Job 22
Esperanto
Translation: ESPERANTO
1Ekparolis Elifaz, la Temanano, kaj diris:Select Job 22:1
2Ĉu Dion povas instrui homo? Ĉu povas Lin instrui eĉ saĝulo?Select Job 22:2
3Ĉu por la Plejpotenculo tio estas utila, se vi estas virta? Kaj ĉu Li havas profiton de tio, se via konduto estas pia?Select Job 22:3
4Ĉu pro timo antaŭ vi Li disputos kun vi, Iros kun vi al juĝo?Select Job 22:4
5Via malvirteco estas ja granda, Kaj viaj malbonagoj ne havas finon.Select Job 22:5
6Vi prenis de viaj fratoj garantiaĵon vane, De preskaŭ-nuduloj vi deprenis la vestojn;Select Job 22:6
7Al laculo vi ne donis akvon por trinki, Kaj al malsatulo vi rifuzis panon;Select Job 22:7
8Per forta brako vi akiris teron, Kaj dank� al eminenteco vi loĝis sur ĝi;Select Job 22:8
9Vidvinojn vi foririgis kun nenio, Kaj la brakojn de orfoj vi frakasis.Select Job 22:9
10Pro tio ĉirkaŭe de vi estas kaptiloj, Kaj subita teruro vin timigas.Select Job 22:10
11Aŭ pro mallumo vi nenion vidas, Kaj multego da akvo vin kovris?Select Job 22:11
12Ĉu ne estas Dio tie alte en la ĉielo? Rigardu la stelojn, kiel alte ili estas.Select Job 22:12
13Kaj vi diras: Kion scias Dio? Ĉu Li povas juĝi en mallumo?Select Job 22:13
14La nuboj kovras Lin, kaj Li ne vidas; Kaj Li nur rondiras en la rondo de la ĉielo.Select Job 22:14
15Ĉu vi konservas la vojon antikvan, Kiun iradis homoj malpiaj,Select Job 22:15
16Kiuj estis kaptitaj antaŭtempe, Kaj kies grundo disverŝiĝis kiel rivero,Select Job 22:16
17Kiuj parolis al Dio: Foriru de ni! Kion povas fari al ni la Plejpotenculo?Select Job 22:17
18Kvankam Li plenigis iliajn domojn per bonaĵo. Sed la pensmaniero de malvirtuloj estas malproksima de mi.Select Job 22:18
19La virtuloj vidos kaj ĝojos; La senkulpulo mokos ilin:Select Job 22:19
20Certe malaperis nia kontraŭulo, Kaj kio restis, tion ekstermis fajro.Select Job 22:20
21Interkonsentu do kun Li, kaj vi havos pacon; Per tio venos al vi bono.Select Job 22:21
22Prenu el Lia buŝo instruon, Kaj metu Liajn vortojn en vian koron.Select Job 22:22
23Se vi revenos al la Plejpotenculo, vi estos konstruita; Forigu malpiaĵon el via tendo.Select Job 22:23
24Ĵetu en la polvon la multekostan metalon, Kaj la Ofiran oron sur la ŝtonojn de la torentoj;Select Job 22:24
25Tiam la Plejpotenculo estos via oro kaj via brilanta arĝento;Select Job 22:25
26Ĉar tiam vi havos vian plezuron en la Plejpotenculo, Kaj vi levos al Dio vian vizaĝon;Select Job 22:26
27Vi preĝos al Li, kaj Li vin aŭskultos; Kaj viajn sanktajn promesojn vi plenumos;Select Job 22:27
28Se vi ion decidos, ĝi plenumiĝos ĉe vi; Kaj super viaj vojoj brilos lumo.Select Job 22:28
29Ĉar tiujn, kiuj humiliĝis, Li altigos; Kaj kiu mallevas la okulojn, tiu estos savita.Select Job 22:29
30Ankaŭ tiun, kiu ne estis senkulpa, Li savos; Tia estos savita pro la pureco de viaj manoj.Select Job 22:30
Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain