Job 42
Esperanto
Translation: ESPERANTO
1Ijob respondis al la Eternulo, kaj diris:Select Job 42:1
2Mi scias, ke Vi ĉion povas fari, Kaj ke nenio, kion Vi entreprenas, estas malfacila por Vi.Select Job 42:2
3Kiu estas tiu, kiu kovras malkompetente la plej altan decidon? Jes, mi parolis sen komprenado pri aferoj, Kiuj estas tro misteraj por mi, kaj kiujn mi ne konas.Select Job 42:3
4Aŭskultu, kaj mi parolos; Mi demandos Vin, kaj Vi sciigu al mi.Select Job 42:4
5Nur per la oreloj mi aŭdis pri Vi; Sed nun mia okulo Vin vidis.Select Job 42:5
6Tial mi faras al mi riproĉon, Kaj mi pentas en polvo kaj cindro.Select Job 42:6
7Post kiam la Eternulo parolis tiujn vortojn al Ijob, la Eternulo diris al Elifaz, la Temanano: Mia kolero ekflamis kontraŭ vi kaj kontraŭ viaj du amikoj, pro tio, ke vi ne parolis antaŭ Mi tiel ĝuste, kiel Mia servanto Ijob.Select Job 42:7
8Prenu do nun al vi sep bovojn kaj sep ŝafojn, kaj iru al Mia servanto Ijob, kaj alportu bruloferon pro vi; kaj Mia servanto Ijob preĝos por vi; ĉar nur lin Mi atentos, por ne fari al vi punon pro tio, ke vi ne parolis antaŭ Mi tiel ĝuste, kiel Mia servanto Ijob.Select Job 42:8
9Kaj iris Elifaz, la Temanano, kaj Bildad, la Ŝuĥano, kaj Cofar, la Naamano, kaj faris tion, kion diris al ili la Eternulo. Kaj la Eternulo atentis Ijobon.Select Job 42:9
10Kaj la Eternulo redonis la forprenitaĵon al Ijob, kiam li preĝis por siaj amikoj. Kaj la Eternulo donis al Ijob duoble pli ol ĉio, kion li havis antaŭe.Select Job 42:10
11Kaj venis al li ĉiuj liaj fratoj kaj ĉiuj liaj fratinoj kaj ĉiuj liaj antaŭaj konatoj, kaj ili manĝis kun li en lia domo, kaj esprimis al li sian kunsenton, kaj konsolis lin pri la tuta malbono, kiun la Eternulo venigis sur lin; kaj ĉiu el ili donis al li po unu kesito, kaj ĉiu po unu ora ringo.Select Job 42:11
12Kaj la Eternulo benis la lastajn jarojn de Ijob pli ol la komencajn; kaj li havis dek kvar mil ŝafojn kaj ses mil kamelojn kaj mil parojn da bovoj kaj mil azeninojn.Select Job 42:12
13Kaj li havis sep filojn kaj tri filinojn.Select Job 42:13
14Al unu el ĉi tiuj li donis al nomon Jemima, al la dua la nomon Kecia, kaj al la tria la nomon Keren-Hapuĥ.Select Job 42:14
15Kaj en la tuta lando ne troviĝis virinoj tiel belaj, kiel la filinoj de Ijob; kaj ilia patro donis al ili heredan posedaĵon inter iliaj fratoj.Select Job 42:15
16Kaj post tio Ijob vivis cent kvardek jarojn, kaj li vidis siajn filojn kaj nepojn ĝis la kvara generacio.Select Job 42:16
17Kaj Ijob mortis, maljuna kaj satiĝinta de la vivo.Select Job 42:17
Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain