Hebrews 1
Esperanto
Translation: ESPERANTO
Modern translations such as the NIV or ESV are not available yet. They need a license, and we will add them when one is in place. All translations and their sources
1Dio, kiu multafoje kaj multamaniere parolis en la tempo antikva al niaj patroj en la profetoj,Select Hebrews 1:1
2en tiuj lastaj tagoj parolis al ni en Filo, kiun Li nomis heredanto de ĉio, per kiu ankaŭ Li faris la mondaĝojn,Select Hebrews 1:2
3kiu, estante la elbrilo de Lia gloro kaj plena bildo de Lia substanco, kaj subtenante ĉion per la vorto de sia potenco, kaj farinte la elpurigon de niaj pekoj, sidiĝis dekstre de la Majesto en altaĵoj;Select Hebrews 1:3
4fariĝinte tiom pli granda ol la anĝeloj, kiom pli bonegan nomon ol ili li heredis.Select Hebrews 1:4
5Ĉar al kiu el la anĝeloj Li iam diris: Vi estas Mia Filo, Hodiaŭ Mi vin naskis? kaj denove: Mi estos al li Patro, Kaj li estos al Mi Filo?Select Hebrews 1:5
6Kaj ankoraŭ, kiam Li enkondukas la unuenaskiton en la mondon, Li diras: Kaj kliniĝu antaŭ li ĉiuj anĝeloj de Dio.Select Hebrews 1:6
7Kaj pri la anĝeloj Li diras: Kiu faras la ventojn Liaj senditoj, Flamantan fajron Liaj servantoj;Select Hebrews 1:7
8sed pri la Filo: Via trono estas Dia trono por ĉiam kaj eterne; La sceptro de via regno estas sceptro de justeco.Select Hebrews 1:8
9Vi amas virton kaj malamas malvirton; Tial Dio, via Dio, oleis vin per oleo de ĝojo pli ol viajn kamaradojn.Select Hebrews 1:9
10Kaj: En antikveco Vi, ho Eternulo, fondis la teron, Kaj la ĉielo estas la faro de Viaj manoj.Select Hebrews 1:10
11Ili pereos, sed Vi restos; Kaj ĉiuj ili eluziĝos kiel vesto,Select Hebrews 1:11
12Kiel veston Vi ilin ŝanĝos, kaj ili ŝanĝiĝos. Sed Vi restas la sama, Kaj Viaj jaroj ne finiĝos.Select Hebrews 1:12
13Sed al kiu el la anĝeloj Li iam diris: Sidu dekstre de Mi, Ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj?Select Hebrews 1:13
14Ĉu ne estas ili ĉiuj spiritoj servantaj, elsendataj, por servi al tiuj, kiuj estas heredontoj de la savo?Select Hebrews 1:14
Esperanto (ESPERANTO). Public domain. Text from the CrossWire Bible Society module. About this translation