Job 20
Esperanto
Translation: ESPERANTO
1Ekparolis Cofar, la Naamano, kaj diris:Select Job 20:1
2Pro tio miaj pensoj devigas min respondi, Pro tio, kion mi sentas.Select Job 20:2
3Hontindan riproĉon mi aŭdis, Kaj la spirito de mia prudento respondos por mi.Select Job 20:3
4Ĉu vi scias, ke tiel estis de eterne, De post la apero de homo sur la tero,Select Job 20:4
5Ke la triumfado de malvirtuloj estas mallongatempa, Kaj la ĝojo de hipokritulo estas nur momenta?Select Job 20:5
6Se lia grandeco eĉ atingus ĝis la ĉielo, Kaj lia kapo tuŝus la nubon,Select Job 20:6
7Li tamen pereos por ĉiam, kiel lia sterko; Tiuj, kiuj lin vidis, diros: Kie li estas?Select Job 20:7
8Kiel sonĝo li forflugos, kaj oni lin ne trovos; Li malaperos, kiel nokta vizio.Select Job 20:8
9Okulo, kiu rigardis lin, ne plu vidos lin; Lia loko lin ne plu vidos.Select Job 20:9
10Liaj filoj kurados almozpetante, Kaj liaj manoj redonos lian havaĵon.Select Job 20:10
11Liaj ostoj estos punitaj pro la pekoj de lia juneco, Kaj tio kuŝiĝos kune kun li en la polvo.Select Job 20:11
12Se la malbono estas dolĉa en lia buŝo, Li kaŝas ĝin sub sia lango,Select Job 20:12
13Li flegas ĝin kaj ne forlasas ĝin, Kaj retenas ĝin sur sia palato:Select Job 20:13
14Tiam lia manĝaĵo renversiĝos en liaj internaĵoj, Fariĝos galo de aspidoj interne de li.Select Job 20:14
15Li englutis havaĵon, sed li ĝin elvomos; El lia ventro Dio ĝin elpelos.Select Job 20:15
16Venenon de aspidoj li suĉos; Lango de vipuro lin mortigos.Select Job 20:16
17Li ne vidos fluojn nek riverojn, Torentojn de mielo kaj de butero.Select Job 20:17
18Li redonos tion, kion li pene akiris, kaj li tion ne englutos; Kiel ajn granda estas lia havaĵo, li ĝin fordonos kaj ne ĝuos ĝin.Select Job 20:18
19Ĉar li premis kaj forlasis la senhavulojn, Li rabis al si domon, kiun li ne konstruis.Select Job 20:19
20Ĉar lia interno ne estis trankvila, Tial li ne savos tion, kio estis por li kara.Select Job 20:20
21Nenion restigis lia manĝemeco; Tial lia bonstato ne estos longedaŭra.Select Job 20:21
22Malgraŭ lia abundeco, li estos premata; Ĉiaspecaj suferoj trafos lin.Select Job 20:22
23Por plenigi lian ventron, Li sendos sur lin la flamon de Sia kolero, Kaj pluvigos sur lin Sian furiozon.Select Job 20:23
24Se li forkuros de batalilo fera, Trafos lin pafarko kupra.Select Job 20:24
25Nudigita glavo trairos lian korpon, Kaj la fulmo de lia turmentilo venos sur lin kun teruro.Select Job 20:25
26Nenia mallumo povos kaŝi liajn trezorojn; Lin konsumos fajro ne disblovata; Malbone estos al tiu, kiu restos en lia tendo.Select Job 20:26
27La ĉielo malkovros liajn malbonagojn, Kaj la tero leviĝos kontraŭ lin.Select Job 20:27
28Malaperos la greno el lia domo, Disŝutita ĝi estos en la tago de Lia kolero.Select Job 20:28
29Tia estas de Dio la sorto de homo malpia, Kaj la heredaĵo destinita por li de Dio.Select Job 20:29
Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain