Skip to content
Church.wiki
1 John

1 John 5

Esperanto

Translation: ESPERANTO
Start reading

1Ĉiu, kiu kredas, ke Jesuo estas la Kristo, naskiĝis el Dio; kaj ĉiu, kiu amas la Naskinton, amas ankaŭ la naskiton el Li.Select 1 John 5:1

2Per tio ni ekscias, ke ni amas la infanojn de Dio, kiam ni amas Dion kaj plenumas Liajn ordonojn.Select 1 John 5:2

3Ĉar jen estas la amo al Dio: ke ni observas Liajn ordonojn; kaj Liaj ordonoj ne estas pezaj.Select 1 John 5:3

4Ĉar ĉio, kio el Dio naskiĝis, venkas la mondon; kaj jen estas la venko venkinta la mondon: nia fido.Select 1 John 5:4

5Kaj kiu estas la venkanto de la mondo, krom tiu, kiu kredas, ke Jesuo estas la Filo de Dio?Select 1 John 5:5

6Ĉi tiu estas la veninto per akvo kaj sango, Jesuo Kristo; ne sole en la akvo, sed en la akvo kaj en la sango.Select 1 John 5:6

7Kaj la Spirito estas la atestanto, ĉar la Spirito estas la vero.Select 1 John 5:7

8Ĉar tri estas la atestantoj: la Spirito, kaj la akvo, kaj la sango; kaj la tri en unu konsentas.Select 1 John 5:8

9Se ni akceptas la ateston de homoj, pli granda estas la atesto de Dio; ĉar jen estas la atesto de Dio: ke Li atestis pri Sia Filo.Select 1 John 5:9

10Kiu kredas al la Filo de Dio, tiu havas en si la ateston; kiu ne kredas al Dio, tiu faris Lin mensoginto, pro tio, ke li ne kredis la ateston, kiun Dio atestis pri Sia Filo.Select 1 John 5:10

11Kaj jen estas la atesto: ke Dio donis al ni la vivon eternan; kaj tiu vivo estas en Lia Filo.Select 1 John 5:11

12Kiu havas la Filon, tiu havas la vivon; kiu ne havas la Filon de Dio, tiu la vivon ne havas.Select 1 John 5:12

13Ĉi tion mi skribis al vi, por ke vi sciu, ke vi havas vivon eternan; al vi, kiuj kredas al la nomo de la Filo de Dio.Select 1 John 5:13

14Kaj jen estas la kuraĝo, kiun ni havas antaŭ Li: ke se ni ion petas laŭ lia volo, Li nin aŭskultas;Select 1 John 5:14

15kaj se ni scias, ke kion ajn ni petas, Li nin aŭskultas, ni scias, ke ni havas la petojn, kiujn ni petis de Li.Select 1 John 5:15

16Se iu vidas sian fraton pekantan pekon ne al morto, tiu petos, kaj Li donos al li vivon, por la pekantoj ne al morto. Ekzistas peko al morto; ne pri tio mi diras, ke li petegu.Select 1 John 5:16

17Ĉia nejusteco estas peko; kaj ekzistas peko ne al morto.Select 1 John 5:17

18Ni scias, ke ĉiu naskito el Dio ne pekas; sed la naskito el Dio sin gardas, kaj la malbonulo lin ne tuŝas.Select 1 John 5:18

19Ni scias, ke ni el Dio estas, kaj la tuta mondo kuŝas en la malbonulo.Select 1 John 5:19

20Kaj ni scias, ke la Filo de Dio venis kaj al ni donis komprenon, por ke ni ekkonu la Verulon; kaj ni estas en la Verulo, en Lia Filo, Jesuo Kristo. Tiu estas la vera Dio, kaj la vivo eterna.Select 1 John 5:20

21Infanetoj, gardu vin kontraŭ idoloj.Select 1 John 5:21

Next: 2 John 1Continue reading

Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

1 John

Selected verses

Tap another verse to select a range.

Highlight

My Bible

Listen

Uses an English voice provided by your browser.