Skip to content
Church.wiki
Proverbs

Proverbs 26

Esperanto

Translation: ESPERANTO
Start reading

1Kiel neĝo en somero, kaj kiel pluvo en tempo de rikolto, Tiel ne konvenas honoro por malsaĝulo.Select Proverbs 26:1

2Kiel birdo forleviĝas, kiel hirundo forflugas, Tiel senkaŭza malbeno ne efektiviĝas.Select Proverbs 26:2

3Vipo estas por ĉevalo, brido por azeno, Kaj bastono por la dorso de malsaĝuloj.Select Proverbs 26:3

4Ne respondu al malsaĝulo laŭ lia malsaĝeco, Por ke vi mem ne fariĝu egala al li.Select Proverbs 26:4

5Respondu al malsaĝulo laŭ lia malsaĝeco, Por ke li ne estu saĝulo en siaj propraj okuloj.Select Proverbs 26:5

6Kiu komisias aferon al malsaĝulo, Tiu tranĉas al si la piedojn kaj sin suferigas.Select Proverbs 26:6

7Kiel la kruroj de lamulo pendas peze, Tiel estas sentenco en la buŝo de malsaĝuloj.Select Proverbs 26:7

8Kiel iu, kiu alligas ŝtonon al ĵetilo, Tiel estas tiu, kiu faras honoron al malsaĝulo.Select Proverbs 26:8

9Kiel dorna kano en la mano de ebriulo, Tiel estas sentenco en la buŝo de malsaĝuloj.Select Proverbs 26:9

10Kompetentulo ĉion bone faras; Sed kiu dungas pasantojn, tiu dungas malsaĝulojn.Select Proverbs 26:10

11Kiel hundo revenas al sia vomitaĵo, Tiel malsaĝulo ripetas sian malsaĝaĵon.Select Proverbs 26:11

12Ĉu vi vidas homon, kiu estas saĝa en siaj okuloj? Estas pli da espero por malsaĝulo ol por li.Select Proverbs 26:12

13Maldiligentulo diras: Leono estas sur la vojo, Leono estas sur la stratoj.Select Proverbs 26:13

14Pordo turniĝas sur sia hoko, Kaj maldiligentulo sur sia lito.Select Proverbs 26:14

15Maldiligentulo ŝovas sian manon en la poton, Kaj ne volas venigi ĝin al sia buŝo.Select Proverbs 26:15

16Maldiligentulo estas en siaj okuloj pli saĝa, Ol sep veraj saĝuloj.Select Proverbs 26:16

17Pasanto, kiu sin miksas en malpropran disputon, Estas kiel iu, kiu kaptas hundon je la oreloj.Select Proverbs 26:17

18Kiel frenezulo, kiu ĵetas fajron, Sagojn, kaj morton,Select Proverbs 26:18

19Tiel estas homo, kiu trompas sian proksimulon, Kaj diras: Mi ja ŝercas.Select Proverbs 26:19

20Kie ne estas ligno, estingiĝas la fajro; Kaj se ne estas kalumnianto, ĉesiĝas malpaco.Select Proverbs 26:20

21Karbo servas por ardaĵo, ligno por fajro, Kaj homo malpacema por provoki malpacon.Select Proverbs 26:21

22La vortoj de kalumnianto estas kiel frandaĵoj, Kaj ili penetras en la profundon de la ventro.Select Proverbs 26:22

23Varmegaj lipoj kun malica koro Estas nepurigita arĝento, kiu kovras argilaĵon.Select Proverbs 26:23

24Malamanto havas maskitajn parolojn, Kaj en sia koro li preparas malicon.Select Proverbs 26:24

25Kiam li ĉarmigas sian voĉon, ne kredu al li; Ĉar sep abomenaĵoj estas en lia koro.Select Proverbs 26:25

26Kiu trompe kaŝas malamon, Tiu aperigos sian malbonecon en popola kunveno.Select Proverbs 26:26

27Kiu fosas foson, tiu falos en ĝin; Kaj kiu rulas ŝtonon, al tiu ĝi revenos.Select Proverbs 26:27

28Mensogema lango malamas tiujn, kiujn ĝi dispremis; Kaj hipokrita buŝo kaŭzas pereon.Select Proverbs 26:28

Next: Proverbs 27Continue reading

Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

Proverbs

Selected verses

Tap another verse to select a range.

Highlight

My Bible

Listen

Uses an English voice provided by your browser.