Skip to content
Church.wiki
Job

Job 26

Esperanto

Translation: ESPERANTO
Start reading

1Ijob respondis kaj diris:Select Job 26:1

2Kiel vi helpas al tiu, kiu ne havas forton! Kiel vi subtenas tiun, kies brako estas senforta!Select Job 26:2

3Kian konsilon vi donas al tiu, kiu ne havas saĝon, Kaj kiel grandan prudenton vi montras!Select Job 26:3

4Al kiu vi parolas vortojn? Kaj kies spirito eliras el vi?Select Job 26:4

5La mortintoj tremas sub la akvo, Kaj ankaŭ tiuj, kiuj vivas en ĝi.Select Job 26:5

6Ŝeol estas malkovrita antaŭ Li, Kaj la abismo ne havas kovron.Select Job 26:6

7Li etendis la nordon super la malpleno, Li pendigis la teron sur nenio.Select Job 26:7

8Li ligas la akvon en Siaj nuboj, Kaj nubo ne krevas sub tio.Select Job 26:8

9Li kovras la tronon Kaj etendas ĉirkaŭ ĝi Sian nubon.Select Job 26:9

10Li faris limon sur la akvo, Ĝis la loko, kie finiĝas la lumo kaj la mallumo.Select Job 26:10

11La kolonoj de la ĉielo ŝanceliĝas Kaj tremas de Lia krio.Select Job 26:11

12Per Sia forto Li kvietigas la maron, Kaj per Sia saĝo Li frakasas Rahabon.Select Job 26:12

13Per Lia spirito belegiĝis la ĉielo; Lia mano trapikas la tordiĝantan serpenton.Select Job 26:13

14Jen tio estas parto de Liaj vojoj; Kaj nur iometon ni aŭdis pri Li. Kiu povas kompreni la tondron de Lia potenco?Select Job 26:14

Next: Job 27Continue reading

Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

Job

Selected verses

Tap another verse to select a range.

Highlight

My Bible

Listen

Uses an English voice provided by your browser.