Job 19
Esperanto
Translation: ESPERANTO
1Ijob respondis kaj diris:Select Job 19:1
2Ĝis kiam vi afliktados mian animon Kaj turmentados min per paroloj?Select Job 19:2
3Jen jam dek fojojn vi malhonoras min; Vi ne hontas premi min.Select Job 19:3
4Se mi efektive eraris, Mia eraro restos ĉe mi.Select Job 19:4
5Se efektive vi volas montri vin pli grandaj ol mi, Kaj vi riproĉas al mi hontindaĵon,Select Job 19:5
6Tiam sciu, ke Dio faris al mi maljustaĵon, Kaj ĉirkaŭis min per Sia reto.Select Job 19:6
7Jen mi krias pri maljusteco, sed mi ne ricevas respondon; Mi vokas, sed mi ne ricevas juĝon.Select Job 19:7
8Mian vojon Li baris, ke mi ne povas transiri, Kaj sur mian irejon Li metis mallumon.Select Job 19:8
9Mian honoron Li detiris de mi, Kaj deprenis la kronon de mia kapo.Select Job 19:9
10Li disbatis min ĉirkaŭe tiel, ke mi pereas; Mian esperon Li elŝiris kiel arbon.Select Job 19:10
11Ekflamis kontraŭ mi Lia kolero, Kaj Li rigardas min kiel Lian malamikon.Select Job 19:11
12Kune venis Liaj taĉmentoj, kaj ebenigis kontraŭ mi sian vojon Kaj stariĝis sieĝe ĉirkaŭ mia tendo.Select Job 19:12
13Miajn fratojn Li malproksimigis de mi, Kaj miaj konatoj forfremdiĝis de mi.Select Job 19:13
14Miaj parencoj fortiriĝis, Kaj miaj konantoj forgesis min.Select Job 19:14
15La loĝantoj de mia domo kaj miaj servistinoj rigardas min kiel fremdulon; En iliaj okuloj mi fariĝis aligentulo.Select Job 19:15
16Mian sklavon mi vokas, kaj li ne respondas; Per mia buŝo mi devas petegi lin.Select Job 19:16
17Mia spiro fariĝis abomenata por mia edzino, Kaj mia petado por la filoj de mia ventro.Select Job 19:17
18Eĉ la malgrandaj infanoj malestimas min; Kiam mi leviĝas, ili parolas kontraŭ mi.Select Job 19:18
19Abomenas min ĉiuj miaj intimuloj; Kaj tiuj, kiujn mi amis, turnis sin kontraŭ mi.Select Job 19:19
20Kun mia haŭto kaj kun mia karno kunkreskis miaj ostoj, Mi restis nur kun haŭto sur miaj dentoj.Select Job 19:20
21Kompatu min, kompatu min, miaj amikoj; Ĉar la mano de Dio frapis min.Select Job 19:21
22Kial vi persekutas min, kiel Dio, Kaj ne povas satiĝi de mia karno?Select Job 19:22
23Ho, se miaj vortoj estus enskribitaj, Ho, se ili estus gravuritaj en libro,Select Job 19:23
24Per fera skribilo kun plumbo, Gravuritaj por eterne sur roko!Select Job 19:24
25Sed mi scias, ke mia Liberigonto vivas, Kaj fine Li leviĝos super la polvo.Select Job 19:25
26Kaj post kiam mia haŭto estos tiel detruita Kaj mi estos senkorpa, mi vidos Dion;Select Job 19:26
27Lin vidos mi, kaj miaj okuloj vidos, ne fremdaj; Pri tio sopiregas mia interno en mia brusto.Select Job 19:27
28Se vi diros: Kiel ni lin persekutu, Kaj ni trovu kontraŭ li la radikon de la afero,Select Job 19:28
29Tiam timu glavon; Ĉar furioza estas la glavo kontraŭ malbonagoj, Por ke vi sciu, ke ekzistas juĝo.Select Job 19:29
Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain