Skip to content
Church.wiki
Genesis

Genesis 5

Esperanto

Translation: ESPERANTO
Start reading

1Jen estas la libro de naskoj de Adam. Kiam Dio kreis la homon, Li faris lin laŭ la bildo de Dio;Select Genesis 5:1

2kiel viron kaj virinon Li kreis ilin, kaj Li benis ilin kaj donis al ili la nomon Homo en la tago de ilia naskiĝo.Select Genesis 5:2

3Kaj Adam vivis cent tridek jarojn, kaj al li naskiĝis filo laŭ lia bildo kaj simileco, kaj li donis al li la nomon Set.Select Genesis 5:3

4Kaj Adam vivis, post kiam naskiĝis al li Set, okcent jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.Select Genesis 5:4

5Kaj la tuta vivo, kiun travivis Adam, estis naŭcent tridek jaroj, kaj li mortis.Select Genesis 5:5

6Kaj Set vivis cent kvin jarojn, kaj naskiĝis al li Enoŝ.Select Genesis 5:6

7Kaj Set vivis, post kiam naskiĝis al li Enoŝ, okcent sep jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.Select Genesis 5:7

8Kaj la tuta vivo de Set estis naŭcent dek du jaroj, kaj li mortis.Select Genesis 5:8

9Kaj Enoŝ vivis naŭdek jarojn, kaj naskiĝis al li Kenan.Select Genesis 5:9

10Kaj Enoŝ vivis, post kiam naskiĝis al li Kenan, okcent dek kvin jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.Select Genesis 5:10

11Kaj la tuta vivo de Enoŝ estis naŭcent kvin jaroj, kaj li mortis.Select Genesis 5:11

12Kaj Kenan vivis sepdek jarojn, kaj naskiĝis al li Mahalalel.Select Genesis 5:12

13Kaj Kenan vivis, post kiam naskiĝis al li Mahalalel, okcent kvardek jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.Select Genesis 5:13

14Kaj la tuta vivo de Kenan estis naŭcent dek jaroj, kaj li mortis.Select Genesis 5:14

15Kaj Mahalalel vivis sesdek kvin jarojn, kaj naskiĝis al li Jared.Select Genesis 5:15

16Kaj Mahalalel vivis, post kiam naskiĝis al li Jared, okcent tridek jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.Select Genesis 5:16

17Kaj la tuta vivo de Mahalalel estis okcent naŭdek kvin jaroj, kaj li mortis.Select Genesis 5:17

18Kaj Jared vivis cent sesdek du jarojn, kaj naskiĝis al li Ĥanoĥ.Select Genesis 5:18

19Kaj Jared vivis, post kiam naskiĝis al li Ĥanoĥ, okcent jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.Select Genesis 5:19

20Kaj la tuta vivo de Jared estis naŭcent sesdek du jaroj, kaj li mortis.Select Genesis 5:20

21Kaj Ĥanoĥ vivis sesdek kvin jarojn, kaj naskiĝis al li Metuŝelaĥ.Select Genesis 5:21

22Kaj Ĥanoĥ iradis kun Dio, post kiam naskiĝis al li Metuŝelaĥ, tricent jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.Select Genesis 5:22

23Kaj la tuta vivo de Ĥanoĥ estis tricent sesdek kvin jaroj.Select Genesis 5:23

24Kaj Ĥanoĥ iradis kun Dio; kaj li malaperis, ĉar Dio lin prenis.Select Genesis 5:24

25Kaj Metuŝelaĥ vivis cent okdek sep jarojn, kaj naskiĝis al li Lemeĥ.Select Genesis 5:25

26Kaj Metuŝelaĥ vivis, post kiam naskiĝis al li Lemeĥ, sepcent okdek du jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.Select Genesis 5:26

27Kaj la tuta vivo de Metuŝelaĥ estis naŭcent sesdek naŭ jaroj, kaj li mortis.Select Genesis 5:27

28Kaj Lemeĥ vivis cent okdek du jarojn, kaj naskiĝis al li filo.Select Genesis 5:28

29Kaj li donis al li la nomon Noa, dirante: Ĉi tiu konsolos nin en niaj faroj kaj en la laboroj de niaj manoj sur la tero, kiun la Eternulo malbenis.Select Genesis 5:29

30Kaj Lemeĥ vivis, post kiam naskiĝis al li Noa, kvincent naŭdek kvin jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.Select Genesis 5:30

31Kaj la tuta vivo de Lemeĥ estis sepcent sepdek sep jaroj, kaj li mortis.Select Genesis 5:31

32Kaj Noa havis la aĝon de kvincent jaroj, kaj al Noa naskiĝis Ŝem, Ĥam, kaj Jafet.Select Genesis 5:32

Next: Genesis 6Continue reading

Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

Genesis

Selected verses

Tap another verse to select a range.

Highlight

My Bible

Listen

Uses an English voice provided by your browser.