Skip to content
Church.wiki
Hosea

Hosea 5

Esperanto

Translation: ESPERANTO
Start reading

1Aŭskultu tion, ho pastroj, atentu, ho domo de Izrael, kaj prenu en viajn orelojn, ho reĝa domo; ĉar vin trafos juĝo pro tio, ke vi estis kaptilo en Micpa kaj etendita reto sur Tabor.Select Hosea 5:1

2Per premado ili profundigis la pekojn; Mi punos ĉiujn.Select Hosea 5:2

3Mi konas Efraimon, kaj Izrael ne estas kaŝita antaŭ Mi: vi nun malĉastas, ho Efraim, kaj Izrael malpuriĝis.Select Hosea 5:3

4Iliaj agoj ne permesas al ili reveni al ilia Dio, ĉar spirito de malĉasteco estas en ili kaj la Eternulon ili ne konas.Select Hosea 5:4

5La malmodesteco de Izrael parolas kontraŭ li antaŭ lia vizaĝo; tial Izrael kaj Efraim falos pro siaj malbonagoj; ankaŭ Jehuda falos kun ili.Select Hosea 5:5

6Kun siaj ŝafoj kaj bovoj ili iros serĉi la Eternulon, sed ne trovos; Li foriĝis de ili.Select Hosea 5:6

7Ili perfidis al la Eternulo, kaj naskis fremdajn infanojn; tial ekstermos ilin la monato kune kun ilia havaĵo.Select Hosea 5:7

8Blovu per korno en Gibea, per trumpeto en Rama; bruu en Bet-Aven, post vi, ho Benjamen!Select Hosea 5:8

9Efraim fariĝos dezerto en la tago de la puno; inter la triboj de Izrael Mi avertis fidele.Select Hosea 5:9

10La princoj de Jehuda fariĝis similaj al forŝovantoj de limo; Mi elverŝos sur ilin Mian koleron kiel akvon.Select Hosea 5:10

11Efraim estas premata, frapita de la juĝo; ĉar li memvole sekvis homan ordonon.Select Hosea 5:11

12Mi estos por Efraim kiel tineo, kiel putro por la domo de Jehuda.Select Hosea 5:12

13Efraim vidis sian malsanon, kaj Jehuda sian vundon; tiam Efraim iris al Asirio, kaj sendis al reĝo, kiu venĝus pro li; sed li ne povas sanigi vin, ne forigos de vi la vundon.Select Hosea 5:13

14Ĉar Mi estas kiel leono por Efraim, kiel leonido por la domo de Jehuda; Mi, Mi disŝiros kaj foriros; Mi forportos, kaj neniu povos savi.Select Hosea 5:14

15Mi iros returne sur Mian lokon, ĝis ili konfesos sian kulpon kaj serĉos Mian vizaĝon; kiam ili suferos, ili Min serĉos, kaj diros:Select Hosea 5:15

Next: Hosea 6Continue reading

Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

Hosea

Selected verses

Tap another verse to select a range.

Highlight

My Bible

Listen

Uses an English voice provided by your browser.