Skip to content
Church.wiki
Proverbs

Proverbs 27

Esperanto

Translation: ESPERANTO
Start reading

1Ne fanfaronu pri la morgaŭa tago; Ĉar vi ne scias, kion naskos la tago.Select Proverbs 27:1

2Alia vin laŭdu, sed ne via buŝo; Fremdulo, sed ne viaj lipoj.Select Proverbs 27:2

3Peza estas ŝtono, kaj sablo estas ŝarĝo; Sed kolero de malsaĝulo estas pli peza ol ambaŭ.Select Proverbs 27:3

4Kolero estas kruelaĵo, kaj furiozo estas superakvego; Sed kiu sin tenos kontraŭ envio?Select Proverbs 27:4

5Pli bona estas riproĉo nekaŝita, Ol amo kaŝita.Select Proverbs 27:5

6Fidelkoraj estas la batoj de amanto; Sed tro multaj estas la kisoj de malamanto.Select Proverbs 27:6

7Sata animo malŝatas mieltavolon, Sed por malsata animo ĉio maldolĉa estas dolĉa.Select Proverbs 27:7

8Kiel birdo, kiu forlasis sian neston, Tiel estas homo, kiu forlasis sian lokon.Select Proverbs 27:8

9Oleo kaj odorfumaĵo ĝojigas la koron, Kaj la konsilo de amiko estas dolĉaĵo por la animo.Select Proverbs 27:9

10Ne forlasu vian amikon kaj la amikon de via patro, Kaj en la domon de via frato ne iru en la tago de via mizero; Pli bona estas najbaro proksima, ol frato malproksima.Select Proverbs 27:10

11Estu saĝa, mia filo, kaj ĝojigu mian koron; Kaj mi havos kion respondi al mia insultanto.Select Proverbs 27:11

12Prudentulo antaŭvidas malbonon, kaj kaŝiĝas; Sed naivuloj antaŭenpaŝas, kaj difektiĝas.Select Proverbs 27:12

13Prenu la veston de tiu, kiu garantiis por aliulo; Kaj pro la fremduloj prenu de li garantiaĵon.Select Proverbs 27:13

14Kiu frue matene benas sian proksimulon per laŭta voĉo, Tiu estos opiniata malbenanto.Select Proverbs 27:14

15Defluilo en pluva tago Kaj malpacema edzino estas egalaj.Select Proverbs 27:15

16Kiu ŝin retenas, tiu retenas venton Kaj volas kapti oleon per sia dekstra mano.Select Proverbs 27:16

17Fero akriĝas per fero, Kaj homon akrigas la rigardo de lia proksimulo.Select Proverbs 27:17

18Kiu gardas figarbon, tiu manĝos ĝiajn fruktojn; Kaj kiu gardas sian sinjoron, tiu estos honorata.Select Proverbs 27:18

19Kiel en la akvo vizaĝo speguliĝas al vizaĝo, Tiel la koro de homo estas kontraŭ alia koro.Select Proverbs 27:19

20Ŝeol kaj la abismo neniam satiĝas; Kaj ankaŭ la okuloj de homo neniam satiĝas.Select Proverbs 27:20

21Kiel fandujo por arĝento kaj forno por oro, Tiel estas por homo la buŝo de lia laŭdanto.Select Proverbs 27:21

22Se vi pistos malsaĝulon en pistujo inter griaĵo, Lia malsaĝeco de li ne apartiĝos.Select Proverbs 27:22

23Bone konu viajn ŝafojn, Atentu viajn brutarojn.Select Proverbs 27:23

24Ĉar riĉeco ne daŭras eterne, Kaj krono ne restas por ĉiuj generacioj.Select Proverbs 27:24

25Aperas herbo, montriĝas verdaĵo, Kaj kolektiĝas kreskaĵoj de la montoj.Select Proverbs 27:25

26Ŝafidoj estas, por vesti vin, Kaj kaproj, por doni al vi la eblon aĉeti kampon.Select Proverbs 27:26

27Estas sufiĉe da kaprina lakto, por nutri vin, por nutri vian domon, Kaj por subteni la vivon de viaj servantinoj.Select Proverbs 27:27

Next: Proverbs 28Continue reading

Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

Proverbs

Selected verses

Tap another verse to select a range.

Highlight

My Bible

Listen

Uses an English voice provided by your browser.