Skip to content
Church.wiki
Proverbs

Proverbs 6

Esperanto

Translation: ESPERANTO
Start reading

1Mia filo! se vi garantiis por via proksimulo Kaj donis vian manon por aliulo,Select Proverbs 6:1

2Tiam vi enretiĝis per la vortoj de via buŝo, Kaptiĝis per la vortoj de via buŝo.Select Proverbs 6:2

3Tiam, mia filo, agu tiel kaj saviĝu, Ĉar vi falis en la mano de via proksimulo: Iru, vigliĝu, kaj petegu vian proksimulon;Select Proverbs 6:3

4Ne lasu viajn okulojn dormi Kaj viajn palpebrojn dormeti;Select Proverbs 6:4

5Savu vin, kiel gazelo, el la mano, Kaj kiel birdo el la mano de la birdokaptisto.Select Proverbs 6:5

6Iru al la formiko, vi maldiligentulo; Rigardu ĝian agadon, kaj saĝiĝu.Select Proverbs 6:6

7Kvankam ĝi ne havas estron, Nek kontrolanton, nek reganton,Select Proverbs 6:7

8Ĝi pretigas en la somero sian panon, Ĝi kolektas dum la rikolto sian manĝon.Select Proverbs 6:8

9Ĝis kiam, maldiligentulo, vi kuŝos? Kiam vi leviĝos de via dormo?Select Proverbs 6:9

10Iom da dormo, iom da dormeto, Iom da kunmeto de la manoj por kuŝado;Select Proverbs 6:10

11Kaj venos via malriĉeco kiel rabisto, Kaj via senhaveco kiel viro armita.Select Proverbs 6:11

12Homo sentaŭga, homo malbonfarema, Iras kun buŝo malica,Select Proverbs 6:12

13Donas signojn per la okuloj, aludas per siaj piedoj, Komprenigas per siaj fingroj;Select Proverbs 6:13

14Perverseco estas en lia koro, li intencas malbonon; En ĉiu tempo li semas malpacon.Select Proverbs 6:14

15Tial subite venos lia pereo; Li estos rompita subite, kaj neniu lin sanigos.Select Proverbs 6:15

16Jen estas ses aferoj, kiujn la Eternulo malamas, Kaj sep, kiujn Li abomenegas.Select Proverbs 6:16

17Arogantaj okuloj, mensogema lango, Kaj manoj, kiuj verŝas senkulpan sangon,Select Proverbs 6:17

18Koro, kiu preparas malbonfarajn intencojn, Piedoj, kiuj rapidas kuri al malbono,Select Proverbs 6:18

19Falsa atestanto, kiu elspiras mensogojn; Kaj tiu, kiu semas malpacon inter fratoj.Select Proverbs 6:19

20Konservu, mia filo, la ordonon de via patro, Kaj ne forĵetu la instruon de via patrino.Select Proverbs 6:20

21Ligu ilin por ĉiam al via koro, Volvu ilin sur vian kolon.Select Proverbs 6:21

22Kiam vi iros, ili gvidos vin; Kiam vi kuŝiĝos, ili vin gardos; Kaj kiam vi vekiĝos, ili parolos kun vi.Select Proverbs 6:22

23Ĉar moralordono estas lumingo, kaj instruo estas lumo, Kaj edifaj predikoj estas vojo de vivo,Select Proverbs 6:23

24Por gardi vin kontraŭ malbona virino, Kontraŭ glata lango de fremdulino.Select Proverbs 6:24

25Ne deziregu en via koro ŝian belecon, Kaj ne kaptiĝu per ŝiaj palpebroj.Select Proverbs 6:25

26Ĉar la kosto de publikulino estas nur unu pano; Sed fremda edzino forkaptas la grandvaloran animon.Select Proverbs 6:26

27Ĉu iu povas teni fajron en sia sino tiel, Ke liaj vestoj ne brulu?Select Proverbs 6:27

28Ĉu iu povas marŝi sur ardantaj karboj, Ne bruligante siajn piedojn?Select Proverbs 6:28

29Tiel ankaŭ estas kun tiu, kiu venas al la edzino de sia proksimulo; Neniu, kiu ŝin ektuŝas, restas sen puno.Select Proverbs 6:29

30Oni ne faras grandan honton al ŝtelanto, Se li ŝtelas por sin satigi, kiam li malsatas;Select Proverbs 6:30

31Kaj kiam oni lin kaptas, li pagas sepoble; La tutan havon de sia domo li fordonas.Select Proverbs 6:31

32Sed kiu adultas kun virino, tiu estas sensaĝa; Tiu, kiu faras tion, pereigas sian animon;Select Proverbs 6:32

33Batojn kaj malhonoron li ricevas, Kaj lia honto ne elviŝiĝas;Select Proverbs 6:33

34Ĉar furiozas la ĵaluzo de la edzo; Kaj li ne indulgas en la tempo de la venĝo.Select Proverbs 6:34

35Li rigardas nenian kompenson, Kaj li ne akceptas, se vi volas eĉ multe donaci.Select Proverbs 6:35

Next: Proverbs 7Continue reading

Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

Proverbs

Selected verses

Tap another verse to select a range.

Highlight

My Bible

Listen

Uses an English voice provided by your browser.