Exodus 25
Esperanto
Translation: ESPERANTO
Modern translations such as the NIV or ESV are not available yet. They need a license, and we will add them when one is in place. All translations and their sources
1Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:Select Exodus 25:1
2Diru al la Izraelidoj, ke ili alportu por Mi oferdonon; de ĉiu homo, kies koro deziros doni, prenu la oferdonon por Mi.Select Exodus 25:2
3Kaj jen estas la oferdono, kiun vi prenos de ili: oro kaj arĝento kaj kupro,Select Exodus 25:3
4kaj blua teksaĵo kaj purpura kaj ruĝa, kaj bisino kaj kapra lano,Select Exodus 25:4
5kaj virŝafaj feloj ruĝe kolorigitaj kaj antilopaj feloj, kaj akacia ligno,Select Exodus 25:5
6oleo por lumigado, aromaĵoj por la sankta oleo kaj por la bonodoraj incensoj,Select Exodus 25:6
7ŝtonoj oniksaj kaj ŝtonoj enkadrigeblaj por la efodo kaj por la surbrustaĵo.Select Exodus 25:7
8Kaj ili faru por Mi sanktejon, por ke Mi loĝu inter ili.Select Exodus 25:8
9Laŭ ĉio, kiel Mi montros al vi la bildon de la Loĝejo kaj la bildon de ĉiuj ĝiaj objektoj, tiel faru.Select Exodus 25:9
10Kaj ili faru keston el akacia ligno; du ulnoj kaj duono estu ĝia longo, kaj unu ulno kaj duono ĝia larĝo, kaj unu ulno kaj duono ĝia alto.Select Exodus 25:10
11Kaj tegu ĝin per pura oro, interne kaj ekstere tegu ĝin, kaj faru sur ĝi oran kronon ĉirkaŭe.Select Exodus 25:11
12Kaj fandu por ĝi kvar orajn ringojn, kaj alfortikigu ilin sur ĝiaj kvar anguloj: du ringojn sur unu ĝia flanko kaj du ringojn sur ĝia alia flanko.Select Exodus 25:12
13Kaj faru stangojn el akacia ligno kaj tegu ilin per oro.Select Exodus 25:13
14Kaj metu la stangojn en la ringojn sur la flankoj de la kesto, por porti la keston per ili.Select Exodus 25:14
15En la ringoj de la kesto devas esti la stangoj; ili ne estu prenataj for de ĝi.Select Exodus 25:15
16Kaj en la keston enmetu la Ateston, kiun Mi donos al vi.Select Exodus 25:16
17Kaj faru fermoplaton el pura oro; du ulnoj kaj duono estu ĝia longo, kaj unu ulno kaj duono ĝia larĝo.Select Exodus 25:17
18Kaj faru du kerubojn el oro; per forĝa laboro faru ilin ĉe la du randoj de la fermoplato.Select Exodus 25:18
19Faru unu kerubon ĉe unu flanko kaj unu kerubon ĉe la alia flanko; elstarantaj el la fermoplato faru la kerubojn, sur ĝiaj du flankoj.Select Exodus 25:19
20Kaj la keruboj estu etendantaj siajn flugilojn supren, kovrante per siaj flugiloj la fermoplaton, kaj iliaj vizaĝoj estu unu kontraŭ la alia; al la fermoplato estu turnitaj la vizaĝoj de la keruboj.Select Exodus 25:20
21Kaj metu la fermoplaton sur la keston supre, kaj en la keston metu la ateston, kiun Mi donos al vi.Select Exodus 25:21
22Kaj Mi aperados al vi tie, kaj Mi parolados kun vi super la fermoplato, el inter la du keruboj, kiuj estos super la kesto de atesto, pri ĉio, kion Mi ordonos al vi por la Izraelidoj.Select Exodus 25:22
23Kaj faru tablon el akacia ligno; du ulnoj estu ĝia longo, kaj unu ulno ĝia larĝo, kaj unu ulno kaj duono ĝia alto.Select Exodus 25:23
24Kaj tegu ĝin per pura oro, kaj faru al ĝi oran kronon ĉirkaŭe.Select Exodus 25:24
25Kaj faru ĉirkaŭ ĝi manlarĝan listelon, kaj faru oran kronon ĉirkaŭ la listelo.Select Exodus 25:25
26Kaj faru por ĝi kvar orajn ringojn, kaj alfortikigu la ringojn en la kvar anguloj, ĉe ĝiaj kvar piedoj.Select Exodus 25:26
27Apud la listelo estu la ringoj, kiel ingoj por stangoj, por porti la tablon.Select Exodus 25:27
28Kaj faru la stangojn el akacia ligno, kaj tegu ilin per oro, ke per ili oni portu la tablon.Select Exodus 25:28
29Kaj faru ĝiajn pladojn kaj ĝiajn kulerojn, kaj ĝiajn kalikojn kaj ĝiajn kruĉojn, per kiuj oni verŝos; el pura oro faru ilin.Select Exodus 25:29
30Kaj metu sur la tablon panon de propono antaŭ Mi ĉiam.Select Exodus 25:30
31Kaj faru kandelabron el pura oro, per forĝa laboro estu farita la kandelabro; ĝia trunko kaj ĝiaj branĉoj, ĝiaj kalikoj, ĝiaj kapetoj, kaj ĝiaj floroj elstaru el ĝi.Select Exodus 25:31
32Kaj ses branĉoj devas elstari el ĝiaj flankoj: tri branĉoj de la kandelabro el unu flanko, kaj tri branĉoj de la kandelabro el la alia flanko;Select Exodus 25:32
33tri migdalformaj kalikoj, kapeto, kaj floro, sur unu branĉo, kaj tri migdalformaj kalikoj, kapeto, kaj floro, sur la alia branĉo; tiel sur la ses branĉoj, kiuj elstaras el la kandelabro.Select Exodus 25:33
34Kaj sur la kandelabro estu kvar migdalformaj kalikoj kun kapetoj kaj floroj.Select Exodus 25:34
35Kaj kapeto sub unu paro da branĉoj, kapeto sub la dua paro da branĉoj, kaj kapeto sub la tria paro da branĉoj; tiel por la ses branĉoj, kiuj elstaras el la kandelabro.Select Exodus 25:35
36La kapetoj kaj branĉoj devas elstari el ĝi; ĉio devas esti unu forĝita tutaĵo el pura oro.Select Exodus 25:36
37Kaj faru por ĝi sep lucernojn; kaj starigu sur ĝi ĝiajn lucernojn, ke ili lumu sur ĝian antaŭan flankon.Select Exodus 25:37
38Kaj ĝiaj preniloj kaj cindrujoj estu el pura oro.Select Exodus 25:38
39El kikaro da pura oro oni faru ĝin kaj ĉiujn tiujn apartenaĵojn.Select Exodus 25:39
40Kaj rigardu kaj faru laŭ ilia modelo, kiu estis montrita al vi sur la monto.Select Exodus 25:40
Esperanto (ESPERANTO). Public domain. Text from the CrossWire Bible Society module. About this translation