Skip to content
Church.wiki
Proverbs

Proverbs 15

Esperanto

Translation: ESPERANTO
Start reading

1Milda respondo kvietigas koleron; Sed malmola vorto ekscitas koleron.Select Proverbs 15:1

2La lango de saĝuloj bonigas la instruon; Sed la buŝo de malsaĝuloj elparolas sensencaĵon.Select Proverbs 15:2

3Sur ĉiu loko estas la okuloj de la Eternulo; Ili vidas la malbonulojn kaj bonulojn.Select Proverbs 15:3

4Milda lango estas arbo de vivo; Sed malbonparola rompas la spiriton.Select Proverbs 15:4

5Malsaĝulo malŝatas la instruon de sia patro; Sed kiu plenumas la admonon, tiu estas prudenta.Select Proverbs 15:5

6En la domo de virtulo estas multe da trezoroj; Sed en la profito de malvirtulo estas pereo.Select Proverbs 15:6

7La buŝo de saĝuloj semas instruon; Sed la koro de malsaĝuloj ne estas tia.Select Proverbs 15:7

8Oferdono de malvirtuloj estas abomenaĵo por la Eternulo; Sed la preĝo de virtuloj al Li plaĉas.Select Proverbs 15:8

9Abomenaĵo por la Eternulo estas la vojo de malvirtulo; Sed kiu celas virton, tiun Li amas.Select Proverbs 15:9

10Malbona puno atendas tiun, kiu forlasas la vojon; Kaj la malamanto de admono mortos.Select Proverbs 15:10

11Ŝeol kaj la abismo estas antaŭ la Eternulo: Tiom pli la koroj de la homidoj.Select Proverbs 15:11

12Mokanto ne amas tiun, kiu lin admonas; Al saĝuloj li ne iras.Select Proverbs 15:12

13Ĝoja koro faras la vizaĝon ĝoja; Sed ĉe ĉagreno de la koro la spirito estas malgaja.Select Proverbs 15:13

14La koro de saĝulo serĉas instruon; Sed la buŝo de malsaĝuloj nutras sin per malsaĝeco.Select Proverbs 15:14

15Ĉiuj tagoj de malfeliĉulo estas malbonaj; Sed kontenta koro estas festenado.Select Proverbs 15:15

16Pli bona estas malmulto kun timo antaŭ la Eternulo, Ol granda trezoro kun maltrankvileco ĉe ĝi.Select Proverbs 15:16

17Pli bona estas manĝo el verdaĵo, sed kun amo, Ol grasa bovo, sed kun malamo.Select Proverbs 15:17

18Kolerema homo kaŭzas malpacon; Kaj pacienculo kvietigas disputon.Select Proverbs 15:18

19La vojo de maldiligentulo estas kiel dornarbeto; Sed la vojo de virtuloj estas ebenigita.Select Proverbs 15:19

20Saĝa filo ĝojigas la patron; Sed homo malsaĝa estas malhonoro por sia patrino.Select Proverbs 15:20

21Malsaĝeco estas ĝojo por malsaĝulo; Sed homo prudenta iras ĝustan vojon.Select Proverbs 15:21

22Kie ne estas konsilo, tie la entreprenoj neniiĝas; Sed ĉe multe da konsilantoj ili restas fortikaj.Select Proverbs 15:22

23Plezuro por homo estas en la respondo de lia buŝo; Kaj kiel bona estas vorto en la ĝusta tempo!Select Proverbs 15:23

24La vojo de la vivo por saĝulo iras supren, Por ke li evitu Ŝeolon malsupre.Select Proverbs 15:24

25La domon de fieruloj la Eternulo ruinigas; Sed Li gardas la limojn de vidvino.Select Proverbs 15:25

26Abomenaĵo por la Eternulo estas la intencoj de malnoblulo; Sed agrablaj estas la paroloj de puruloj.Select Proverbs 15:26

27Profitemulo malĝojigas sian domon; Sed kiu malamas donacojn, tiu vivos.Select Proverbs 15:27

28La koro de virtulo pripensas respondon; Sed la buŝo de malvirtuloj elfluigas malbonon.Select Proverbs 15:28

29La Eternulo estas malproksima de la malvirtuloj; Sed la preĝon de la virtuloj Li aŭskultas.Select Proverbs 15:29

30Luma okulo ĝojigas la koron; Bona sciigo fortikigas la ostojn.Select Proverbs 15:30

31Orelo, kiu aŭskultas la instruon de la vivo, Loĝos inter saĝuloj.Select Proverbs 15:31

32Kiu forpuŝas admonon, tiu malestimas sian animon; Sed kiu aŭskultas instruon, tiu akiras saĝon.Select Proverbs 15:32

33La timo antaŭ la Eternulo instruas saĝon, Kaj humileco troviĝas antaŭ honoro.Select Proverbs 15:33

Next: Proverbs 16Continue reading

Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

Proverbs

Selected verses

Tap another verse to select a range.

Highlight

My Bible

Listen

Uses an English voice provided by your browser.