Skip to content
Church.wiki
Jeremiah

Jeremiah 41

Esperanto

Translation: ESPERANTO
Start reading

1En la sepa monato Iŝmael, filo de Netanja, filo de Eliŝama, el la reĝa idaro, unu el la eminentuloj de la reĝo, kaj kun li dek viroj, venis al Gedalja, filo de Aĥikam, en Micpan, kaj ili kune tie manĝis en Micpa.Select Jeremiah 41:1

2Kaj leviĝis Iŝmael, filo de Netanja, kaj la dek viroj, kiuj estis kun li, kaj frapis Gedaljan, filon de Aĥikam, filo de Ŝafan, per glavo, kaj mortigis lin, kiun la reĝo de Babel starigis kiel reganton super la lando.Select Jeremiah 41:2

3Kaj ĉiujn Judojn, kiuj estis kun li, Gedalja, en Micpa, kaj la Ĥaldeojn, kiuj tie troviĝis, la militistojn, Iŝmael mortigis.Select Jeremiah 41:3

4En la dua tago post la mortigo de Gedalja, kiam neniu ankoraŭ sciis pri tio,Select Jeremiah 41:4

5venis viroj el Ŝeĥem, el Ŝilo, kaj el Samario, okdek homoj, kun razitaj barboj kaj disŝiritaj vestoj, kun tranĉoj sur la korpo, kaj en iliaj manoj estis donacoj kaj olibano, por alporti ilin en la domon de la Eternulo.Select Jeremiah 41:5

6Kaj Iŝmael, filo de Netanja, eliris al ili renkonte el Micpa, irante kaj plorante; kaj kiam li atingis ilin, li diris al ili: Iru al Gedalja, filo de Aĥikam.Select Jeremiah 41:6

7Sed kiam ili venis en la mezon de la urbo, Iŝmael, filo de Netanja, kune kun la homoj, kiuj estis kun li, buĉis ilin kaj ĵetis en kavon.Select Jeremiah 41:7

8Tamen troviĝis inter ili dek homoj, kiuj diris al Iŝmael: Ne mortigu nin, ĉar ni havas sur la kampo abundajn provizojn da tritiko, hordeo, oleo, kaj mielo. Kaj li haltis, kaj ne mortigis ilin kune kun iliaj fratoj.Select Jeremiah 41:8

9La kavo, en kiun Iŝmael ĵetis ĉiujn kadavrojn de la homoj, kiujn li mortigis samtempe kiel Gedaljan, estis tiu, kiun faris la reĝo Asa kontraŭ Baaŝa, reĝo de Izrael; ĝin Iŝmael, filo de Netanja, plenigis per mortigitoj.Select Jeremiah 41:9

10Kaj Iŝmael kaptis la tutan restaĵon de la popolo, kiu estis en Micpa, la reĝidinojn, kaj la tutan popolon, kiu restis en Micpa, kaj super kiu Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj, estrigis Gedaljan, filon de Aĥikam; ilin kaptis Iŝmael, filo de Netanja, kaj li pretiĝis, por transiri al la Amonidoj.Select Jeremiah 41:10

11Sed Joĥanan, filo de Kareaĥ, kaj ĉiuj militestroj, kiuj estis kun li, aŭdis pri la tuta malbono, kiun faris Iŝmael, filo de Netanja;Select Jeremiah 41:11

12kaj ili prenis ĉiujn virojn, kaj iris, por batali kontraŭ Iŝmael, filo de Netanja; kaj ili trovis lin ĉe la granda akvo, kiu estas en Gibeon.Select Jeremiah 41:12

13Kiam la tuta popolo, kiu estis ĉe Iŝmael, ekvidis Joĥananon, filon de Kareaĥ, kaj ĉiujn militestrojn, kiuj estis kun li, ĝi ekĝojis.Select Jeremiah 41:13

14Kaj la tuta popolo, kiun Iŝmael forkondukis el Micpa, deturnis sin, kaj iris al Joĥanan, filo de Kareaĥ.Select Jeremiah 41:14

15Sed Iŝmael, filo de Netanja, forkuris de Joĥanan kun ok homoj kaj iris al la Amonidoj.Select Jeremiah 41:15

16Joĥanan, filo de Kareaĥ, kaj ĉiuj militestroj, kiuj estis kun li, prenis la tutan restaĵon de la popolo, kiun li revenigis de Iŝmael, filo de Netanja, el Micpa, post kiam ĉi tiu mortigis Gedaljan, filon de Aĥikam: virojn, militistojn, virinojn, infanojn, kaj eŭnukojn, kiujn li revenigis el Gibeon.Select Jeremiah 41:16

17Kaj ili iris kaj haltis ĉe la gastejo Kimham, apud Bet-Leĥem, por direkti sin al Egiptujo,Select Jeremiah 41:17

18for de la Ĥaldeoj; ĉar ili timis ilin pro tio, ke Iŝmael, filo de Netanja, mortigis Gedaljan, filon de Aĥikam, kiun la reĝo de Babel estrigis super la lando.Select Jeremiah 41:18

Next: Jeremiah 42Continue reading

Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

Jeremiah

Selected verses

Tap another verse to select a range.

Highlight

My Bible

Listen

Uses an English voice provided by your browser.