Job 11
Esperanto
Translation: ESPERANTO
1Kaj ekparolis Cofar, la Naamano, kaj diris:Select Job 11:1
2Ĉu kontraŭ multe da vortoj oni ne povas doni respondon? Kaj ĉu tiu, kiu multe parolas, estas prava?Select Job 11:2
3Ĉu via senenhava parolado devas silentigi la homojn, Por ke vi mokinsultu kaj neniu vin hontigu?Select Job 11:3
4Vi diras: Mia opinio estas ĝusta, Kaj mi estas pura antaŭ Viaj okuloj.Select Job 11:4
5Sed ho, se Dio ekparolus, Kaj malfermus antaŭ vi Siajn lipojn,Select Job 11:5
6Kaj malkaŝus antaŭ vi la sekretojn de la saĝo, Kiu havas multoblan forton! Sciu, ke ne ĉiujn viajn pekojn Dio rememoras.Select Job 11:6
7Ĉu vi povas eltrovi la esencon de Dio? Ĉu vi povas plene kompreni la perfektecon de la Plejpotenculo?Select Job 11:7
8Tio estas pli alta ol la ĉielo; Kion vi povas fari? Tio estas pli profunda ol Ŝeol; Kion vi povas ekscii?Select Job 11:8
9Pli longa ol la tero estas ĝia mezuro, Kaj pli larĝa ol la maro.Select Job 11:9
10Se Li preteriros, kaj fermos, kaj faros juĝon, Tiam kiu repuŝos Lin?Select Job 11:10
11Ĉar Li konas la homojn malvirtajn; Li vidas la malbonagojn, kiujn oni ne rimarkas.Select Job 11:11
12Eĉ vanta homo devas kompreni, Eĉ homo, kiu naskiĝis sovaĝulo.Select Job 11:12
13Se vi aranĝas vian koron Kaj etendas al Li viajn manojn;Select Job 11:13
14Se vi forigas la malvirton, kiu estas en via mano, Kaj vi ne permesos al malbonaĵoj resti en via tendo:Select Job 11:14
15Tiam vi povos levi vian vizaĝon sen difekto; Vi estos firma kaj ne timos.Select Job 11:15
16Tiam vi forgesos mizeron; Vi rememoros ĝin kiel forfluintan akvon.Select Job 11:16
17Kaj via vivo leviĝos pli hele ol la tagmezo, La mallumo fariĝos kiel mateno.Select Job 11:17
18Kaj vi estos trankvila, ĉar ekzistas espero; Vi rigardos ĉirkaŭen, kaj iros dormi en sendanĝereco.Select Job 11:18
19Vi kuŝos, kaj neniu vin timigos; Kaj multaj serĉos vian favoron.Select Job 11:19
20Sed la okuloj de malpiuloj konsumiĝos, Pereos por ili la rifuĝo, Kaj ilia espero elspiros sian vivon.Select Job 11:20
Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain