Skip to content
Church.wiki
Jeremiah

Jeremiah 42

Esperanto

Translation: ESPERANTO
Start reading

1Kaj aliris ĉiuj militestroj, kaj Joĥanan, filo de Kareaĥ, kaj Jezanja, filo de Hoŝaja, kaj la tuta popolo, de la malgrandaj ĝis la grandaj,Select Jeremiah 42:1

2kaj diris al la profeto Jeremia: Ni humile petegas vin, preĝu por ni al la Eternulo, via Dio, por ĉi tiu tuta restaĵo; ĉar el multaj ni restis malmultaj, kiel viaj okuloj nin vidas.Select Jeremiah 42:2

3Kaj la Eternulo, via Dio, sciigu al ni la vojon, kiun ni devas iri, kaj kion ni devas fari.Select Jeremiah 42:3

4Kaj la profeto Jeremia diris al ili: Mi aŭdis; jen mi preĝos al la Eternulo, via Dio, konforme al viaj vortoj, kaj ĉion, kion la Eternulo respondos al vi, mi raportos al vi; mi nenion kaŝos antaŭ vi.Select Jeremiah 42:4

5Kaj ili diris al Jeremia: La Eternulo estu inter ni atestanto vera kaj fidela, ke ni agos konforme al ĉio, kun kio la Eternulo, via Dio, sendos vin al ni;Select Jeremiah 42:5

6ĉu estos bone, ĉu estos malbone, ni aŭskultos la voĉon de la Eternulo, nia Dio, al kiu ni vin sendas, por ke estu al ni bone, se ni aŭskultos la voĉon de la Eternulo, nia Dio.Select Jeremiah 42:6

7Post dek tagoj aperis la vorto de la Eternulo al Jeremia;Select Jeremiah 42:7

8kaj li vokis Joĥananon, filon de Kareaĥ, kaj ĉiujn militestrojn, kiuj estis kun li, kaj la tutan popolon, de la malgrandaj ĝis la grandaj,Select Jeremiah 42:8

9kaj diris al ili: Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael, al kiu vi min sendis, por faligi vian petegon antaŭ Li:Select Jeremiah 42:9

10Se vi restos en ĉi tiu lando, Mi vin aranĝos kaj ne ruinigos, Mi vin plantos kaj ne elradikigos; ĉar Mi pentas pri la malbono, kiun Mi faris al vi.Select Jeremiah 42:10

11Ne timu la reĝon de Babel, kiun vi nun timas; ne timu lin, diras la Eternulo, ĉar Mi estas kun vi, por helpi vin kaj por savi vin el lia mano.Select Jeremiah 42:11

12Mi estos favorkora al vi, ke li vin kompatu kaj vin loĝigu sur via tero.Select Jeremiah 42:12

13Sed se vi diros: Ni ne volas loĝi en ĉi tiu lando, kaj vi ne obeos la voĉon de la Eternulo, via Dio,Select Jeremiah 42:13

14dirante: Ne, ni iros en la landon Egiptan, kie ni ne vidos militon kaj ne aŭdos sonon de trumpeto kaj ne malsatos koncerne panon, kaj tie ni restos:Select Jeremiah 42:14

15tiam aŭskultu la vorton de la Eternulo, ho restaĵo de Jehuda: tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Se vi turnos vian vizaĝon, por iri en Egiptujon, kaj vi iros, por tie ekloĝi:Select Jeremiah 42:15

16tiam la glavo, kiun vi timas, atingos vin tie, en la lando Egipta, kaj la malsato, pri kiu vi zorgas, persekutos vin tie en Egiptujo, kaj tie vi mortos.Select Jeremiah 42:16

17Tiamaniere ĉiuj homoj, kiuj turnis sian vizaĝon, por iri en Egiptujon, por tie ekloĝi, mortos de glavo, de malsato, kaj de pesto, kaj neniu el ili restos, nek forsaviĝos de la malbono, kiun Mi venigos sur ilin.Select Jeremiah 42:17

18Ĉar tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Kiel elverŝiĝis Mia kolero kaj indigno sur la loĝantojn de Jerusalem, tiel Mia kolero elverŝiĝos sur vin, kiam vi venos en Egiptujon, kaj vi fariĝos objekto de ĵuro, de teruro, de malbeno, kaj de honto, kaj vi ne plu vidos ĉi tiun lokon.Select Jeremiah 42:18

19Pri vi, ho restaĵo de Jehuda, la Eternulo parolis: Ne iru en Egiptujon; sciu, ke Mi avertis vin hodiaŭ.Select Jeremiah 42:19

20Vi fariĝis kulpaj kontraŭ viaj propraj animoj; ĉar vi sendis min al la Eternulo, via Dio, dirante: Preĝu por ni al la Eternulo, nia Dio, kaj ĉion, kion diros la Eternulo, nia Dio, sciigu al ni, por ke ni tion faru.Select Jeremiah 42:20

21Kaj mi sciigis al vi hodiaŭ, sed vi ne aŭskultis la voĉon de la Eternulo, via Dio, nek ĉion, kun kio Li sendis min al vi;Select Jeremiah 42:21

22sciu do, ke vi mortos de glavo, de malsato, kaj de pesto, sur la loko, kien vi volas iri, por tie ekloĝi.Select Jeremiah 42:22

Next: Jeremiah 43Continue reading

Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

Jeremiah

Selected verses

Tap another verse to select a range.

Highlight

My Bible

Listen

Uses an English voice provided by your browser.