1 John 4
Esperanto
Translation: ESPERANTO
1Amataj, kredu ne al ĉiu spirito, sed provu la spiritojn, ĉu ili estas el Dio; ĉar multaj falsaj profetoj eliris en la mondon.Select 1 John 4:1
2Jen kiel vi ekkonas la Spiriton de Dio: ĉiu spirito, kiu konfesas, ke Jesuo Kristo venis en la karno, estas el Dio;Select 1 John 4:2
3kaj ĉiu spirito, kiu ne konfesas Jesuon, ne estas el Dio; kaj ĉi tiu estas la spirito de antikristo, pri kiu vi aŭdis, ke ĝi venas; kaj nun ĝi jam estas en la mondo.Select 1 John 4:3
4Infanetoj, vi estas el Dio, kaj ilin venkis; ĉar pli granda estas Tiu, kiu estas en vi, ol tiu, kiu estas en la mondo.Select 1 John 4:4
5Ili estas el la mondo; pro tio ili parolas laŭ la mondo, kaj la mondo ilin aŭskultas.Select 1 John 4:5
6Ni estas el Dio; kiu konas Dion, tiu nin aŭskultas; kiu ne estas el Dio, tiu nin ne aŭskultas. Jen kiel ni ekkonas la spiriton de vero, kaj la spiriton de eraro.Select 1 John 4:6
7Amataj, ni amu unu la alian; ĉar la amo estas el Dio; kaj ĉiu, kiu amas, naskiĝas el Dio kaj Dion konas.Select 1 John 4:7
8Kiu ne amas, tiu ne konas Dion, ĉar Dio estas amo.Select 1 John 4:8
9Jen kiel la amo de Dio elmontriĝis en ni: ke Dio sendis en la mondon Sian Filon solenaskitan, por ke ni vivu per li.Select 1 John 4:9
10Jen estas la amo, ne ke ni amis Dion, sed ke Li amis nin, kaj sendis Sian Filon kiel repacigon pro niaj pekoj.Select 1 John 4:10
11Amataj, se Dio tiel amis nin, ni ankaŭ devus ami unu la alian.Select 1 John 4:11
12Dion neniu iam vidis; se ni reciproke nin amas, Dio restas en ni, kaj Lia amo perfektiĝis en ni;Select 1 John 4:12
13jen kiel ni scias, ke ni restas en Li, kaj Li en ni: ĉar el Sia Spirito Li donis al ni.Select 1 John 4:13
14Kaj ni vidis kaj atestas, ke la Patro sendis la Filon por esti la Savonto de la mondo.Select 1 John 4:14
15En ĉiu ajn, kiu konfesas, ke Jesuo estas la Filo de Dio, Dio restas, kaj li en Dio.Select 1 John 4:15
16Kaj ni konas kaj kredis la amon, kiun Dio havas al ni. Dio estas amo; kaj kiu restas en amo, tiu restas en Dio, kaj Dio restas en li.Select 1 John 4:16
17Jen kiel amo perfektiĝis ĉe ni: ke ni havu kuraĝon en la tago de juĝo; ĉar ĝuste kia li estas, tiaj ankaŭ ni estas en ĉi tiu mondo.Select 1 John 4:17
18Timo ne ekzistas en amo; sed perfekta amo elĵetas timon, ĉar timo havas turmentegon; kaj timanto ne perfektiĝas en amo.Select 1 John 4:18
19Ni amas, ĉar Li unue nin amis.Select 1 John 4:19
20Se iu diras: Mi amas Dion, kaj malamas sian fraton-tiu estas mensoganto; ĉar kiu ne amas sian fraton, kiun li vidis, tiu ne povas ami Dion, kiun li ne vidis.Select 1 John 4:20
21Kaj la jenan ordonon ni havas de Li: ke kiu amas Dion, tiu amu ankaŭ sian fraton.Select 1 John 4:21
Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain