Skip to content
Church.wiki
Proverbs

Proverbs 28

Esperanto

Translation: ESPERANTO
Start reading

1Malvirtulo kuras, kiam neniu persekutas; Sed virtuloj estas sentimaj kiel leono.Select Proverbs 28:1

2Kiam lando pekas, ĝi havas multe da estroj; Sed se regas homo prudenta kaj kompetenta, li regas longe.Select Proverbs 28:2

3Homo malriĉa, kiu premas malriĉulojn, Estas kiel pluvo batanta, sed ne dononta panon.Select Proverbs 28:3

4Kiuj forlasis la leĝojn, tiuj laŭdas malvirtulon; Sed la observantoj de la leĝoj indignas kontraŭ li.Select Proverbs 28:4

5Malbonaj homoj ne komprenas justecon; Sed la serĉantoj de la Eternulo komprenas ĉion.Select Proverbs 28:5

6Pli bona estas malriĉulo, kiu iras en sia senkulpeco, Ol homo, kiu iras malĝustan vojon, kvankam li estas riĉa.Select Proverbs 28:6

7Kiu observas la leĝojn, tiu estas filo prudenta; Sed kunulo de malĉastuloj hontigas sian patron.Select Proverbs 28:7

8Kiu pligrandigas sian havon per procentegoj kaj troprofito, Tiu kolektas ĝin por kompatanto de malriĉuloj.Select Proverbs 28:8

9Kiu forklinas sian orelon de aŭdado de instruo, Ties eĉ preĝo estas abomenaĵo.Select Proverbs 28:9

10Kiu forlogas virtulojn al vojo malbona, Tiu mem falos en sian foson; Sed la senkulpuloj heredos bonon.Select Proverbs 28:10

11Riĉulo estas saĝa en siaj okuloj; Sed saĝa malriĉulo lin tute travidas.Select Proverbs 28:11

12Kiam triumfas virtuloj, estas granda gloro; Sed kiam altiĝas malvirtuloj, tiam homoj sin kaŝas.Select Proverbs 28:12

13Kiu kaŝas siajn pekojn, tiu ne estos feliĉa; Sed kiu ilin konfesas kaj forlasas, tiu estos pardonita.Select Proverbs 28:13

14Bone estas al homo, kiu ĉiam timas; Sed kiu havas malmolan koron, tiu falos en malfeliĉon.Select Proverbs 28:14

15Leono krieganta kaj urso avida Estas malvirta reganto super malriĉa popolo.Select Proverbs 28:15

16Se reganto estas neprudenta, tiam fariĝas multe da maljustaĵoj; Sed kiu malamas maljustan profiton, tiu longe vivos.Select Proverbs 28:16

17Homo, kies konscienco estas ŝarĝita de mortigo, Kuros al foso; kaj oni lin ne haltigu.Select Proverbs 28:17

18Kiu iras en senpekeco, tiu estos savita; Sed kiu iras malĝustan vojon, tiu subite falos.Select Proverbs 28:18

19Kiu prilaboras sian teron, tiu havos sate da pano; Sed kiu serĉas vantaĵojn, tiu havos plenan malriĉecon.Select Proverbs 28:19

20Homon fidelan oni multe benas; Sed kiu rapidas riĉiĝi, tiu ne restos sen puno.Select Proverbs 28:20

21Konsideri personojn ne estas bone; Pro peco da pano homo pekus.Select Proverbs 28:21

22Homo enviema rapidas al riĉeco, Kaj li ne scias, ke malriĉeco lin atendas.Select Proverbs 28:22

23Kiu faras riproĉojn al homo, tiu poste trovos pli da danko, Ol tiu, kiu flatas per la lango.Select Proverbs 28:23

24Kiu rabas de sia patro kaj patrino, kaj diras: Ĝi ne estas peko, Tiu estas kamarado de mortigisto.Select Proverbs 28:24

25Fierulo kaŭzas malpacojn; Sed kiu fidas la Eternulon, tiu estos bonstata.Select Proverbs 28:25

26Kiu fidas sin mem, tiu estas malsaĝa; Sed kiu tenas sin prudente, tiu estos savita.Select Proverbs 28:26

27Kiu donas al malriĉulo, tiu ne havos mankon; Sed kiu kovras siajn okulojn, tiu estas multe malbenata.Select Proverbs 28:27

28Kiam malvirtuloj altiĝas, homoj kaŝiĝas; Sed kiam ili pereas, tiam multiĝas virtuloj.Select Proverbs 28:28

Next: Proverbs 29Continue reading

Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

Proverbs

Selected verses

Tap another verse to select a range.

Highlight

My Bible

Listen

Uses an English voice provided by your browser.