Hosea 12
Esperanto
Translation: ESPERANTO
1Efraim paŝtas venton, postkuras la orientan venton; kun ĉiu tago li faras pli da mensogaĵoj kaj da idolaĵoj; li faras interligon kun Asirio, kaj portas oleon en Egiptujon.Select Hosea 12:1
2Sed ankaŭ kun Jehuda la Eternulo havas juĝon, kaj Li punos Jakobon laŭ lia konduto, laŭ liaj agoj Li repagos al li.Select Hosea 12:2
3Ankoraŭ en la ventro li retenis sian fraton, kaj viriĝinte li luktis kun Dio.Select Hosea 12:3
4Li luktis kun anĝelo kaj venkis, li tamen petegis lin kun ploro; en Bet-El Li nin trovos, kaj tie Li parolos kun ni.Select Hosea 12:4
5La Eternulo estas Dio Cebaot, Eternulo estas Lia nomo.Select Hosea 12:5
6Returnu do vin al via Dio, konservu favorkorecon kaj justecon, kaj fidu ĉiam vian Dion.Select Hosea 12:6
7Kanaanido havas en sia mano falsan pesilon, li amas trompi;Select Hosea 12:7
8kaj Efraim diras: Mi riĉiĝis, mi akiris al mi havaĵon, sed en ĉiuj miaj laboroj oni ne trovos ĉe mi malbonagon, per kiu mi estus pekinta.Select Hosea 12:8
9Mi, la Eternulo, estas via Dio de post la lando Egipta; Mi ankoraŭ denove loĝigos vin en tendoj, kiel en la tagoj de festo.Select Hosea 12:9
10Mi parolis per la profetoj, Mi donis multe da vizioj, kaj per la profetoj Mi parolis alegorie.Select Hosea 12:10
11En Gilead estis idoloj, sed ili fariĝis senvaloraĵo; en Gilgal oni oferbuĉis bovojn, sed iliaj altaroj fariĝis kiel ŝtonamasoj sur la sulko de la kampo.Select Hosea 12:11
12Jakob forkuris sur la kampojn de Sirio, Izrael servis por edzino, kaj por edzino li devis gardi.Select Hosea 12:12
13Kaj per profeto la Eternulo elkondukis Izraelon el Egiptujo, kaj per profeto Li gardis lin.Select Hosea 12:13
14Forte kolerigis Lin Efraim, tial lia sango venos sur lin, kaj lia Sinjoro redonos al li pro liaj hontindaĵoj.Select Hosea 12:14
Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain