John 16
Esperanto
Translation: ESPERANTO
Modern translations such as the NIV or ESV are not available yet. They need a license, and we will add them when one is in place. All translations and their sources
1Tion mi parolis al vi, por ke vi ne falpuŝiĝu.Select John 16:1
2Ili forpelos vin el la sinagogoj; eĉ venas la horo, kiam iu, kiu mortigos vin, opinios, ke li faras servon al Dio.Select John 16:2
3Kaj tion ili faros pro tio, ke ili ne konis la Patron, nek min.Select John 16:3
4Sed tion mi parolis al vi, por ke vi rememoru, kiam ĝia tempo venos, ke mi ĝin antaŭdiris al vi. Sed en la komenco mi ne diris al vi tion, ĉar mi estis kun vi.Select John 16:4
5Sed nun mi foriras al Tiu, kiu min sendis; kaj neniu el vi demandas min: Kien vi iras?Select John 16:5
6Sed ĉar mi tiel parolis al vi, malĝojo plenigis vian koron.Select John 16:6
7Tamen mi diras al vi la veron: Estas bone por vi, ke mi foriros; ĉar se mi ne foriros, la Parakleto ne venos al vi; sed se mi foriros, mi sendos lin al vi.Select John 16:7
8Kaj kiam li alvenos, li pruvos la mondon kulpa rilate pekon kaj justecon kaj juĝon:Select John 16:8
9rilate pekon, ĉar ili ne kredas al mi;Select John 16:9
10rilate justecon, ĉar mi foriras al la Patro, kaj vi jam ne rigardas min;Select John 16:10
11rilate juĝon, ĉar la estro de ĉi tiu mondo estas juĝita.Select John 16:11
12Mi havas ankoraŭ multon por diri al vi, sed vi ne povas ĝin nun elporti.Select John 16:12
13Tamen kiam venos li, la Spirito de la vero, li gvidos vin en ĉian veron; ĉar li parolos ne de si mem; sed kion ajn li aŭdos, tion li parolos; kaj li anoncos al vi venontajn aferojn.Select John 16:13
14Li gloros min, ĉar li ricevos el miaj kaj anoncos al vi.Select John 16:14
15Ĉio ajn, kion la Patro havas, estas mia; tial mi diris, ke li ricevos el miaj kaj anoncos al vi.Select John 16:15
16Mallongan tempon, kaj vi jam ne rigardas min; kaj denove mallongan tempon, kaj vi min vidos.Select John 16:16
17Iuj do el liaj disĉiploj diris al aliaj: Kio estas ĉi tio, kion li diras al ni: Mallongan tempon, kaj vi ne rigardas min; kaj denove mallongan tempon, kaj vi min vidos; kaj: Ĉar mi foriras al la Patro?Select John 16:17
18Ili do diris: Kio estas ĉi tio, kion li diras: Mallongan tempon? Ni ne komprenas lian diron.Select John 16:18
19Jesuo ekvidis, ke ili deziras demandi lin, kaj li diris al ili: Ĉu vi serĉas inter vi klarigon pri tio, kion mi diris: Mallongan tempon, kaj vi ne rigardas min; kaj denove mallongan tempon, kaj vi min vidos?Select John 16:19
20Vere, vere, mi diras al vi, ke vi ploros kaj lamentos, sed la mondo ĝojos; vi estos malĝojaj, sed via malĝojo fariĝos ĝojo.Select John 16:20
21Virino, kiam ŝi akuŝas, havas malĝojon, ĉar ŝia horo venis; sed kiam ŝi naskis la infaneton, ŝi jam ne memoras sian doloregon, pro ĝojo, ĉar homo naskiĝis en la mondon.Select John 16:21
22Vi do ankaŭ havas nun malĝojon; sed mi revidos vin, kaj via koro ĝojos, kaj neniu forprenos de vi vian ĝojon.Select John 16:22
23Kaj en tiu tago vi demandos min pri nenio. Vere, vere, mi diras al vi, se vi petos ion de la Patro, Li donos ĝin al vi en mia nomo.Select John 16:23
24Ĝis nun vi petis nenion en mia nomo; petu, kaj vi ricevos, por ke via ĝojo estu plena.Select John 16:24
25Ĉi tion mi parolis al vi alegorie; sed venas la horo, kiam mi jam ne parolos al vi alegorie, sed anoncos al vi malkaŝe pri la Patro.Select John 16:25
26En tiu tago vi petos en mia nomo; kaj mi ne diras, ke mi petos de la Patro pro vi;Select John 16:26
27ĉar la Patro mem vin amas tial, ke vi min amis, kaj kredis, ke mi elvenis de Dio.Select John 16:27
28Mi elvenis de la Patro, kaj alvenis en la mondon; denove mi lasas la mondon, kaj iras al la Patro.Select John 16:28
29Liaj disĉiploj diris: Jen nun vi parolas malkaŝe, kaj nenian alegorion diras.Select John 16:29
30Nun ni scias, ke vi ĉion scias, kaj ne bezonas, ke iu demandu vin; pro tio ni kredas, ke vi elvenis de Dio.Select John 16:30
31Jesuo respondis al ili: Ĉu vi nun kredas?Select John 16:31
32Jen venas la horo, kaj eĉ jam venis, kiam vi disiĝos, ĉiu al sia loko, kaj vi lasos min sola; kaj tamen mi ne estas sola, ĉar la Patro estas kun mi.Select John 16:32
33Tion mi parolis al vi, por ke en mi vi havu pacon. En la mondo vi havos suferadon; sed kuraĝu; mi venkis la mondon.Select John 16:33
Esperanto (ESPERANTO). Public domain. Text from the CrossWire Bible Society module. About this translation