1 John 3
Esperanto
Translation: ESPERANTO
1Rigardu, kian amon la Patro donis al ni, ke ni estas nomataj infanoj de Dio; kaj tiaj ni estas. Pro tio la mondo nin ne konas, ĉar ĝi Lin ne konis.Select 1 John 3:1
2Amataj, nun ni estas infanoj de Dio, kaj ankoraŭ ne elmontriĝis, kio ni estos. Ni scias, ke se li elmontriĝos, ni estos similaj al li; ĉar ni vidos lin, kiel li estas.Select 1 John 3:2
3Kaj ĉiu, kiu havas ĉi tiun esperon rilate lin, sin sanktigas tiel same, kiel li estas sankta.Select 1 John 3:3
4Ĉiu, kiu faras pekon, faras ion kontraŭ la leĝo; kaj peko estas kontraŭleĝeco.Select 1 John 3:4
5Kaj vi scias, ke li elmontriĝis, por forigi pekojn; kaj peko ne estas en li.Select 1 John 3:5
6Ĉiu, kiu restas en li, ne pekas; ĉiu pekanto lin ne vidis, nek lin konas.Select 1 John 3:6
7Infanetoj, neniu vin forlogu; kiu faras justecon, tiu estas justa tiel same, kiel li estas justa;Select 1 John 3:7
8kiu faras pekon, tiu estas el la diablo; ĉar la diablo pekas de la komenco. Por tio la Filo de Dio elmontriĝis, por ke li detruu la farojn de la diablo.Select 1 John 3:8
9Ĉiu, kiu naskiĝis de Dio, ne faras pekon, ĉar lia semo restas en li; kaj li ne povas peki, ĉar li naskiĝis de Dio.Select 1 John 3:9
10Jen kiel evidentiĝas la infanoj de Dio, kaj la infanoj de la diablo: ĉiu, kiu ne faras justecon, ne estas de Dio, nek tiu, kiu ne amas sian fraton.Select 1 John 3:10
11Ĉar jen estas la anonco, kiun vi aŭdis de la komenco: ke ni amu unu la alian;Select 1 John 3:11
12ne kiel Kain estis de la malbonulo kaj mortigis sian fraton. Kaj pro kio li lin mortigis? Ĉar liaj faroj estis malbonaj, kaj la faroj de lia frato estis justaj.Select 1 John 3:12
13Ne miru, fratoj, se la mondo vin malamas.Select 1 John 3:13
14Ni scias, ke ni jam pasis el morto en vivon, ĉar ni amas la fratojn. Kiu ne amas, tiu restas en morto.Select 1 John 3:14
15Ĉiu, kiu malamas sian fraton, estas hommortiganto; kaj vi scias, ke ĉiu hommortiganto ne havas vivon eternan, restantan en li.Select 1 John 3:15
16Per ĉi tio ni konas amon: ĉar li demetis sian vivon pro ni; kaj ni devus demeti nian vivon pro la fratoj.Select 1 John 3:16
17Sed se iu havas mondan posedaĵon kaj vidas sian fraton havantan bezonon kaj fermas sian kompaton kontraŭ li, kiel la amo de Dio restas en li?Select 1 John 3:17
18Infanetoj, ni amu, ne laŭ vorto nek laŭ lango, sed laŭ faro kaj vero.Select 1 John 3:18
19Per tio ni scios, ke ni estas el la vero, kaj ni certigos nian koron antaŭ LiSelect 1 John 3:19
20en ĉio ajn, pri kio nia koro nin kondamnas; ĉar Dio estas pli granda ol nia koro, kaj scias ĉion.Select 1 John 3:20
21Amataj, se nia koro ne kondamnas nin, ni havas kuraĝon antaŭ Dio;Select 1 John 3:21
22kaj ĉion ajn, kion ni petas, ni ricevas de Li, ĉar ni observas Liajn ordonojn, kaj faras tion, kio plaĉas antaŭ Li.Select 1 John 3:22
23Kaj jen estas Lia ordono, ke ni kredu al la nomo de Lia Filo, Jesuo Kristo, kaj amu unu la alian tiel same, kiel Li al ni donis ordonon.Select 1 John 3:23
24Kaj kiu observas Liajn ordonojn, tiu en Li restas, kaj Li en tiu. Kaj per tio ni scias, ke Li restas en ni: per la Spirito, kiun Li donis al ni.Select 1 John 3:24
Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain