John 7
Esperanto
Translation: ESPERANTO
1Kaj post tio Jesuo iradis en Galileo; ĉar li ne volis iradi en Judujo, ĉar la Judoj celis mortigi lin.Select John 7:1
2La festo de la Judoj, nomata la festo de laŭboj, proksimiĝis.Select John 7:2
3Liaj fratoj do diris al li: Transiru de ĉi tie, kaj iru en Judujon, por ke viaj disĉiploj ankaŭ vidu viajn farojn, kiujn vi faras.Select John 7:3
4Ĉar neniu faras ion sekrete, kaj celas mem esti publike konata. Se vi faras tiajn farojn, montru vin al la mondo.Select John 7:4
5Ĉar liaj fratoj mem ne kredis al li.Select John 7:5
6Jesuo do diris al ili: Mia tempo ankoraŭ ne venis; sed via tempo ĉiam estas preta.Select John 7:6
7La mondo ne povas vin malami; sed min ĝi malamas, ĉar mi atestas pri ĝi, ke ĝiaj faroj estas malbonaj.Select John 7:7
8Supreniru vi al la festo; mi ankoraŭ ne supreniras al la festo, ĉar mia tempo ankoraŭ ne maturiĝis.Select John 7:8
9Dirinte tion al ili, li restis ankoraŭ en Galileo.Select John 7:9
10Sed kiam liaj fratoj supreniris al la festo, tiam li ankaŭ supreniris, ne malkaŝe, sed kvazaŭ sekrete.Select John 7:10
11La Judoj do serĉis lin ĉe la festo, kaj diris: Kie li estas?Select John 7:11
12Kaj fariĝis multe da murmurado inter la homamasoj pri li. Unuj diris: Li estas bonulo; aliaj diris: Ne, sed li erarigas la amason.Select John 7:12
13Tamen neniu parolis malkaŝe pri li, pro timo antaŭ la Judoj.Select John 7:13
14Sed ĉirkaŭ la mezo de la festo, Jesuo supreniris en la templon kaj instruis.Select John 7:14
15Kaj la Judoj miris, dirante: Kiel ĉi tiu scias skribojn, neniam lerninte?Select John 7:15
16Jesuo respondis al ili kaj diris: Mia instruado estas ne mia, sed Ties, kiu min sendis.Select John 7:16
17Se iu volas plenumi Lian volon, tiu scios pri la instruado, ĉu ĝi estas de Dio, aŭ ĉu mi parolas nur el mi mem.Select John 7:17
18Kiu parolas el si mem, tiu celas sian propran gloron; sed kiu celas la gloron de Tiu, kiu lin sendis, tiu estas verema, kaj maljusteco ne estas en li.Select John 7:18
19Ĉu Moseo ne donis al vi la leĝon? kaj neniu el vi observas la leĝon. Kial vi celas mortigi min?Select John 7:19
20La homamaso respondis: Vi havas demonon; kiu celas mortigi vin?Select John 7:20
21Jesuo respondis kaj diris al ili: Mi faris unu faron, kaj vi ĉiuj miras pro tio.Select John 7:21
22Moseo donis al vi cirkumcidon (tamen ĝi estas ne de Moseo, sed de la patroj); kaj vi en la sabato cirkumcidas viron.Select John 7:22
23Se viro estas cirkumcidata en la sabato, por ke oni ne malobeu al la Mosea leĝo, ĉu vi koleras kontraŭ mi pro tio, ke mi tute sanigis viron en sabato?Select John 7:23
24Ne juĝu laŭ ŝajno, sed juĝu justan juĝon.Select John 7:24
25Tiam kelkaj el la Jerusalemanoj diris: Ĉu li ne estas tiu, kiun oni celas mortigi?Select John 7:25
26Kaj jen li parolas maltime, kaj ili diras al li nenion. Ĉu eble la estraro certe scias, ke ĉi tiu estas la Kristo?Select John 7:26
27Tamen ni scias, de kie ĉi tiu estas; sed kiam la Kristo venos, neniu scios, de kie li estas.Select John 7:27
28Jesuo do, instruante en la templo, ekkriis kaj diris: Vi jam min konas, kaj vi ankaŭ scias, de kie mi estas; kaj mi ne venis de mi mem; sed Tiu, kiu min sendis, estas vera, sed Lin vi ne konas.Select John 7:28
29Mi Lin konas, ĉar mi estas de Li; kaj Li min sendis.Select John 7:29
30Oni do celis kapti lin; sed neniu metis sur lin sian manon, ĉar lia horo ankoraŭ ne venis.Select John 7:30
31Kaj multaj el la homamaso kredis al li, kaj diris: Kiam la Kristo venos, ĉu li faros pli multe da signoj, ol ĉi tiu faris?Select John 7:31
32La Fariseoj aŭdis la amason murmuranta tion pri li, kaj la ĉefpastroj kaj la Fariseoj sendis oficistojn, por kapti lin.Select John 7:32
33Jesuo do diris al ili: Ankoraŭ iom da tempo mi estas kun vi, kaj mi foriras al Tiu, kiu min sendis.Select John 7:33
34Vi min serĉos kaj ne trovos; kaj kie mi estas, vi ne povas tien veni.Select John 7:34
35Tial la Judoj inter si diris: Kien ĉi tiu iros, ke ni lin ne trovos? ĉu li iros al la disĵetitoj inter la Grekoj kaj instruos la Grekojn?Select John 7:35
36Kia diro estas tio, kion li diris: Vi min serĉos kaj ne trovos, kaj: Kie mi estas, vi ne povas tien veni?Select John 7:36
37En la lasta tago, la granda tago de la festo, Jesuo staris kaj kriis, dirante: Se iu soifas, tiu venu al mi kaj trinku.Select John 7:37
38Kiu kredas al mi, kiel la Skribo diris, el ties ventro fluos riveroj da viva akvo.Select John 7:38
39Sed tion li diris pri la Spirito, kiun estis ricevontaj tiuj, kiuj kredis al li; ĉar la Spirito ankoraŭ ne estis donita, ĉar Jesuo ankoraŭ ne estis glorita.Select John 7:39
40Iuj do el la homamaso, aŭdinte tiujn vortojn, diris: Vere ĉi tiu estas la Profeto.Select John 7:40
41Aliaj diris: Ĉi tiu estas la Kristo. Sed kelkaj diris: Tamen ĉu el Galileo la Kristo venas?Select John 7:41
42Ĉu la Skribo ne diris, ke la Kristo venas el la idaro de David kaj el la vilaĝo Bet-Leĥem, kie David estis?Select John 7:42
43Tiel fariĝis pro li malkonsento inter la homamaso.Select John 7:43
44Kaj iuj el ili volis kapti lin, sed neniu metis sur lin la manojn.Select John 7:44
45Tiam la oficistoj revenis al la ĉefpastroj kaj Fariseoj, kaj ĉi tiuj diris al ili: Kial vi lin ne alkondukis?Select John 7:45
46Respondis la oficistoj: Ankoraŭ neniam tiel parolis homo.Select John 7:46
47La Fariseoj do respondis al ili: Ĉu vi ankaŭ estas erarigitaj?Select John 7:47
48Ĉu kredis al li iu el la regantoj, aŭ el la Fariseoj?Select John 7:48
49Sed tiu homamaso, kiu ne scias la leĝon, estas malbenita.Select John 7:49
50Tiam Nikodemo (tiu, kiu venis nokte al Jesuo, estante unu el ili) diris al ili:Select John 7:50
51Ĉu nia leĝo juĝas iun, se antaŭe oni ne aŭskultis lin, kaj ne sciiĝis, kion li faras?Select John 7:51
52Ili respondis kaj diris al li: Ĉu vi ankaŭ estas el Galileo? Esploru, kaj vidu, ke neniam el Galileo venas profeto.Select John 7:52
53Kaj ĉiu iris al sia domo;Select John 7:53
Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain