Skip to content
Church.wiki
Hosea

Hosea 8

Esperanto

Translation: ESPERANTO
Start reading

1Metu trumpeton al via buŝo! Li flugas kiel aglo al la domo de la Eternulo, pro tio, ke ili agis kontraŭ Mia interligo kaj defalis de Mia instruo.Select Hosea 8:1

2Al Mi ili vokos: Ho mia Dio, ni, Izraelidoj, ekkonis Vin.Select Hosea 8:2

3Izrael forpuŝis la bonon; malamiko lin persekutos.Select Hosea 8:3

4Ili starigis reĝojn, sed ne de Mi; ili starigis princojn, sed sen Mia scio; el sia arĝento kaj oro ili faris al si idolojn, por pereigi sin.Select Hosea 8:4

5Forpuŝita estas via bovido, ho Samario; ekflamis kontraŭ ili Mia kolero; kiel longe ankoraŭ ili ne povos puriĝi?Select Hosea 8:5

6Ĉar ĝi estas faritaĵo de Izrael; artisto ĝin faris, kaj ĝi ne estas dio; dispecetiĝos la bovido de Samario.Select Hosea 8:6

7Ĉar ili semas venton, ili rikoltos ventegon; grenon li ne havos; la kreskantaĵo ne donos farunon; se ĝi eĉ donos, fremduloj ĝin formanĝos.Select Hosea 8:7

8Izrael estas formanĝata; nun ili fariĝis inter la popoloj kiel senvalora vazo.Select Hosea 8:8

9Ĉar ili iris en Asirion, kiel sovaĝa azeno solece vaganta; la Efraimidoj donis amajn donacojn.Select Hosea 8:9

10Kvankam ili donis donacojn al la nacioj, Mi nun kolektus ilin, por ke ili iom ripozu de la ŝarĝo de la reĝo de la princoj.Select Hosea 8:10

11Sed multe da altaroj konstruis Efraim, por peki; ili fariĝis por li altaroj pekigaj.Select Hosea 8:11

12Mi skribis por li la multon de Miaj leĝoj; sed li rigardas ilin kiel fremdaĵon.Select Hosea 8:12

13La oferojn, donacatajn al Mi, ili buĉas nur pro viando, por ĝin manĝi; la Eternulo ne deziras ilin; nun Li rememoros iliajn malbonagojn kaj punos iliajn pekojn; ili revenos en Egiptujon.Select Hosea 8:13

14Izrael forgesis sian Kreinton, kaj konstruas palacojn; Jehuda konstruis multe da fortikigitaj urboj; sed Mi sendos fajron sur liajn urbojn, kaj ĝi ekstermos liajn palacojn.Select Hosea 8:14

Next: Hosea 9Continue reading

Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

Hosea

Selected verses

Tap another verse to select a range.

Highlight

My Bible

Listen

Uses an English voice provided by your browser.