Skip to content
Church.wiki

Jonah Chapter 4 Esperanto

Minor prophets · Jonah · Esperanto · 11 verses

Verse layout
📝 Overview of this chapter Flow, key verses and people

요나 4장은 요나서의 마지막 장이다. 니느웨가 구원받은 것에 화가 난 요나에게 하나님이 박 넝쿨을 통해 깨우치시고, 큰 성읍을 아끼시는 이유를 질문으로 남기며 책이 끝난다.

Jump to verse

4Jonah · Esperanto
1Tio tre forte ĉagrenis Jonan, kaj li ekkoleris.
2Kaj li ekpreĝis al la Eternulo, kaj diris: Ho Eternulo, tion mi ja diris, kiam mi estis ankoraŭ en mia lando; kaj tial mi preferis forkuri en Tarŝiŝon, ĉar mi sciis, ke Vi estas Dio indulgema kaj kompatema, longepacienca kaj tre favorkora, kaj bedaŭras malbonon. Notes
3Nun, ho Eternulo, volu forpreni de mi mian animon; ĉar pli bone por mi estas morti, ol vivi.
4La Eternulo diris: Ĉu vi havas grandan ĉagrenon?
5Jona eliris el la urbo, sidiĝis oriente de la urbo, faris al si tie laŭbon, kaj sidiĝis sub ĝi en la ombro, ĝis li vidos, kio estos kun la urbo.
6Dume Dio, la Eternulo, pretigis hederon, kaj ĝi elkreskis super lian kapon, por ke li havu ombron super sia kapo kaj liberiĝu el sia suferado. Kaj Jona forte ekĝojis pro la hedero.
7Sed kiam leviĝis la matenruĝo de la sekvanta tago, Dio aperigis vermon, kiu difektis la hederon, kaj ĝi forvelkis.
8Kaj kiam ekbrilis la suno, Dio aperigis bruligan orientan venton, kaj la suno turmentis la kapon de Jona tiel, ke li senfortiĝis kaj petis por si morton; li diris: Pli bone por mi estas morti, ol vivi.
9Tiam Dio diris al Jona: Ĉu vi havas grandan ĉagrenon pro la hedero? Li respondis: Mi havas grandan ĉagrenon, eĉ ĝis deziro al morto.
10La Eternulo tiam diris: Vi domaĝas la hederon, pri kiu vi ne laboris kaj kiun vi ne edukis, kiu dum unu nokto elkreskis kaj dum unu nokto pereis;
11kaj ĉu Mi povus ne domaĝi Nineven, la grandan urbon, en kiu troviĝas pli ol cent dudek mil homoj, ne povantaj distingi inter sia dekstra mano kaj sia maldekstra, kaj krom tio multe da brutoj? Notes

Esperanto
Tap a verse to copy, share, highlight or add a note. Dotted words link to encyclopedia articles.

11 verses in this chapter
4 / 4 chapters

The text is Esperanto(에스페란토) — From getbible.net (CrossWire SWORD module) · license: 공개 도메인 (Public Domain) Highlights, notes and read marks stay with the chapter whichever version you read. Dotted words are people, places and terms that have an encyclopedia article (marked once per page). Highlights, notes and read marks are saved only in this browser and gathered under My marks.

Verse commentaries for this chapter 2

Articles mentioning this chapter

More