Hosea 3
Esperanto
Translation: ESPERANTO
1Kaj la Eternulo diris al mi plue: Iru, kaj komencu amaĵon kun virino, kiun amas ŝia edzo, sed kiu adultas, simile al tio, kiel la Eternulo amas la Izraelidojn, sed ili turnas sin al aliaj dioj kaj amas iliajn vinberkukojn.Select Hosea 3:1
2Kaj mi akiris ŝin al mi per dek kvin arĝentaj moneroj kaj ĥomero kaj duono da hordeo.Select Hosea 3:2
3Kaj mi diris al ŝi: Longan tempon restu ĉe mi; ne malĉastu, kaj fordonu vin al neniu viro; tiel same mi agos kun vi.Select Hosea 3:3
4Ĉar dum longa tempo la Izraelidoj restos sen reĝo, sen estro, sen oferoj, sen statuo, sen efodo, kaj sen domaj dioj;Select Hosea 3:4
5poste la Izraelidoj returnos sin, kaj serĉos la Eternulon, sian Dion, kaj Davidon, sian reĝon, kaj ili respektegos la Eternulon kaj Lian bonon en la fina tempo.Select Hosea 3:5
Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain