Job 14
Esperanto
Translation: ESPERANTO
1Homo, naskita de virino, Havas mallongan vivon kaj abundon da afliktoj.Select Job 14:1
2Kiel floro li elkreskas kaj velkas; Li forkuras kiel ombro kaj ne restas.Select Job 14:2
3Kaj kontraŭ tia Vi malfermas Viajn okulojn, Kaj min Vi vokas al juĝo kun Vi!Select Job 14:3
4Ĉu povas purulo deveni de malpurulo? Neniu.Select Job 14:4
5Se liaj tagoj estas difinitaj, la nombro de liaj monatoj estas ĉe Vi; Vi difinis lian limon, kiun li ne transpasos.Select Job 14:5
6Deturnu do Vin de li, ke li estu trankvila, Ĝis venos lia tempo, kiun li sopiras kiel dungito.Select Job 14:6
7Arbo havas esperon, se ĝi estas dehakita, ke ĝi denove ŝanĝiĝos, Kaj ĝi ne ĉesos kreskigi branĉojn.Select Job 14:7
8Se ĝia radiko maljuniĝis en la tero, Kaj ĝia trunko mortas en polvo,Select Job 14:8
9Tamen, eksentinte la odoron de akvo, ĝi denove verdiĝas, Kaj kreskas plue, kvazaŭ ĵus plantita.Select Job 14:9
10Sed homo mortas kaj malaperas; Kiam la homo finiĝis, kie li estas?Select Job 14:10
11Forfluas la akvo el lago, Kaj rivero elĉerpiĝas kaj elsekiĝas:Select Job 14:11
12Tiel homo kuŝiĝas, kaj ne plu leviĝas; Tiel longe, kiel la ĉielo ekzistas, ili ne plu vekiĝos, Nek revigliĝos el sia dormado.Select Job 14:12
13Ho, se Vi kaŝus min en Ŝeol, Se Vi kaŝus min ĝis la momento, kiam pasos Via kolero, Se Vi difinus por mi templimon kaj poste rememorus min!Select Job 14:13
14Kiam homo mortas, ĉu li poste povas reviviĝi? Dum la tuta tempo de mia batalado mi atendus, Ĝi venos mia forŝanĝo.Select Job 14:14
15Vi vokus, kaj mi respondus al Vi; Vi ekdezirus la faritaĵon de Viaj manoj.Select Job 14:15
16Nun Vi kalkulas miajn paŝojn; Ne konservu mian pekon;Select Job 14:16
17Sigelu en paketo miajn malbonagojn, Kaj kovru mian kulpon.Select Job 14:17
18Sed monto, kiu falas, malaperas; Kaj roko forŝoviĝas de sia loko;Select Job 14:18
19Ŝtonojn forlavas la akvo, Kaj ĝia disverŝiĝo fordronigas la polvon de la tero: Tiel Vi pereigas la esperon de homo.Select Job 14:19
20Vi premas lin ĝis fino, kaj li foriras; Li ŝanĝas sian vizaĝon, kaj Vi forigas lin.Select Job 14:20
21Se liaj infanoj estas honorataj, li tion ne scias; Se ili estas humiligataj, li tion ne rimarkas.Select Job 14:21
22Nur lia propra korpo lin doloras, Nur pri sia propra animo li suferas.Select Job 14:22
Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain