3 John 1
Esperanto
Translation: ESPERANTO
1La presbitero al Gajo, la amata, kiun mi amas en la vero.Select 3 John 1:1
2Amato, mi preĝas, ke al vi prosperu ĉio, kaj vi bonsanu tiel same, kiel prosperas al via animo.Select 3 John 1:2
3Ĉar mi treege ĝojis, kiam fratoj venis kaj atestis pri via vereco, kiel vi iradas en la vero.Select 3 John 1:3
4Pli grandan ĝojon mi ne havas, ol aŭdi pri miaj infanoj iradantaj en la vero.Select 3 John 1:4
5Amato, vi faras fidele rilate al ĉiuj viaj klopodoj por la fratoj kaj tiuj fremduloj,Select 3 John 1:5
6kiuj atestis vian amon antaŭ la eklezio; kaj vi faros bone, tiujn antaŭenigante dece je Dio,Select 3 John 1:6
7ĉar pro la Nomo ili eliris, akceptante nenion de la nacianoj.Select 3 John 1:7
8Ni devas do akcepti tiajn, por ke ni estu kunlaborantoj kun la vero.Select 3 John 1:8
9Mi skribis iom al la eklezio; sed Diotrefes, kiu amas la estrecon inter ili, nin ne akceptas.Select 3 John 1:9
10Tial, se mi venos, mi rememorigos al li la farojn, kiujn li faras, per malbonaj paroloj babilante kontraŭ ni; kaj ne kontenta je tio, li mem ne akceptas la fratojn, nek tion permesas al tiuj, kiuj volas, kaj ilin el la eklezio elpelas.Select 3 John 1:10
11Amato, imitu ne la malbonon, sed la bonon. Bonfaranto estas el Dio; malbonfaranto ne vidis Dion.Select 3 John 1:11
12Pri Demetrio estas atestite de ĉiuj, kaj de la vero mem; kaj ni ja atestas; kaj vi scias, ke nia atesto estas vera.Select 3 John 1:12
13Mi havis multon por skribi al vi; sed mi ne volas skribi al vi per inko kaj kano;Select 3 John 1:13
14sed mi esperas vidi vin baldaŭ, kaj ni parolos vizaĝon kontraŭ vizaĝo. Paco al vi. Salutas vin la amikoj. Salutu laŭ nomo la amikojn.Select 3 John 1:14
Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain