Proverbs 16
Esperanto
Translation: ESPERANTO
1Al la homo apartenas la projektoj de la koro; Sed de la Eternulo venas la vortoj de la lango.Select Proverbs 16:1
2Ĉiuj vojoj de la homo estas puraj en liaj okuloj; Sed la Eternulo esploras la spiritojn.Select Proverbs 16:2
3Transdonu al la Eternulo viajn farojn; Tiam viaj entreprenoj staros forte.Select Proverbs 16:3
4Ĉiu faro de la Eternulo havas sian celon; Eĉ malvirtulo estas farita por tago de malbono.Select Proverbs 16:4
5Ĉiu malhumilulo estas abomenaĵo por la Eternulo; Kaj li certe ne restos ne punita.Select Proverbs 16:5
6Per bono kaj vero pardoniĝas peko; Kaj per timo antaŭ la Eternulo oni evitas malbonon.Select Proverbs 16:6
7Kiam al la Eternulo plaĉas la vojoj de homo, Li eĉ liajn malamikojn pacigas kun li.Select Proverbs 16:7
8Pli bona estas malmulto, sed kun justeco, Ol granda profito, sed maljusta.Select Proverbs 16:8
9La koro de homo pripensas sian vojon; Sed la Eternulo direktas lian iradon.Select Proverbs 16:9
10Sorĉo estas sur la lipoj de reĝo; Lia buŝo ne peku ĉe la juĝo.Select Proverbs 16:10
11Ĝusta pesilo kaj ĝustaj pesiltasoj estas de la Eternulo; Ĉiuj pezilŝtonoj en la sako estas Lia faro.Select Proverbs 16:11
12Abomenaĵo por reĝoj estas fari maljustaĵon; Ĉar per justeco staras fortike la trono.Select Proverbs 16:12
13Al la reĝoj plaĉas lipoj veramaj; Kaj ili amas tiun, kiu parolas la veron.Select Proverbs 16:13
14Kolero de reĝo estas kuriero de morto; Sed homo saĝa igas ĝin pardoni.Select Proverbs 16:14
15Luma vizaĝo de reĝo estas vivo; Kaj lia favoro estas kiel nubo kun printempa pluvo.Select Proverbs 16:15
16Akiro de saĝeco estas multe pli bona ol oro; Kaj akiro de prudento estas preferinda ol arĝento.Select Proverbs 16:16
17La vojo de virtuloj evitas malbonon; Kiu gardas sian vojon, tiu konservas sian animon.Select Proverbs 16:17
18Antaŭ la pereo iras fiereco; Kaj antaŭ la falo iras malhumileco.Select Proverbs 16:18
19Pli bone estas esti humila kun malriĉuloj, Ol dividi akiron kun fieruloj.Select Proverbs 16:19
20Kiu prudente kondukas aferon, tiu trovos bonon; Kaj kiu fidas la Eternulon, tiu estas feliĉa.Select Proverbs 16:20
21Kiu havas prudentan koron, tiu estas nomata saĝulo; Kaj agrablaj paroloj plivalorigas la instruon.Select Proverbs 16:21
22Saĝo estas fonto de vivo por sia posedanto; Sed la instruo de malsaĝuloj estas malsaĝeco.Select Proverbs 16:22
23La koro de saĝulo prudentigas lian buŝon, Kaj en lia buŝo plivaloriĝas la instruo.Select Proverbs 16:23
24Agrabla parolo estas freŝa mielo, Dolĉa por la animo kaj saniga por la ostoj.Select Proverbs 16:24
25Iufoje vojo ŝajnas ĝusta al homo, Kaj tamen ĝia fino kondukas al la morto.Select Proverbs 16:25
26Kiu laboras, tiu laboras por si mem; Ĉar lin devigas lia buŝo.Select Proverbs 16:26
27Malbona homo kaŭzas malbonon; Kaj sur liaj lipoj estas kvazaŭ brulanta fajro.Select Proverbs 16:27
28Malica homo disvastigas malpacon; Kaj kalumnianto disigas amikojn.Select Proverbs 16:28
29Rabemulo forlogas sian proksimulon Kaj kondukas lin sur vojo malbona.Select Proverbs 16:29
30Kiu faras signojn per la okuloj, tiu intencas malicon; Kiu faras signojn per la lipoj, tiu plenumas malbonon.Select Proverbs 16:30
31Krono de gloro estas la grizeco; Sur la vojo de justeco ĝi estas trovata.Select Proverbs 16:31
32Pacienculo estas pli bona ol fortulo; Kaj kiu regas sian spiriton, tiu estas pli bona ol militakiranto de urbo.Select Proverbs 16:32
33Sur la baskon oni ĵetas loton; Sed ĝia tuta decido estas de la Eternulo.Select Proverbs 16:33
Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain