Skip to content
Church.wiki
Proverbs

Proverbs 18

Esperanto

Translation: ESPERANTO
Start reading

1Kiu apartiĝas, tiu serĉas sian volupton Kaj iras kontraŭ ĉiu saĝa konsilo.Select Proverbs 18:1

2Malsaĝulo ne deziras prudenton, Sed nur malkovri sian koron.Select Proverbs 18:2

3Kiam venas malvirtulo, Venas ankaŭ malestimo kun honto kaj moko.Select Proverbs 18:3

4La vortoj de homa buŝo estas profunda akvo; La fonto de saĝo estas fluanta rivero.Select Proverbs 18:4

5Ne estas bone favori malvirtulon, Por faligi virtulon ĉe la juĝo.Select Proverbs 18:5

6La lipoj de malsaĝulo kondukas al malpaco, Kaj lia buŝo venigas batojn.Select Proverbs 18:6

7La buŝo de malsaĝulo estas pereo por li, Kaj liaj lipoj enretigas lian animon.Select Proverbs 18:7

8La vortoj de kalumnianto estas kiel frandaĵoj, Kaj ili penetras en la profundon de la ventro.Select Proverbs 18:8

9Kiu estas senzorga en sia laborado, Tiu estas frato de pereiganto.Select Proverbs 18:9

10La nomo de la Eternulo estas fortika turo: Tien kuras virtulo, kaj estas ŝirmata.Select Proverbs 18:10

11La havo de riĉulo estas lia fortika urbo, Kaj kiel alta muro en lia imago.Select Proverbs 18:11

12Antaŭ la pereo la koro de homo fieriĝas, Kaj antaŭ honoro estas humileco.Select Proverbs 18:12

13Kiu respondas, antaŭ ol li aŭdis, Tiu havas malsaĝon kaj honton.Select Proverbs 18:13

14La spirito de homo nutras lin en lia malsano; Sed spiriton premitan kiu povas elporti?Select Proverbs 18:14

15La koro de saĝulo akiras prudenton, Kaj la orelo de saĝuloj serĉas scion.Select Proverbs 18:15

16Donaco de homo donas al li vastecon Kaj kondukas lin al la grandsinjoroj.Select Proverbs 18:16

17La unua estas prava en sia proceso; Sed venas lia proksimulo kaj ĝin klarigas.Select Proverbs 18:17

18La loto ĉesigas disputojn Kaj decidas inter potenculoj.Select Proverbs 18:18

19Malpaciĝinta frato estas pli obstina, ol fortikigita urbo; Kaj disputoj estas kiel rigliloj de turo.Select Proverbs 18:19

20De la fruktoj de la buŝo de homo satiĝas lia ventro; Li manĝas la produktojn de siaj lipoj.Select Proverbs 18:20

21Morto kaj vivo dependas de la lango; Kaj kiu ĝin amas, tiu manĝos ĝiajn fruktojn.Select Proverbs 18:21

22Kiu trovis edzinon, tiu trovis bonon Kaj ricevis favoron de la Eternulo.Select Proverbs 18:22

23Per petegado parolas malriĉulo; Kaj riĉulo respondas arogante.Select Proverbs 18:23

24Havi multajn amikojn estas embarase; Sed ofte amiko estas pli sindona ol frato.Select Proverbs 18:24

Next: Proverbs 19Continue reading

Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

Proverbs

Selected verses

Tap another verse to select a range.

Highlight

My Bible

Listen

Uses an English voice provided by your browser.