Genesis 18
Esperanto
Translation: ESPERANTO
1Kaj aperis al li la Eternulo en la arbareto Mamre, kiam li sidis ĉe la pordo de la tendo dum la varmego de la tago.Select Genesis 18:1
2Kiam li levis siajn okulojn, li vidis, ke jen tri viroj staras antaŭ li. Ekvidinte, li kuris al ili renkonte de la pordo de la tendo kaj kliniĝis antaŭ ili ĝis la tero.Select Genesis 18:2
3Kaj li diris: Mia sinjoro! se mi trovis plaĉon en viaj okuloj, ne pasu preter vian sklavon.Select Genesis 18:3
4Oni alportos iom da akvo, kaj vi lavu viajn piedojn kaj ripozu sub la arbo.Select Genesis 18:4
5Kaj mi alportos pecon da pano, por ke vi fortigu viajn korojn; poste vi foriros; ĉar por tio vi pasis preter via sklavo. Kaj ili diris: Faru tiel, kiel vi diris.Select Genesis 18:5
6Kaj Abraham rapidis en la tendon al Sara, kaj diris: Rapide prenu tri mezurojn da plej bona faruno, knedu, kaj faru kukojn.Select Genesis 18:6
7Kaj ankaŭ al la bovoj Abraham kuris, kaj li prenis bovidon delikatan kaj bonan kaj donis al la junulo, kaj tiu rapide pretigis ĝin.Select Genesis 18:7
8Kaj li prenis buteron kaj lakton kaj la pretigitan bovidon kaj metis antaŭ ilin, kaj li staris apud ili sub la arbo, kaj ili manĝis.Select Genesis 18:8
9Kaj ili diris al li: Kie estas Sara, via edzino? Kaj li respondis: Jen ŝi estas en la tendo.Select Genesis 18:9
10Kaj Li diris: Mi revenos al vi en la sama jartempo, kaj tiam estos filo ĉe Sara, via edzino. Kaj Sara aŭskultis ĉe la pordo de la tendo, kiu estis malantaŭ Li.Select Genesis 18:10
11Kaj Abraham kaj Sara estis maljunuloj de profunda aĝo; ĉe Sara ĉesiĝis la virinaj ordinaraĵoj.Select Genesis 18:11
12Kaj Sara ekridis interne, dirante: Ĉu kiam mi kadukiĝis, mi havus ankoraŭ volupton? kaj mia sinjoro estas ja maljuna!Select Genesis 18:12
13Kaj la Eternulo diris al Abraham: Kial do Sara ridas, dirante: Ĉu efektive mi naskos, kiam mi maljuniĝis?Select Genesis 18:13
14Ĉu por la Eternulo io estas malfacila? en la difinita tempo Mi revenos al vi en la venonta jaro, kaj Sara havos filon.Select Genesis 18:14
15Sed Sara malkonfesis, dirante: Mi ne ridis; ĉar ŝi timis. Sed Li diris: Ne, vi ridis.Select Genesis 18:15
16Kaj leviĝis de tie la viroj kaj direktiĝis al Sodom: kaj Abraham iris kun ili, por akompani ilin.Select Genesis 18:16
17Kaj la Eternulo diris: Ĉu mi kaŝos antaŭ Abraham, kion Mi faras?Select Genesis 18:17
18Abraham fariĝos ja popolo granda kaj potenca, kaj per li beniĝos ĉiuj popoloj de la tero.Select Genesis 18:18
19Ĉar Mi lin elektis, por ke li ordonu al siaj filoj kaj al sia domo post si, ke ili observu la vojon de la Eternulo, agante virte kaj juste; por ke la Eternulo plenumu pri Abraham, kion Li diris pri li.Select Genesis 18:19
20Kaj la Eternulo diris: Ĉar la kriado de Sodom kaj Gomora estas granda kaj ilia pekado estas tre peza,Select Genesis 18:20
21tial Mi malsupreniros, kaj rigardos, ĉu ili plene agas tiel, kiel estas la kriado, kiu venis al Mi, aŭ ne; Mi sciiĝos.Select Genesis 18:21
22Kaj la viroj turniĝis de tie kaj iris al Sodom; kaj Abraham staris ankoraŭ antaŭ la Eternulo.Select Genesis 18:22
23Kaj Abraham alproksimiĝis, kaj diris: Ĉu Vi ankaŭ pereigos virtulon kune kun malvirtulo?Select Genesis 18:23
24Eble ekzistas kvindek virtuloj en la urbo: ĉu Vi tiam pereigos kaj ne indulgos la lokon pro la kvindek virtuloj, kiuj estas en ĝi?Select Genesis 18:24
25Ne decas por Vi agi tiamaniere, ke Vi mortigu virtulon kune kun malvirtulo, ke virtulo estu kiel malvirtulo; ne decas por Vi, ke la Juĝanto de la tuta tero agu maljuste.Select Genesis 18:25
26Kaj la Eternulo diris: Se Mi trovos en Sodom kvindek virtulojn en la urbo, Mi indulgos la tutan lokon pro ili.Select Genesis 18:26
27Kaj Abraham respondis, dirante: Jen mi ekkuraĝis paroli al mia Sinjoro, kvankam mi estas polvo kaj cindro;Select Genesis 18:27
28eble al la kvindeko da virtuloj mankos kvin: ĉu Vi pereigos pro la kvin la tutan urbon? Kaj Li diris: Mi ne pereigos, se Mi trovos tie kvardek kvin.Select Genesis 18:28
29Kaj li plue parolis al Li kaj diris: Eble troviĝos tie kvardek? Kaj Li diris: Mi ne faros tion pro la kvardek.Select Genesis 18:29
30Kaj li diris: Ne koleru, mia Sinjoro, ke mi parolos plue: eble troviĝos tie tridek? Kaj Li diris: Mi ne faros, se Mi trovos tie tridek.Select Genesis 18:30
31Kaj li diris: Jen mi ekkuraĝis paroli al mia Sinjoro: eble troviĝos dudek? Kaj Li diris: Mi ne pereigos pro la dudek.Select Genesis 18:31
32Kaj li diris: Ne koleru, mia Sinjoro, ke mi parolos ankoraŭ nur unu fojon: eble troviĝos tie dek? Kaj Li diris: Mi ne pereigos pro la dek.Select Genesis 18:32
33Kaj la Eternulo foriris, kiam Li ĉesis paroli kun Abraham; kaj Abraham reiris al sia loko.Select Genesis 18:33
Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain