Skip to content
Church.wiki
Job

Job 31

Esperanto

Translation: ESPERANTO
Start reading

1Mi faris interligon kun miaj okuloj, Ke mi ne atentu virgulinon.Select Job 31:1

2Kia estas la parto, kiun donas Dio de supre? Kaj kion destinas la Plejpotenculo el la altaj sferoj?Select Job 31:2

3Ĉu ne malfeliĉon al malpiulo, Kaj forpuŝon de malbonagantoj?Select Job 31:3

4Ĉu Li ne vidas mian konduton, Ne kalkulas ĉiujn miajn paŝojn?Select Job 31:4

5Ĉu mi iradis en malvero, Kaj miaj piedoj rapidis al trompo?Select Job 31:5

6Li pesu min per justa pesilo, Kaj tiam Dio konvinkiĝos pri mia senkulpeco.Select Job 31:6

7Se mia paŝo forkliniĝis de la vojo, Se mia koro sekvis miajn okulojn, Kaj se al mia mano algluiĝis makulo:Select Job 31:7

8Tiam mi semu kaj alia manĝu, Kaj mia idaro elradikiĝu.Select Job 31:8

9Se mia koro forlogiĝis al virino, Kaj mi kaŝe atendis ĉe la pordo de mia amiko:Select Job 31:9

10Tiam mia edzino estu adultigata de aliulo, Kaj aliuloj kliniĝu super ŝi.Select Job 31:10

11Ĉar tio estus malvirto, Tio estus krimo, kiun devas puni juĝistoj.Select Job 31:11

12Tio estas fajro, kiu ekstermas ĝis la abismo, Kaj mian tutan akiritaĵon ĝi elradikigus.Select Job 31:12

13Ĉu mi malŝatis la rajton de mia servisto aŭ de mia servistino, Kiam ili havis juĝan aferon kun mi?Select Job 31:13

14Tiam kion mi farus, kiam Dio leviĝus? Kaj kion mi respondus al Li, kiam Li esplordemandus?Select Job 31:14

15Lin kreis ja Tiu sama, kiu kreis min en la ventro, Kaj Tiu sama pretigis en la ventro ankaŭ lin.Select Job 31:15

16Ĉu mi rifuzis la deziron de senhavuloj? Aŭ ĉu mi turmentis la okulojn de vidvino?Select Job 31:16

17Ĉu mian panpecon mi manĝis sola? Ĉu ne manĝis de ĝi ankaŭ orfo?Select Job 31:17

18Ĉar detempe de mia juneco mi estis kiel patro, Kaj de post la eliro el la ventro de mia patrino mi estis gvidisto.Select Job 31:18

19Kiam mi vidis malfeliĉulon sen vesto Kaj malriĉulon sen kovro,Select Job 31:19

20Ĉu tiam ne benis min liaj lumboj, Ĉu li ne estis varmigata per la lano de miaj ŝafoj?Select Job 31:20

21Se mi levis mian manon kontraŭ orfon, Ĉar mi vidis en la pordego helpon al mi,Select Job 31:21

22En tia okazo mia ŝultro defalu de la dorso, Kaj mia brako rompiĝu de kano.Select Job 31:22

23Ĉar mi timas la punon de Dio, Kaj ĝian pezon mi ne povus elteni.Select Job 31:23

24Ĉu mi faris la oron mia espero, Kaj la orbulon mi nomis mia fido?Select Job 31:24

25Ĉu mi ĝojis, ke mia riĉeco estas granda Kaj ke mia mano multe akiris?Select Job 31:25

26Kiam mi vidis la lumon brilantan Kaj la lunon majeste irantan,Select Job 31:26

27Ĉu tiam sekrete forlogiĝis mia koro Kaj mi sendis kisojn per mia mano?Select Job 31:27

28Ankaŭ tio estus krimo juĝinda, Ĉar mi forneus per tio Dion en la alto.Select Job 31:28

29Ĉu mi ĝojis pri malfeliĉo de mia malamiko? Aŭ ĉu mi estis ravita, se lin trafis malbono?Select Job 31:29

30Mi ne permesis al mia gorĝo peki Per eldiro de malbeno kontraŭ lia animo.Select Job 31:30

31Ĉu la homoj de mia tendo ne diris: Ho, se oni ne satiĝus de lia karno!Select Job 31:31

32Ne noktis fremdulo sur la strato; Miajn pordojn mi malfermadis al migrantoj.Select Job 31:32

33Ĉu mi hommaniere kovradis miajn kulpojn, Por kaŝi en mia brusto miajn pekojn?Select Job 31:33

34En tia okazo mi timus grandan homamason, Kaj malestimo de familioj min timigus; Mi silentus, kaj ne elirus ekster la pordon.Select Job 31:34

35Ho, se iu aŭskultus min! Jen estas mia signo; la Plejpotenculo respondu al mi. Se mia akuzanto skribus libron,Select Job 31:35

36Mi portus ĝin sur mia ŝultro, Mi metus ĝin sur min kiel kronon,Select Job 31:36

37Mi raportus al li pri la nombro de miaj paŝoj; Mi alproksimiĝus al li kiel al princo.Select Job 31:37

38Se mia lando kriis kontraŭ mi, Kaj ĝiaj sulkoj ploris,Select Job 31:38

39Se ĝiajn fruktojn mi manĝis senpage, Kaj mi afliktis la animon de ĝiaj mastroj:Select Job 31:39

40Tiam anstataŭ tritiko kresku por mi kardo, Kaj anstataŭ hordeo dornoj. Finiĝis la paroloj de Ijob.Select Job 31:40

Next: Job 32Continue reading

Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

Job

Selected verses

Tap another verse to select a range.

Highlight

My Bible

Listen

Uses an English voice provided by your browser.