Job 13
Esperanto
Translation: ESPERANTO
1Ĉion ĉi tion mia okulo vidis, Mia orelo aŭdis kaj komprenis.Select Job 13:1
2Kion vi scias, mi ankaŭ scias; Kaj mi ne estas malpli valora ol vi.Select Job 13:2
3Sed mi volus paroli kun la Plejpotenculo, Mi dezirus disputi kun Dio.Select Job 13:3
4Tamen vi komentarias malvere, Vi ĉiuj estas senutilaj kuracistoj.Select Job 13:4
5Ho, se vi silentus, Tio estus saĝeco de via flanko.Select Job 13:5
6Aŭskultu do mian moralinstruon, Kaj atentu la defendan parolon de mia buŝo.Select Job 13:6
7Ĉu pro Dio vi volas paroli malveron, Kaj pro Li paroli falsaĵon?Select Job 13:7
8Ĉu vi volas esti personfavoraj al Li, Aŭ pro Dio vi volas disputi?Select Job 13:8
9Ĉu estos bone, kiam Li esploros vin? Ĉu vi volas trompi Lin, kiel oni trompas homon?Select Job 13:9
10Li certe vin punos, Se vi sekrete estos personfavoraj.Select Job 13:10
11Ĉu Lia majesto ne konfuzas vin? Ĉu ne falas sur vin timo antaŭ Li?Select Job 13:11
12Viaj memorigoj estas sentencoj polvaj, Via bastionoj estas amasoj da argilo.Select Job 13:12
13Silentu antaŭ mi, kaj parolos mi, Kio ajn trafos min.Select Job 13:13
14Por kio mi portu mian karnon en miaj dentoj Kaj metu mian animon en mian manon?Select Job 13:14
15Li ja mortigos min, kaj mi ne havas esperon; Sed pri mia konduto mi volas disputi antaŭ Li.Select Job 13:15
16Tio jam estos savo por mi, Ĉar ne hipokritulo venos antaŭ Lin.Select Job 13:16
17Aŭskultu mian parolon Kaj mian klarigon antaŭ viaj oreloj.Select Job 13:17
18Jen mi pretigis juĝan aferon; Mi scias, ke mi montriĝos prava.Select Job 13:18
19Kiu povas procesi kontraŭ mi? Tiam mi eksilentus kaj mortus.Select Job 13:19
20Nur du aferojn ne faru al mi, Tiam mi ne kaŝos min antaŭ Via vizaĝo:Select Job 13:20
21Malproksimigu de mi Vian manon, Kaj Via teruro ne timigu min.Select Job 13:21
22Tiam voku, kaj mi respondos; Aŭ mi parolos, kaj Vi respondu al mi.Select Job 13:22
23Kiom da malbonagoj kaj pekoj estas sur mi? Sciigu al mi miajn krimojn kaj pekojn.Select Job 13:23
24Kial Vi kaŝas Vian vizaĝon Kaj rigardas min kiel Vian malamikon?Select Job 13:24
25Ĉu Vi volas montri Vian forton kontraŭ deŝirita folio? Kaj ĉu sekiĝintan pajleron Vi volas persekuti?Select Job 13:25
26Ĉar Vi skribas kontraŭ mi maldolĉaĵon Kaj venigas sur min la pekojn de mia juneco.Select Job 13:26
27Vi metis miajn piedojn en ŝtipon, Vi observas ĉiujn miajn vojojn, Kaj Vi observas la plandojn de miaj piedoj;Select Job 13:27
28Dum mi ja disfalas kiel putraĵo, Kiel vesto dismanĝita de tineoj.Select Job 13:28
Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain