Job 24
Esperanto
Translation: ESPERANTO
1Kial la Plejpotenculo ne destinis tempojn, Kaj Liaj konantoj ne vidas Liajn tagojn?Select Job 24:1
2Oni forŝovas la limojn; Oni rabas la ŝafaron kaj paŝtas ĝin.Select Job 24:2
3Oni forkondukas la azenon de orfoj, Oni prenas kiel garantiaĵon la bovon de vidvino.Select Job 24:3
4Oni forpuŝas malriĉulojn de la vojo; La suferantoj sur la tero devas sin kaŝi.Select Job 24:4
5Jen kiel sovaĝaj azenoj ili eliras al sia laboro, por serĉi kaptaĵon; La stepo donas al ili panon por iliaj infanoj.Select Job 24:5
6Sur fremda kampo ili rikoltas, Kaj en vinberĝardeno de malpiulo ili kolektas berojn.Select Job 24:6
7Nudaj ili tradormas la nokton, ĉar ili ne havas veston, Kaj dum la frosto ili havas nenion, por sin kovri.Select Job 24:7
8De la pluvego de la montoj ili malsekiĝas, Kaj pro nehavado de rifuĝejo ili ĉirkaŭprenas rokon.Select Job 24:8
9Oni forŝiras orfon de la mamoj, Kaj oni ruinigas malriĉulon.Select Job 24:9
10Ili iras nudaj, sen vestoj, Kaj malsataj ili portas garbojn;Select Job 24:10
11Inter iliaj muroj oni pretigas oleon; Oni devigas ilin treti en vinpremejoj, dum ili mem estas soifantaj.Select Job 24:11
12El la urbo aŭdiĝas ĝemoj de homoj, Kaj la animoj de mortigatoj krias; Sed Dio ne atentas tiun blasfemadon.Select Job 24:12
13Tiuj homoj estas kontraŭuloj de la lumo; Ili ne konas Liajn vojojn, Ne revenas al Lia irejo.Select Job 24:13
14Antaŭ tagiĝo leviĝas la mortigisto, Mortigas malriĉulon kaj senhavulon, Kaj en la nokto li estas kiel ŝtelisto.Select Job 24:14
15La okulo de adultulo atendas la krepuskon, Dirante: Neniu okulo min vidu; Kaj li kovras sian vizaĝon.Select Job 24:15
16En mallumo oni faras subfoson sub domoj; Dum la tago oni kaŝas sin ĉe si, ne konante lumon.Select Job 24:16
17Ĉar la mallumo estas mateno por ili ĉiuj, Ĉar ili interkonatiĝis kun la teruroj de la mallumo.Select Job 24:17
18Tia homo estas malpeza sur la supraĵo de akvo; Malgranda estas lia parto sur la tero; Li ne iras laŭ la vojo de vinberĝardenoj.Select Job 24:18
19Kiel seka tero kaj varmego englutas neĝan akvon, Tiel Ŝeol englutas la pekulojn.Select Job 24:19
20Forgesu lin la interno de lia patrino; La vermoj frandu lin; Oni lin ne plu rememoru; Li rompiĝu kiel malbona arbo-Select Job 24:20
21Li, kiu premas seninfanulinon, kiu ne naskis, Kaj kiu ne faras bonon al vidvino.Select Job 24:21
22Kiu eĉ potenculojn maltrankviligas per sia forto, Tiel ke oni ne estas certa pri sia vivo, kiam li leviĝis.Select Job 24:22
23Dio donas al ili sendanĝerecon kaj apogon, Kaj Liaj okuloj estas super iliaj vojoj.Select Job 24:23
24Ili leviĝis alte; sed subite ili ne plu ekzistas; Ili falas kaj estas forkaptataj kiel ĉiuj, Kaj kiel la kapo de spiko ili dehakiĝas.Select Job 24:24
25Ĉu ne estas tiel? Kiu pruvos, ke mi mensogas, kaj senvalorigos mian parolon?Select Job 24:25
Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain