Job 10
Esperanto
Translation: ESPERANTO
1Tedis al mia animo mia vivo; Mi fordonos min al mia plendado; Mi parolos en la malĝojeco de mia animo.Select Job 10:1
2Mi diros al Dio: Ne kondamnu min, Sciigu al mi, pro kio Vi malpacas kontraŭ mi.Select Job 10:2
3Ĉu Vi trovas tion bona, ke Vi turmentas, Ke Vi forpuŝas la laboritaĵon de Viaj manoj, Sendas brilon sur la entreprenon de malpiuloj?Select Job 10:3
4Ĉu Vi havas okulojn karnajn, Kaj ĉu Vi rigardas, kiel homo rigardas?Select Job 10:4
5Ĉu Viaj tagoj estas kiel la tagoj de homo, Aŭ ĉu Viaj jaroj estas kiel la vivtempo de homo,Select Job 10:5
6Ke Vi serĉas mian kulpon Kaj penas trovi mian pekon,Select Job 10:6
7Kvankam Vi scias, ke mi ne estas malbonagulo, Sed el Via mano neniu povas savi?Select Job 10:7
8Viaj manoj min formis kaj faris min tutan ĉirkaŭe, Kaj tamen Vi min pereigas!Select Job 10:8
9Rememoru, ke kiel argilon Vi min prilaboris; Kaj Vi returne faros min polvo.Select Job 10:9
10Vi elverŝis ja min kiel lakton, Kaj kiel fromaĝon Vi min kundensigis.Select Job 10:10
11Per haŭto kaj karno Vi min vestis, Per ostoj kaj tendenoj Vi min plektis.Select Job 10:11
12Vivon kaj bonon Vi donis al mi, Kaj Via prizorgado gardis mian spiriton.Select Job 10:12
13Sed ĉi tion Vi kaŝis en Via koro; Mi scias, ke Vi tion intencis:Select Job 10:13
14Se mi pekos, Vi tion rimarkos sur mi, Kaj mian pekon Vi ne lasos senpuna.Select Job 10:14
15Se mi agis malbone, ve al mi! Se mi estas prava, mi ne povas tamen levi mian kapon, Estante tute humiligita Kaj vidante mian mizeron.Select Job 10:15
16Se ĝi leviĝas, Vi ĉasas min kiel leono, Kaj denove montras sur mi Vian mirindan potencon.Select Job 10:16
17Vi elmetas kontraŭ mi novajn atestojn, Plifortigas Vian koleron kontraŭ mi; Nova armeo min atakas.Select Job 10:17
18Por kio Vi elirigis min el la ventro? Ho, se mi estus pereinta, ke nenies okulo min vidu!Select Job 10:18
19Tiam mi estus kiel ne estinta; El la ventro mi estus transportita en la tombon.Select Job 10:19
20Mia vivo estas ja mallonga; Ĉesu do, lasu min libera, por ke mi iom revigliĝu,Select Job 10:20
21Antaŭ ol mi foriros senrevene En la landon de mallumo kaj de morta ombro,Select Job 10:21
22En la landon, kie la lumo estas kiel mallumo, Kie estas morta ombro kaj senordeco, Kie estas lume kiel en mallumego.Select Job 10:22
Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain