Job 21
Esperanto
Translation: ESPERANTO
1Ijob respondis kaj diris:Select Job 21:1
2Aŭskultu mian parolon; Kaj ĝi estu anstataŭ viaj konsoloj.Select Job 21:2
3Toleru, ke mi parolu; Kaj kiam mi finos mian paroladon, tiam moku.Select Job 21:3
4Ĉu kontraŭ homo mi disputas? Kaj kial mi ne estu malpacienca?Select Job 21:4
5Turnu vin al mi, kaj vi eksentos teruron, Kaj vi metos la manon sur la buŝon.Select Job 21:5
6Kiam mi ekpensas pri tio, min atakas teruro, Kaj tremo kaptas mian korpon.Select Job 21:6
7Kial malpiuloj vivas, Atingas maljunecon, akiras grandan havaĵon?Select Job 21:7
8Ilia idaro estas bone aranĝita antaŭ ili, kune kun ili, Kaj ilia devenantaro estas antaŭ iliaj okuloj.Select Job 21:8
9Iliaj domoj estas en paco, sen timo; Kaj la vergo de Dio ne estas sur ili.Select Job 21:9
10Ilia bovo naskigas kaj ne estas forpuŝata; Ilia bovino gravediĝas kaj ne abortas.Select Job 21:10
11Siajn malgrandajn infanojn ili elirigas kiel ŝafaron, Kaj iliaj knaboj saltas.Select Job 21:11
12Ili ĝojkrias sub la sonoj de tamburino kaj harpo, Ili estas gajaj sub la sonoj de fluto.Select Job 21:12
13Ili pasigas siajn tagojn en bonstato, Kaj iras en Ŝeolon momente.Select Job 21:13
14Kaj tamen ili diras al Dio: Foriru de ni, Ni ne deziras koni Viajn vojojn;Select Job 21:14
15Kio estas la Plejpotenculo, ke ni servu al Li? Kaj kian utilon ni havos, se ni turnos nin al Li?Select Job 21:15
16Sed ne de ili dependas ilia bonstato; La pensmaniero de la malpiuloj estas malproksima de mi.Select Job 21:16
17Ĝis kiam? La lumilo de la malpiuloj estingiĝu, Kaj ilia pereo venu sur ilin; Suferojn Li partodonu al ili en Sia kolero.Select Job 21:17
18Ili estu kiel pajlero antaŭ vento, Kaj kiel grenventumaĵo, kiun forportas ventego.Select Job 21:18
19Dio konservas lian malfeliĉon por liaj infanoj; Li repagu al li mem, ke li sciu;Select Job 21:19
20Liaj propraj okuloj vidu lian malfeliĉon, Kaj el la kolero de la Plejpotenculo li trinku.Select Job 21:20
21Ĉar kiom interesas lin lia domo post li, Kiam la nombro de liaj monatoj finiĝis?Select Job 21:21
22Ĉu oni povas instrui scion al Dio, Kiu juĝas ja plej altajn?Select Job 21:22
23Unu mortas meze de sia abundeco, Tute trankvila kaj kontenta;Select Job 21:23
24Lia brusto estas plena de lakto, Kaj liaj ostoj estas saturitaj de medolo.Select Job 21:24
25Alia mortas kun animo suferanta, Kaj li ne ĝuis bonon.Select Job 21:25
26Sed ambaŭ kune ili kuŝas en la tero, Kaj vermoj ilin kovras.Select Job 21:26
27Vidu, mi scias viajn pensojn, Kaj la argumentojn, kiujn vi malice kolektas kontraŭ mi;Select Job 21:27
28Vi diros: Kie estas la domo de la nobelo? Kaj kie estas la tendo, en kiu loĝis la malpiuloj?Select Job 21:28
29Sed demandu la vojaĝantojn, Kaj ne malatentu iliajn atestojn:Select Job 21:29
30En tago de malfeliĉo la malpiulo estas ŝirmata, En tago de kolero li estas metata flanken.Select Job 21:30
31Kiu montros antaŭ lia vizaĝo lian konduton? Kiu repagos al li, se li ion faris?Select Job 21:31
32Kaj li estas akompanata al la tomboj, Kaj sur la tomba altaĵeto estas starigataj gardistoj.Select Job 21:32
33Dolĉaj estas por li la terbuloj de la valo, Kaj post li treniĝas ĉiuj homoj, Kaj sennombraj estas tiuj, kiuj iris antaŭ li.Select Job 21:33
34Kiel do vi volas konsoli min per vantaĵo, Kaj viaj respondoj enhavas nur malĝustaĵojn?Select Job 21:34
Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain