Skip to content
Church.wiki
John

John 2

Esperanto

Translation: ESPERANTO
Start reading

1La trian tagon okazis edziĝo en Kana Galilea, kaj la patrino de Jesuo ĉeestis tie;Select John 2:1

2ankaŭ Jesuo kaj liaj disĉiploj estis invititaj al la edziĝo.Select John 2:2

3Kaj kiam mankis vino, la patrino de Jesuo diris al li: Ili ne havas vinon.Select John 2:3

4Kaj Jesuo diris al ŝi: Kio estas inter mi kaj vi, virino? mia horo ankoraŭ ne venis.Select John 2:4

5Lia patrino diris al la servantoj: Kion ajn li diros al vi, tion faru.Select John 2:5

6Kaj estis tie ses akvokuvoj ŝtonaj, metitaj laŭ la purigo de la Judoj, enhavantaj po du ĝis tri metretoj.Select John 2:6

7Jesuo diris al ili: Plenigu la akvokuvojn per akvo. Kaj oni plenigis ilin ĝis la rando.Select John 2:7

8Kaj li diris al ili: Ĉerpu nun, kaj alportu al la festenestro. Kaj oni alportis.Select John 2:8

9Kiam la festenestro gustumis la akvon, nun fariĝintan vino, kaj ne sciis, de kie ĝi estas (sciis tamen la servantoj, kiuj ĉerpis la akvon), la festenestro alvokis la fianĉon,Select John 2:9

10kaj diris al li: Ĉiu homo prezentas unue la bonan vinon, kaj kiam oni jam drinkis, tiam la malpli bonan; sed vi rezervis la bonan vinon ĝis nun.Select John 2:10

11Ĉi tiun komencon de signoj Jesuo faris en Kana Galilea, kaj elmontris sian gloron, kaj liaj disĉiploj kredis al li.Select John 2:11

12Post tio li malsupreniris al Kapernaum, kaj kun li lia patrino kaj liaj fratoj kaj liaj disĉiploj; kaj tie ili restis ne multajn tagojn.Select John 2:12

13Kaj la Pasko de la Judoj alproksimiĝis, kaj Jesuo supreniris al Jerusalem.Select John 2:13

14Kaj li trovis en la templo vendistojn de bovoj kaj ŝafoj kaj kolomboj, kaj la monŝanĝistojn sidantajn;Select John 2:14

15kaj farinte skurĝon el ŝnuretoj, li elpelis ĉiujn el la templo, ŝafojn kaj bovojn; kaj elŝutis la monerojn de la monŝanĝistoj kaj renversis la tablojn;Select John 2:15

16kaj al la vendistoj de la kolomboj li diris: Forportu tion de ĉi tie; ne faru la domon de mia Patro domo de komerco.Select John 2:16

17La disĉiploj rememoris, ke estis skribite: Fervoro pri Via domo min konsumis.Select John 2:17

18La Judoj do respondis kaj diris al li: Kian signon vi montras al ni, ĉar vi faras tion?Select John 2:18

19Respondis Jesuo kaj diris al ili: Detruu ĉi tiun sanktejon, kaj mi levos ĝin en la daŭro de tri tagoj.Select John 2:19

20La Judoj diris: Kvardek ses jarojn ĉi tiu sanktejo estis konstruata; ĉu vi levos ĝin en la daŭro de tri tagoj?Select John 2:20

21Sed li parolis pri la sanktejo de sia korpo.Select John 2:21

22Kiam do li leviĝis el la mortintoj, la disĉiploj rememoris, ke li diris tion; kaj ili kredis la Skribon, kaj la vorton, kiun Jesuo diris.Select John 2:22

23Kaj kiam li estis en Jerusalem ĉe la Pasko, dum la festo, multaj fidis al lia nomo, vidante la signojn, kiujn li faris.Select John 2:23

24Sed Jesuo ne konfidis sin al ili, ĉar li konis ĉiujn,Select John 2:24

25kaj ne bezonis, ke iu atestu pri la homo, ĉar li mem sciis, kio estas en la homo.Select John 2:25

Next: John 3Continue reading

Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

John

Selected verses

Tap another verse to select a range.

Highlight

My Bible

Listen

Uses an English voice provided by your browser.