Proverbs 14
Esperanto
Translation: ESPERANTO
1Saĝa virino konstruas sian domon; Sed malsaĝa detruas ĝin per siaj manoj.Select Proverbs 14:1
2Kiu iras la ĝustan vojon, tiu timas la Eternulon; Sed kiu iras vojon malĝustan, tiu Lin malestimas.Select Proverbs 14:2
3En la buŝo de malsaĝulo estas vergo por lia malhumileco; Sed la buŝo de saĝuloj ilin gardas.Select Proverbs 14:3
4Se ne ekzistas bovoj, la grenejoj estas malplenaj; Sed multe da profito estas de la forto de bovoj.Select Proverbs 14:4
5Verama atestanto ne mensogas; Sed atestanto falsama elspiras mensogojn.Select Proverbs 14:5
6Mokanto serĉas saĝecon kaj ĝin ne trovas; Sed por saĝulo la sciado estas facila.Select Proverbs 14:6
7Foriru de homo malsaĝa; Ĉar vi ne aŭdos parolon de saĝo.Select Proverbs 14:7
8La saĝeco de saĝulo estas komprenado de sia vojo; Kaj la malsaĝeco de malsaĝuloj estas trompiĝado.Select Proverbs 14:8
9Malsaĝuloj ŝercas pri siaj kulpoj; Sed inter virtuloj ekzistas reciproka favoro.Select Proverbs 14:9
10Koro scias sian propran malĝojon; Kaj en ĝia ĝojo ne partoprenas fremdulo.Select Proverbs 14:10
11Domo de malvirtuloj estos ekstermita; Sed dometo de virtuloj floros.Select Proverbs 14:11
12Iufoje vojo ŝajnas ĝusta al homo, Kaj tamen ĝia fino kondukas al la morto.Select Proverbs 14:12
13Ankaŭ dum ridado povas dolori la koro; Kaj la fino de ĝojo estas malĝojo.Select Proverbs 14:13
14Laŭ siaj agoj manĝos homo malbonkora; Kaj homo bona satiĝos per siaj faroj.Select Proverbs 14:14
15Naivulo kredas ĉiun vorton; Sed saĝulo estas atenta pri sia vojo.Select Proverbs 14:15
16Saĝulo timas, kaj forkliniĝas de malbono; Sed malsaĝulo estas incitiĝema kaj memfidema.Select Proverbs 14:16
17Malpacienculo faras malsaĝaĵojn; Kaj malbonintenculo estas malamata.Select Proverbs 14:17
18Naivuloj akiras malsaĝecon; Sed saĝuloj estas kronataj de klereco.Select Proverbs 14:18
19Malbonuloj humiliĝos antaŭ bonuloj; Kaj malvirtuloj estos antaŭ la pordego de virtulo.Select Proverbs 14:19
20Malriĉulo estas malamata eĉ de sia proksimulo; Sed riĉulo havas multe da amikoj.Select Proverbs 14:20
21Kiu malŝatas sian proksimulon, tiu estas pekulo; Sed kiu kompatas malriĉulojn, tiu estas feliĉa.Select Proverbs 14:21
22Ĉu ne eraras malbonintenculoj? Sed favorkoreco kaj vero estas ĉe tiuj, kiuj havas bonajn intencojn.Select Proverbs 14:22
23De ĉiu laboro estos profito; Sed de babilado venas nur senhaveco.Select Proverbs 14:23
24Propra riĉeco estas krono por la saĝuloj; Sed la malsaĝeco de la malsaĝuloj restas malsaĝeco.Select Proverbs 14:24
25Verparola atestanto savas animojn; Sed malverparola elspiras trompon.Select Proverbs 14:25
26En la timo antaŭ la Eternulo estas forta fortikaĵo; Kaj Li estos rifuĝejo por Siaj infanoj.Select Proverbs 14:26
27La timo antaŭ la Eternulo estas fonto de vivo, Por evitigi la retojn de la morto.Select Proverbs 14:27
28Grandeco de popolo estas gloro por reĝo; Kaj manko de popolo pereigas la reganton.Select Proverbs 14:28
29Pacienculo havas multe da saĝo; Sed malpacienculo elmontras malsaĝecon.Select Proverbs 14:29
30Trankvila koro estas vivo por la korpo; Sed envio estas puso por la ostoj.Select Proverbs 14:30
31Kiu premas malriĉulon, tiu ofendas lian Kreinton; Kaj kiu Lin honoras, tiu kompatas malriĉulon.Select Proverbs 14:31
32Pro sia malboneco malvirtulo estos forpuŝita; Sed virtulo eĉ mortante havas esperon.Select Proverbs 14:32
33En la koro de saĝulo ripozas saĝo; Kaj kio estas en malsaĝuloj, tio elmontriĝas.Select Proverbs 14:33
34Virto altigas popolon; Sed peko pereigas gentojn.Select Proverbs 14:34
35Favoron de la reĝo havas sklavo saĝa; Sed kontraŭ malbonkonduta li koleras.Select Proverbs 14:35
Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain