Skip to content
Church.wiki
Jeremiah

Jeremiah 49

Esperanto

Translation: ESPERANTO
Start reading

1Pri la Amonidoj: Tiele diras la Eternulo: Ĉu Izrael ne havas filojn? ĉu li ne havas heredanton? kial do Malkam heredis Gadon kaj lia popolo loĝas en la urboj de ĉi tiu?Select Jeremiah 49:1

2Tial jen venos tempo, diras la Eternulo, kaj Mi eksonigos militan trumpetadon super Raba de la Amonidoj; kaj ĝi fariĝos amaso da ruinoj, kaj ĝiaj filinoj forbrulos en fajro, kaj Izrael ekposedos siajn posedintojn, diras la Eternulo.Select Jeremiah 49:2

3Ploregu, ho Ĥeŝbon, ĉar Aj estas ruinigita. Kriu, ho filinoj de Raba, zonu vin per sakaĵo, ploru kaj vagadu inter la bariloj; ĉar Malkam iras en kaptitecon kune kun siaj pastroj kaj eminentuloj.Select Jeremiah 49:3

4Kial vi fanfaronas pri viaj valoj? sangon fluigas via valo, ho filino malobeema, kiu fidas siajn trezorojn, kaj diras: Kiu povas veni al mi?Select Jeremiah 49:4

5Jen Mi venigos sur vin timon, diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, de ĉiuj viaj ĉirkaŭaĵoj; kaj vi estos dispelitaj ĉiu aparte, kaj neniu kolektos la vagantojn.Select Jeremiah 49:5

6Tamen poste Mi revenigos la forkaptitajn Amonidojn, diras la Eternulo.Select Jeremiah 49:6

7Pri Edom: Tiele diras la Eternulo Cebaot: Ĉu jam ne ekzistas saĝo en Teman? ĉu la filoj jam ne havas konsilon? ĉu ilia saĝeco malaperis?Select Jeremiah 49:7

8Forkuras, turnis sian dorson, kaj profunde sin kaŝas la loĝantoj de Dedan; ĉar malfeliĉon de Esav Mi venigis sur lin, la tempon de lia puno.Select Jeremiah 49:8

9Kiam venos al vi vinberkolektantoj, ili ne restigos forgesitajn berojn; se venos ŝtelistoj en la nokto, ili rabos plenan kvanton.Select Jeremiah 49:9

10Ĉar Mi nudigis Esavon, Mi malkaŝis liajn sekretajn rifuĝejojn, por ke li ne povu sin kaŝi; ekstermitaj estas lia idaro, liaj fratoj, kaj liaj najbaroj, kaj li jam ne ekzistas.Select Jeremiah 49:10

11Restigu viajn orfojn, Mi konservos ilian vivon; kaj viaj vidvinoj fidu Min.Select Jeremiah 49:11

12Ĉar tiele diras la Eternulo: Jen tiuj, kiuj ne meritis trinki la pokalon, tamen ĝin trinkos; ĉu vi do povas resti nepunita? vi ne restos nepunita, sed vi nepre trinkos.Select Jeremiah 49:12

13Ĉar Mi ĵuris per Mi, diras la Eternulo, ke Bocra fariĝos objekto de teruro, honto, ruinigo, kaj malbeno; kaj ĉiuj ĝiaj urboj fariĝos ruinoj por eterne.Select Jeremiah 49:13

14Diron mi aŭdis de la Eternulo, kaj kuriero estas sendita al la nacioj: Kolektiĝu kaj iru kontraŭ ĝin, kaj leviĝu por batalo.Select Jeremiah 49:14

15Ĉar jen Mi faris vin malgranda inter la nacioj, malestimata inter la homoj.Select Jeremiah 49:15

16Via malhumileco kaj la fiereco de via koro trompis vin, kiu loĝas en la fendegoj de la rokoj kaj okupas suprojn de montoj; sed se vi eĉ aranĝus vian neston tiel alte, kiel aglo, eĉ de tie Mi ĵetos vin malsupren, diras la Eternulo.Select Jeremiah 49:16

17Edom fariĝos objekto de teruro; ĉiu, kiu pasos preter li, miros kaj fajfos pri ĉiuj liaj vundoj.Select Jeremiah 49:17

18Kiel renversitaj estas Sodom kaj Gomora kaj iliaj najbarlokoj, diras la Eternulo, tiel ankaŭ tie neniu restos, neniu homido tie loĝos.Select Jeremiah 49:18

19Jen kiel leono li supreniras de la majesta Jordan kontraŭ la fortikan loĝejon; ĉar Mi rapide forpelos ilin de tie, kaj Mi estrigos tie tiun, kiu estas elektita. Ĉar kiu estas simila al Mi? kiu donos al Mi decidojn? kiu estas la paŝtisto, kiu povas kontraŭstari al Mi?Select Jeremiah 49:19

