Proverbs 10
Esperanto
Translation: ESPERANTO
1Sentencoj de Salomono. Saĝa filo estas ĝojo por sia patro, Kaj filo malsaĝa estas malĝojo por sia patrino.Select Proverbs 10:1
2Maljustaj trezoroj ne donas utilon; Sed bonfaremo savas de morto.Select Proverbs 10:2
3La Eternulo ne malsatigos animon de piulo; Sed la avidon de malpiulo Li forpuŝas.Select Proverbs 10:3
4Maldiligenta mano malriĉigas; Sed mano de diligentuloj riĉigas.Select Proverbs 10:4
5Kiu kolektas dum la somero, tiu estas filo saĝa; Sed kiu dormas en la tempo de rikolto, tiu estas filo hontinda.Select Proverbs 10:5
6Beno estas sur la kapo de piulo; Sed la buŝo de malpiulo kaŝas krimon.Select Proverbs 10:6
7La memoro de piulo estas benata; Sed la nomo de malpiuloj forputros.Select Proverbs 10:7
8Kiu havas saĝan koron, tiu akceptos moralordonojn; Sed kiu havas malsaĝan buŝon, tiu renversiĝos.Select Proverbs 10:8
9Kiu iras en senkulpeco, tiu iras sendanĝere; Sed kiu kurbigas siajn vojojn, tiu estos punita.Select Proverbs 10:9
10Kiu grimacas per la okulo, tiu kaŭzas suferon; Kaj kiu havas malsaĝan buŝon, tiu renversiĝos.Select Proverbs 10:10
11La buŝo de piulo estas fonto de vivo; Sed la buŝo de malpiulo kaŝas krimon.Select Proverbs 10:11
12Malamo kaŭzas malpacon; Sed amo kovras ĉiujn pekojn.Select Proverbs 10:12
13Sur la lipoj de prudentulo troviĝas saĝo; Sed vergo apartenas al la dorso de sensaĝulo.Select Proverbs 10:13
14Saĝuloj konservas la scion; Sed la buŝo de malsaĝulo estas proksima al la pereo.Select Proverbs 10:14
15La havo de riĉulo estas lia fortika urbo; Sed pereo por la malriĉuloj estas ilia malriĉo.Select Proverbs 10:15
16La laborpago de piulo estas por la vivo; La enspezoj de malpiulo estas por peko.Select Proverbs 10:16
17Kiu konservas la instruon, tiu iras al vivo; Sed kiu forĵetas atentigon, tiu restas en eraro.Select Proverbs 10:17
18Kiu kaŝas malamon, tiu havas falseman buŝon; Kaj kiu elirigas kalumnion, tiu estas malsaĝulo.Select Proverbs 10:18
19Ĉe multo da vortoj ne evitebla estas peko; Sed kiu retenas siajn lipojn, tiu estas saĝa.Select Proverbs 10:19
20La lango de piulo estas plej bonspeca arĝento; La koro de malpiuloj estas kiel nenio.Select Proverbs 10:20
21La lipoj de piulo gvidas multajn; Sed malsaĝuloj mortas pro manko de saĝo.Select Proverbs 10:21
22La beno de la Eternulo riĉigas, Kaj malĝojon Li ne aldonas al ĝi.Select Proverbs 10:22
23Por malsaĝulo estas ĝojo fari malbonon; Kaj saĝo, por saĝulo.Select Proverbs 10:23
24Kio timigas malpiulon, tio trafos lin; Kaj kion deziras piuloj, tio estos donita al ili.Select Proverbs 10:24
25Kiel pasanta ventego, tiel malpiulo rapide malaperas; Sed piulo havas eternan fundamenton.Select Proverbs 10:25
26Kiel la vinagro por la dentoj kaj la fumo por la okuloj, Tiel la maldiligentulo estas por tiuj, kiuj lin sendis.Select Proverbs 10:26
27La timo antaŭ la Eternulo multigas la tagojn; Sed la jaroj de malpiuloj estos mallongigitaj.Select Proverbs 10:27
28La atendo de piuloj fariĝos ĝojo; Sed la espero de malpiuloj pereos.Select Proverbs 10:28
29La vojo de la Eternulo estas defendo por la senpekulo, Sed pereo por la malbonfarantoj.Select Proverbs 10:29
30Piulo neniam falpuŝiĝos; Sed la malpiuloj ne restos sur la tero.Select Proverbs 10:30
31La buŝo de piulo eligas saĝon; Sed lango falsema estos ekstermita.Select Proverbs 10:31
32La lipoj de piulo anoncas favoraĵon, Kaj la buŝo de malpiuloj malicaĵon.Select Proverbs 10:32
Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain