Skip to content
Church.wiki
Revelation

Revelation 22

Esperanto

Translation: ESPERANTO

Modern translations such as the NIV or ESV are not available yet. They need a license, and we will add them when one is in place. All translations and their sources

Start reading

1Kaj li montris al mi riveron de akvo de vivo, helan kiel kristalo, elirantan el la trono de Dio kaj de la Ŝafido,Select Revelation 22:1

2meze de ĝia strato. Kaj ĉe ĉiu flanko de la rivero estis arbo de vivo, portanta dek du fruktojn, liveranta sian frukton ĉiumonate; kaj la folioj de la arbo estis por la resanigo de la nacioj.Select Revelation 22:2

3Kaj ne plu ekzistos malbeno; kaj en ĝi estos la trono de Dio kaj de la Ŝafido; kaj Liaj servistoj Lin adoros;Select Revelation 22:3

4kaj ili vidos Lian vizaĝon; kaj Lia nomo estos sur ilia frunto.Select Revelation 22:4

5Kaj nokto ne plu ekzistos; kaj ili ne bezonas lumon de lampo, nek lumon de suno; ĉar Dio, la Sinjoro, lumos al ili; kaj ili reĝos por ĉiam kaj eterne.Select Revelation 22:5

6Kaj li diris al mi: Tiuj vortoj estas fidelaj kaj veraj; kaj la Sinjoro, la Dio de la spiritoj de la profetoj, sendis Sian anĝelon, por montri al Siaj servistoj tion, kio devas okazi baldaŭ.Select Revelation 22:6

7Kaj jen mi rapide venos. Feliĉa estas tiu, kiu observas la vortojn de la profetaĵo de ĉi tiu libro.Select Revelation 22:7

8Kaj mi, Johano, estis la aŭdanto kaj la vidanto de ĉi tio. Kaj kiam mi aŭdis kaj vidis, mi falis, por adorkliniĝi antaŭ la piedoj de la anĝelo, kiu montris tion al mi.Select Revelation 22:8

9Kaj li diris al mi: Gardu vin, ke vi tion ne faru; mi estas kunservisto kun vi kaj kun viaj fratoj, la profetoj, kaj kun la observantoj de la vortoj de ĉi tiu libro; adorkliniĝu al Dio.Select Revelation 22:9

10Kaj li diris al mi: Ne sigelu la vortojn de la profetaĵo de ĉi tiu libro; ĉar la tempo estas proksima.Select Revelation 22:10

11La maljustulo ankoraŭ estu maljusta; kaj la malpurulo ankoraŭ estu malpura; kaj la justulo ankoraŭ faru juston; kaj la sanktulo ankoraŭ sanktiĝu.Select Revelation 22:11

12Jen mi rapide venos; kaj mia rekompenco estas kun mi, por repagi al ĉiu laŭ lia faro.Select Revelation 22:12

13Mi estas la Alfa kaj la Omega, la unua kaj la lasta, la komenco kaj la fino.Select Revelation 22:13

14Feliĉaj estas tiuj, kiuj lavas siajn robojn, por ke ili havu rajton sur la arbo de vivo, kaj ke ili eniru tra la pordegoj en la urbon.Select Revelation 22:14

15Ekstere estas la hundoj kaj la sorĉistoj kaj la malĉastuloj kaj la mortigistoj kaj la idolanoj, kaj ĉiu, kiu amas kaj faras mensogon.Select Revelation 22:15

16Mi, Jesuo, sendis mian anĝelon, por atesti al vi ĉi tion por la eklezioj. Mi estas la markoto kaj ido de David, la hela, la matena stelo.Select Revelation 22:16

17Kaj la Spirito kaj la fianĉino diras: Venu. Kaj la aŭdanto diru: Venu. Kaj la soifanto venu; kiu volas, tiu prenu donace la akvon de vivo.Select Revelation 22:17

18Mi atestas al ĉiu, kiu aŭdas la vortojn de la profetaĵo de ĉi tiu libro: Se iu aldonos al ili, Dio aldonos al li la plagojn, skribitajn en ĉi tiu libro;Select Revelation 22:18

19kaj se iu forprenos el la vortoj de la libro de ĉi tiu profetaĵo, skribitaj en ĉi tiu libro, Dio forprenos lian lotaĵon el la arbo de vivo kaj el la sankta urbo.Select Revelation 22:19

20La atestanto de tio diras: Vere, mi rapide venos. Amen; venu, Sinjoro Jesuo.Select Revelation 22:20

21La graco de la Sinjoro Jesuo estu kun ĉiuj sanktuloj. Amen.Select Revelation 22:21

Esperanto (ESPERANTO). Public domain. Text from the CrossWire Bible Society module. About this translation

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

Revelation

Selected verses

Select another verse to extend the range.

Highlight

My Bible

About this name

Listen

Uses an English voice provided by your browser.