20Tial aŭskultu la decidon de la Eternulo, kiun Li decidis pri Edom, kaj Liajn intencojn, kiujn Li havas pri la loĝantoj de Teman: la knaboj- paŝtistoj ilin fortrenos kaj detruos super ili ilian loĝejon.Select Jeremiah 49:20

21De la bruo de ilia falo ektremos la tero, ilian kriadon oni aŭdos ĉe la Ruĝa Maro.Select Jeremiah 49:21

22Jen li leviĝos kiel aglo, ekflugos kaj etendos siajn flugilojn super Bocra; kaj la koro de la herooj de Edom en tiu tago estos kiel la koro de virino ĉe la naskodoloroj.Select Jeremiah 49:22

23Pri Damasko: Hontigitaj estas Ĥamat kaj Arpad, ĉar, aŭdinte malbonan sciigon, ili senkuraĝiĝis; ĉe la maro ili tiel ektremis, ke ili ne povas trankviliĝi.Select Jeremiah 49:23

24Damasko senkuraĝiĝis, turnis sin, por forkuri; tremo atakis ĝin, doloro kaj turmentoj ĝin kaptis, kiel naskantinon.Select Jeremiah 49:24

25Kial ne estas riparita la glora urbo, la gaja urbo?Select Jeremiah 49:25

26Tial ĝiaj junuloj falos sur ĝiaj stratoj, kaj ĉiuj militistoj pereos en tiu tago, diras la Eternulo Cebaot.Select Jeremiah 49:26

27Kaj Mi ekbruligos fajron sur la murego de Damasko, kaj ĝi ekstermos la palacojn de Ben-Hadad.Select Jeremiah 49:27

28Pri Kedar, kaj pri la regnoj de Ĥacor, kiujn venkobatis Nebukadnecar, reĝo de Babel: Tiele diras la Eternulo: Leviĝu, iru kontraŭ Kedaron, kaj ruinigu la filojn de la oriento.Select Jeremiah 49:28

29Iliaj tendoj kaj ŝafaroj estos prenitaj; iliajn tapiŝojn kaj ĉiujn iliajn vazojn kaj iliajn kamelojn oni forprenos, kaj oni kriados al ili: Teruro ĉirkaŭe.Select Jeremiah 49:29

30Forkuru, foriĝu rapide, kaŝu vin profunde, ho loĝantoj de Ĥacor, diras la Eternulo; ĉar Nebukadnecar, reĝo de Babel, faras pri vi decidon kaj havas intencon kontraŭ vi.Select Jeremiah 49:30

31Leviĝu, iru kontraŭ popolon trankvilan, kiu sidas en sendanĝereco, diras la Eternulo; ĝi ne havas pordojn nek riglilojn, ili vivas izolite.Select Jeremiah 49:31

32Kaj iliaj kameloj estos forrabitaj, kaj la multo de iliaj brutoj fariĝos rabakiro; kaj Mi dispelos ilin al ĉiuj ventoj, ilin, kiuj tondas la harojn sur la tempioj, kaj de ĉiuj flankoj Mi venigos ilian malfeliĉon, diras la Eternulo.Select Jeremiah 49:32

33Kaj Ĥacor fariĝos loĝejo de ŝakaloj, eterna dezerto; neniu tie restos, kaj neniu homido tie loĝos.Select Jeremiah 49:33

34Jen estas la vorto de la Eternulo, kiu aperis al la profeto Jeremia pri Elam, en la komenco de la reĝado de Cidkija, reĝo de Judujo:Select Jeremiah 49:34

35Tiele diras la Eternulo Cebaot: Jen Mi rompos la pafarkon de Elam, ilian ĉefan forton.Select Jeremiah 49:35

36Kaj Mi venigos sur Elamon kvar ventojn de la kvar finoj de la ĉielo, kaj Mi dispelos ilin al ĉiuj tiuj ventoj; kaj ne ekzistos popolo, al kiu ne venus la dispelitoj el Elam.Select Jeremiah 49:36

37Kaj Mi senkuraĝigos Elamon antaŭ iliaj malamikoj, kaj antaŭ tiuj, kiuj celas ilian morton; kaj Mi venigos sur ilin malbonon, la flamon de Mia kolero, diras la Eternulo, kaj Mi persekutos ilin per la glavo, ĝis Mi ekstermos ilin.Select Jeremiah 49:37

38Kaj Mi starigos Mian tronon en Elam, kaj Mi pereigos tie la reĝon kaj la eminentulojn, diras la Eternulo.Select Jeremiah 49:38

39Tamen en la tempo estonta Mi revenigos la forkaptitojn de Elam, diras la Eternulo.Select Jeremiah 49:39

Next: Jeremiah 50Continue reading

Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

Jeremiah

Selected verses

Tap another verse to select a range.

Highlight

My Bible

Listen

Uses an English voice provided by your browser.