Proverbs 24
Esperanto
Translation: ESPERANTO
1Ne sekvu malbonajn homojn, Kaj ne deziru esti kun ili;Select Proverbs 24:1
2Ĉar ilia koro pensas pri perfortaĵo, Kaj ilia buŝo parolas malbonaĵon.Select Proverbs 24:2
3Per saĝo konstruiĝas domo, Kaj per prudento ĝi fortikiĝas;Select Proverbs 24:3
4Kaj per sciado la ĉambroj pleniĝas Per ĉia havo grandvalora kaj agrabla.Select Proverbs 24:4
5Homo saĝa havas forton, Kaj homo prudenta estas potenca.Select Proverbs 24:5
6Kun pripenso faru militon; Kaj venko venas per multe da konsilantoj.Select Proverbs 24:6
7Tro alta estas la saĝo por malsaĝulo; Ĉe la pordego li ne malfermos sian buŝon.Select Proverbs 24:7
8Kiu intencas fari malbonon, Tiun oni nomas maliculo.Select Proverbs 24:8
9Malico de malsaĝulo estas peko; Kaj blasfemanto estas abomenaĵo por homo.Select Proverbs 24:9
10Se vi montriĝis malforta en tago de mizero, Via forto estas ja malgranda.Select Proverbs 24:10
11Savu tiujn, kiujn oni prenis por mortigi, Kaj ne fortiriĝu de tiuj, kiuj estas kondamnitaj al morto.Select Proverbs 24:11
12Se vi diras: Ni tion ne sciis, La esploranto de koroj ja komprenas, Kaj la gardanto de via animo ja scias, Kaj Li redonas al homo laŭ liaj faroj.Select Proverbs 24:12
13Manĝu, mia filo, mielon, ĉar ĝi estas bona; Kaj la mieltavolo estas dolĉa por via gorĝo;Select Proverbs 24:13
14Tia estas por via animo la sciado de saĝo, se vi ĝin trovis, Kaj ekzistas estonteco, kaj via espero ne pereos.Select Proverbs 24:14
15Ne insidu, ho malvirtulo, kontraŭ la domo de virtulo; Ne ataku lian ripozejon;Select Proverbs 24:15
16Ĉar sep fojojn virtulo falos, kaj tamen leviĝos; Sed malvirtuloj implikiĝas en la malfeliĉo.Select Proverbs 24:16
17Kiam falas via malamiko, ne ĝoju, Kaj ĉe lia malfeliĉo via koro ne plezuriĝu;Select Proverbs 24:17
18Ĉar eble la Eternulo vidos, kaj tio ne plaĉos al Li, Kaj Li returnos de li Sian koleron.Select Proverbs 24:18
19Ne koleru kontraŭ malbonfarantoj, Kaj ne enviu la malvirtulojn;Select Proverbs 24:19
20Ĉar la malbonulo ne havos estontecon; La lumilo de malvirtuloj estingiĝos.Select Proverbs 24:20
21Timu, mia filo, la Eternulon kaj la reĝon; Kun ribeluloj ne komunikiĝu.Select Proverbs 24:21
22Ĉar subite venos ilia pereo; Kaj kiu scias, kiam venos la puno de ambaŭ?Select Proverbs 24:22
23Ankaŭ ĉi tio estas vortoj de saĝuloj: Konsideri personojn ĉe juĝado estas ne bone.Select Proverbs 24:23
24Kiu diras al malvirtulo: Vi estas virtulo, Tiun malbenos popoloj, tiun malamos gentoj.Select Proverbs 24:24
25Sed kiuj faras riproĉojn, tiuj plaĉas, Kaj sur ilin venos bona beno.Select Proverbs 24:25
26Kiu respondas ĝustajn vortojn, Tiu kisas per la lipoj.Select Proverbs 24:26
27Plenumu vian laboron ekstere, Pretigu ĉion sur via kampo; Kaj poste aranĝu vian domon.Select Proverbs 24:27
28Ne atestu sen kaŭzo kontraŭ via proksimulo; Ĉu vi trompus per via buŝo?Select Proverbs 24:28
29Ne diru: Kiel li agis kontraŭ mi, tiel mi agos kontraŭ li; Mi redonos al la homo laŭ lia faro.Select Proverbs 24:29
30Mi pasis tra kampo de homo maldiligenta Kaj tra vinberĝardeno de sensaĝulo;Select Proverbs 24:30
31Kaj jen ĉie elkreskis urtiko, Ĉio estas kovrita de dornoj, Kaj la ŝtona muro estas detruita.Select Proverbs 24:31
32Kaj kiam mi vidis, mi prenis ĝin en mian koron, Mi rigardis, kaj ricevis instruon:Select Proverbs 24:32
33Iom da dormo, iom da dormeto, Iom da kunmeto de la manoj por kuŝado;Select Proverbs 24:33
34Kaj venos via malriĉeco kiel rabisto, Kaj via senhaveco kiel viro armita.Select Proverbs 24:34
Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain