Skip to content
Church.wiki
Jeremiah

Jeremiah 46

Esperanto

Translation: ESPERANTO
Start reading

1Jen estas la vorto de la Eternulo, kiu aperis al la profeto Jeremia pri la nacioj:Select Jeremiah 46:1

2Pri Egiptujo, pri la militistaro de Faraono Neĥo, reĝo de Egiptujo, kiu estis ĉe la rivero Eŭfrato en Karkemiŝ, kaj kiun venkobatis Nebukadnecar, reĝo de Babel, en la kvara jaro de Jehojakim, filo de Joŝija, reĝo de Judujo:Select Jeremiah 46:2

3Pretigu ŝildon kaj kirason, kaj iru en batalon.Select Jeremiah 46:3

4Jungu la ĉevalojn kaj surĉevaligu la rajdistojn, stariĝu en kaskoj, akrigu la lancojn, surmetu sur vin armaĵojn.Select Jeremiah 46:4

5Kial Mi vidas, ke ili ektimis kaj kuras malantaŭen? iliaj herooj estas frapitaj, kaj forkuras rapide, ne deturnante sin; teruro estas ĉirkaŭe, diras la Eternulo.Select Jeremiah 46:5

6Ne forkuros la rapidpiedulo, ne forsaviĝos la heroo; norde, ĉe la rivero Eŭfrato, ili falpuŝiĝos kaj falos.Select Jeremiah 46:6

7Kiu estas tiu, kiu leviĝas kiel Nilo kaj kies akvo ondiĝas kiel torentoj?Select Jeremiah 46:7

8Egiptujo leviĝas kiel Nilo, kaj kiel torentoj, en kiuj ondiĝas la akvo; kaj ĝi diras: Leviĝante, mi kovros la teron, mi pereigos urbon kun ĝiaj loĝantoj.Select Jeremiah 46:8

9Leviĝu sur la ĉevalojn, kaj kuru rapide sur la ĉaroj; eliru la herooj, la Etiopoj kaj la Putidoj, tenantaj ŝildon, kaj la Ludidoj, tenantaj kaj streĉantaj pafarkon.Select Jeremiah 46:9

10Kaj tiu tago estos ĉe la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, tago de venĝo, por venĝi al Liaj malamikoj; kaj la glavo manĝegos kaj satiĝos kaj ebriiĝos de ilia sango; ĉar buĉofero estos al la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, en la lando norda, ĉe la rivero Eŭfrato.Select Jeremiah 46:10

11Iru en Gileadon kaj prenu balzamon, ho virga filino de Egiptujo; vane vi multigas la kuracilojn; ne ekzistas por vi resaniĝo.Select Jeremiah 46:11

12La nacioj aŭdis vian malhonoron, kaj via plorado plenigis la teron; ĉar fortulo falpuŝiĝis kontraŭ fortulo, kaj ambaŭ kune falis.Select Jeremiah 46:12

13Jen estas la vorto, kiun la Eternulo diris al la profeto Jeremia pri la veno de Nebukadnecar, reĝo de Babel, por frapi la landon Egiptan:Select Jeremiah 46:13

14Sciigu en Egiptujo, proklamu en Migdol, proklamu en Nof kaj en Taĥpanĥes, diru: Stariĝu kaj pretiĝu, ĉar la glavo ekstermas vian ĉirkaŭaĵon.Select Jeremiah 46:14

15Kial estas forpuŝita via fortulo, ne povis stari? ĉar la Eternulo lin renversis.Select Jeremiah 46:15

16Li multigis la falpuŝiĝantojn; falis unu sur la alian; kaj ili diras: Leviĝu, ni reiru al nia popolo kaj al la lando de nia naskiĝo, for de la glavo de la tirano.Select Jeremiah 46:16

17Oni kriis tie: Faraono, reĝo de Egiptujo, estas nur bruo; li preterlasis la difinitan tempon.Select Jeremiah 46:17

18Kiel Mi vivas, diras la Reĝo, kies nomo estas Eternulo Cebaot, li venos kiel Tabor inter la montoj kaj kiel Karmel ĉe la maro.Select Jeremiah 46:18

19Pretigu al vi ĉion, kio estas necesa por elmigro, ho loĝantino, filino de Egiptujo; ĉar Nof estos ruinigita kaj dezertigita, ke neniu en ĝi loĝos.Select Jeremiah 46:19

20Tre bela bovidino estas Egiptujo; sed de nordo venas jam la buĉonto.Select Jeremiah 46:20

21Ankaŭ ĝiaj dungitoj interne de ĝi estas kiel bone nutritaj bovidoj; sed ili ankaŭ turnis sin malantaŭen, kune forkuris, ne povis kontraŭstari; ĉar la tago de ilia malfeliĉo venis sur ilin, la tempo de ilia puno.Select Jeremiah 46:21

22Ĝia voĉo sonos kiel voĉo de serpento; ĉar ili iros kun militistaro, kaj kun hakiloj ili venos al ĝi, kiel lignohakistoj.Select Jeremiah 46:22

23Ili elhakos ĝian arbaron, diras la Eternulo, kvankam ĝi estas nekalkulebla; ĉar ili estas pli multenombraj ol akridoj, kaj oni ne povas ilin kalkuli.Select Jeremiah 46:23

24Hontigita estas la filino de Egiptujo, transdonita en la manojn de norda popolo.Select Jeremiah 46:24

25La Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, diras: Jen Mi punvizitos Amonon en No, kaj Faraonon, kaj Egiptujon kaj ĝiajn diojn kaj ĝiajn reĝojn, Faraonon mem, kaj tiujn, kiuj fidas lin.Select Jeremiah 46:25

26Kaj Mi transdonos ilin en la manojn de tiuj, kiuj celas ilian morton, kaj en la manojn de Nebukadnecar, reĝo de Babel, kaj en la manojn de liaj servantoj; sed poste ĝi estos loĝata, kiel en la tempo antaŭa, diras la Eternulo.Select Jeremiah 46:26

27Sed vi ne timu, ho Mia servanto Jakob, kaj ne tremu, ho Izrael; ĉar jen Mi savos vin el malproksime kaj vian idaron el la lando de ilia kaptiteco, kaj Jakob revenos kaj vivos trankvile kaj pace, kaj neniu lin timigos.Select Jeremiah 46:27

28Vi ne timu, ho Mia servanto Jakob, diras la Eternulo, ĉar Mi estas kun vi; ĉar Mi ekstermos ĉiujn popolojn, inter kiujn Mi dispelis vin, sed vin Mi ne ekstermos; Mi nur punos vin modere, por ke Mi ne lasu vin tute sen puno.Select Jeremiah 46:28

Next: Jeremiah 47Continue reading

Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

Jeremiah

Selected verses

Tap another verse to select a range.

Highlight

My Bible

Listen

Uses an English voice provided by your browser.