malboneco de ĝiaj loĝantoj, kiuj diras: Li ne scias, kio estos al ni.Select Jeremiah 12:4

5Se vi kuras kun piedirantoj kaj ili vin lacigas, kiel do vi povas konkuri kun ĉevaloj? se vi esperas trovi sendanĝerecon en lando paca, kion vi faros ĉe la majesta Jordan?Select Jeremiah 12:5

6Ĉar eĉ viaj fratoj kaj la domo de via patro agas perfide kontraŭ vi, krias post vi plenvoĉe. Ne fidu ilin, eĉ se ili parolos al vi bone.Select Jeremiah 12:6

7Mi forlasis Mian domon, Mi foriris de Mia heredaĵo; tion, kio estis kara por Mia animo, Mi fordonis en la manojn de ĝiaj malamikoj.Select Jeremiah 12:7

8Mia heredaĵo fariĝis por Mi kiel leono en la arbaro: ĝi ekblekegis kontraŭ Mi, tial Mi ĝin ekmalamis.Select Jeremiah 12:8

9Mia heredaĵo fariĝis kiel diverskolora rabobirdo, kiun ĉirkaŭe atakis aliaj rabobirdoj. Venu, kolektiĝu, ĉiuj bestoj de la kampo, venu, por formanĝi ĝin.Select Jeremiah 12:9

10Multo da paŝtistoj ruinigis Mian vinberĝardenon, dispremis per la piedoj Mian kampoparton, Mian plej amatan kampoparton ili faris senfrukta dezerto.Select Jeremiah 12:10

11Ili faris ĝin dezerto, kaj ĝia dezerteco plendas antaŭ Mi; la tuta lando estas dezertigita, kaj neniu zorgas pri tio.Select Jeremiah 12:11

12Sur ĉiujn altaĵojn en la dezerto venis ruinigantoj, ĉar la glavo de la Eternulo ekstermas ĉion de unu rando de la lando ĝis la alia; neniu karno estas indulgata.Select Jeremiah 12:12

13Ili semis tritikon, sed rikoltis dornojn; ili elspezis, sed ne profitis; viaj enspezoj estos hontindaj, pro la flama kolero de la Eternulo.Select Jeremiah 12:13

14Tiele diras la Eternulo pri ĉiuj malbonaj najbaroj, kiuj tuŝis la posedaĵon, kiun Mi heredigis al Mia popolo Izrael: Jen Mi elŝiros ilin el ilia lando, kaj la domon de Jehuda Mi eltiros el inter ili.Select Jeremiah 12:14

15Kaj kiam Mi estos elŝirinta ilin, Mi denove kompatos ilin kaj revenigos ĉiun al lia heredaĵo kaj ĉiun en lian landon.Select Jeremiah 12:15

16Kaj se ili lernos la agmanieron de Mia popolo, por ĵuri per Mia nomo: Kiel vivas la Eternulo, simile al tio, kiel ili lernigis al Mia popolo ĵuri per Baal, tiam ili estos konstrue aranĝitaj inter Mia popolo.Select Jeremiah 12:16

17Sed se ili ne aŭskultos, tiam Mi tute elŝiros tiun popolon kaj ekstermos ĝin, diras la Eternulo.Select Jeremiah 12:17

Next: Jeremiah 13Continue reading

Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

Jeremiah

Selected verses

Tap another verse to select a range.

Highlight

My Bible

Listen

Uses an English voice provided by your browser.