Job 34
Esperanto
Translation: ESPERANTO
1Elihu parolis plue, kaj diris:Select Job 34:1
2Aŭskultu, saĝuloj, miajn vortojn; Kaj vi, kompetentuloj, atentu min.Select Job 34:2
3Ĉar la orelo esploras la parolon, Kiel la palato gustumas la manĝaĵon.Select Job 34:3
4Decidon ni elektu al ni; Ni esploru inter ni, kio estas bona.Select Job 34:4
5Ĉar Ijob diris: Mi estas prava, Sed Dio forigis mian rajton;Select Job 34:5
6En mia juĝa afero mi estas refutata; Turmentas min mia sago, kvankam mi estas senkulpa.Select Job 34:6
7Kiu homo estas simila al Ijob, Kiu trinkas mokojn kiel akvon?Select Job 34:7
8Kaj li estas preta aliĝi al malbonaguloj Kaj iri kun malpiuloj;Select Job 34:8
9Ĉar li diras: Homo ne havas utilon, Se li serĉas favoron de Dio.Select Job 34:9
10Tial aŭskultu min, ho saĝaj homoj: Dio estas malproksima de malbonagoj, Kaj la Plejpotenculo estas malproksima de maljusteco;Select Job 34:10
11Sed Li repagas al homo laŭ liaj agoj, Kaj laŭ la vojo de ĉiu Li renkontas lin.Select Job 34:11
12Vere, Dio ne malbonagas, Kaj la Plejpotenculo ne kurbigas la veron.Select Job 34:12
13Kiu komisiis al Li la teron? Kaj kiu starigis Lin super la tuta mondo?Select Job 34:13
14Se Li pensus nur pri Si, Se Li prenus al Si Sian spiriton kaj spiron,Select Job 34:14
15Tiam pereus absolute ĉiu karno, Kaj homo refariĝus polvo.Select Job 34:15
16Se vi havas prudenton, aŭskultu ĉi tion; Atentu la voĉon de miaj paroloj.Select Job 34:16
17Ĉu povas regi malamanto de justeco? Ĉu vi povas akuzi la Plejjustulon?Select Job 34:17
18Ĉu oni povas diris al reĝo: Sentaŭgulo; Aŭ al altranguloj: Malpiulo?Select Job 34:18
19Sed Li ne atentas la vizaĝon de princoj, Kaj ne preferas riĉulon antaŭ malriĉulo; Ĉar ĉiuj estas faritaĵo de Liaj manoj.Select Job 34:19
20Momente ili mortas, noktomeze ili tumultiĝas kaj malaperas; Ne de homa mano estas forigataj la potenculoj.Select Job 34:20
21Ĉar Liaj okuloj estas super la vojoj de homo, Kaj ĉiujn liajn paŝojn Li vidas.Select Job 34:21
22Ne ekzistas mallumo nek ombrego, Kie povus sin kaŝi malbonaguloj.Select Job 34:22
23Li ne bezonas multe klopodi kun homo, Ke li iru al Dio por juĝo.Select Job 34:23
24Li pereigas la fortulojn sennombre Kaj starigas sur ilia loko aliajn;Select Job 34:24
25Ĉar Li scias iliajn farojn; Li renversas ilin en la nokto, kaj ili frakasiĝas.Select Job 34:25
26Kiel malpiulojn Li frapas ilin sur loko, kie ĉiuj vidas;Select Job 34:26
27Pro tio, ke ili forturniĝis de Li Kaj ne penis kompreni ĉiujn Liajn vojojn,Select Job 34:27
28Sed venigis al Li la kriadon de malriĉulo, Kaj Li aŭdis la kriadon de mizeruloj.Select Job 34:28
29Se Li kvietigas, tiam kiu povas ribeligi? Se Li kaŝas Sian vizaĝon, tiam kiu povas Lin vidi? Tiel estas egale kun nacio kaj kun aparta homo,Select Job 34:29
30Por ke ne regu homo hipokrita, El la pekigantoj de popolo.Select Job 34:30
31Al Dio oni devas diri: Mi fieriĝis, mi ne plu faros malbonon;Select Job 34:31
32Kion mi ne vidas, pri tio instruu min; Se mi faris maljustaĵon, mi ne plu faros.Select Job 34:32
33Ĉu konforme al via opinio Li devas repagi? Al vi ja ne plaĉis. Vi elektu, ne mi; Kaj kion vi scias, tion diru.Select Job 34:33
34Saĝaj homoj diros al mi, Kaj prudenta homo, kiu min aŭskultas:Select Job 34:34
35Ijob parolas malsaĝe, Kaj liaj vortoj estas malprudentaj.Select Job 34:35
36Ho, se Ijob estus elprovita ĝis la fino, Pro tio, ke li aliĝas al homoj pekaj;Select Job 34:36
37Ĉar al sia peko li aldonas blasfemon; Inter ni li mokas, kaj multe parolas kontraŭ Dio.Select Job 34:37
Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain