Hebrews 13
Esperanto
Translation: ESPERANTO
Modern translations such as the NIV or ESV are not available yet. They need a license, and we will add them when one is in place. All translations and their sources
1La fratamo daŭradu.Select Hebrews 13:1
2Ne forgesu gastamon al nekonatoj; ĉar per tio iuj gastigis anĝelojn, ne sciante.Select Hebrews 13:2
3Memoru la katenitojn, kvazaŭ vi ankaŭ estus katenitaj, kaj la suferantojn, ĉar vi ankaŭ estas en la korpo.Select Hebrews 13:3
4Estu honorata la edzeco ĉe ĉiuj, kaj la lito estu senmakula; ĉar malĉastulojn kaj adultulojn Dio juĝos.Select Hebrews 13:4
5Estu via karaktero sen monamo; estu kontentaj je tio, kion vi havas; ĉar Li mem diris: Mi ne foriros de vi kaj ne forlasos vin.Select Hebrews 13:5
6Tial ni kuraĝas diri: La Eternulo estas mia helpanto, mi ne timos; Kion faros al mi homo?Select Hebrews 13:6
7Memoru viajn regintojn, kiuj parolis al vi la vorton de Dio; kaj ilian fidon imitu, pripensante la finon de ilia vivmaniero.Select Hebrews 13:7
8Jesuo Kristo estas la sama hieraŭ, hodiaŭ, kaj ĝis eterneco.Select Hebrews 13:8
9Ne forportiĝu per dogmaroj diversaj kaj fremdaj; ĉar estas bone, ke la koro estu plifortigata per graco, ne per manĝaĵoj, per kiuj ne profitis la okupiĝantaj pri ili.Select Hebrews 13:9
10Ni havas altaron, el kiu la servantoj de la tabernaklo havas nenian rajton manĝi.Select Hebrews 13:10
11Ĉar la korpoj de tiuj bestoj, kies sango estas en la sanktejon enportata de la ĉefpastro pro peko, estas bruligataj ekster la tendaro.Select Hebrews 13:11
12Tial Jesuo ankaŭ, por ke li sanktigu la popolon per sia propra sango, ekster la pordego suferis.Select Hebrews 13:12
13Tial ni eliru al li ekster la tendaro, portante lian riproĉon.Select Hebrews 13:13
14Ĉar ĉi tie ni ne havas restantan urbon, sed estontan ni serĉas.Select Hebrews 13:14
15Per li do ni oferu al Dio ĉiam oferon de laŭdo, tio estas, la frukton de niaj lipoj konfesantaj al lia nomo.Select Hebrews 13:15
16Sed ne forgesu la bonfaradon kaj kunulecon; ĉar tiaj oferoj plaĉas al Dio.Select Hebrews 13:16
17Obeu al tiuj, kiuj vin regas, kaj submetiĝu; ĉar ili viglas pro viaj animoj, kvazaŭ liveronte raporton; por ke kun ĝojo ili faru tion, kaj ne ĝemante, ĉar ĉi tio estus senprofita por vi.Select Hebrews 13:17
18Preĝu por ni; ĉar ni fidas, ke ni havas bonan konsciencon, dezirante en ĉio honeste vivi.Select Hebrews 13:18
19Sed des pli urĝe mi petegas vin fari tion, por ke mi tiom pli frue estu redonata al vi.Select Hebrews 13:19
20Nun la Dio de paco, kiu relevis el la mortintoj la grandan paŝtiston de la ŝafoj, nian Sinjoron Jesuo, per la sango de la eterna interligo,Select Hebrews 13:20
21perfektigu vin en ĉia bona laboro, por plenumi Lian volon, farante en vi tion, kio plaĉas al Li, per Jesuo Kristo, al kiu estu la gloro por ĉiam kaj eterne. Amen.Select Hebrews 13:21
22Kaj mi petegas vin, fratoj, toleru la vorton de konsilo, ĉar mi skribis al vi per malmulte da vortoj.Select Hebrews 13:22
23Sciu, ke estas liberigita nia frato Timoteo, kun kiu, se li venos baldaŭ, mi vin vidos.Select Hebrews 13:23
24Salutu ĉiujn, kiuj vin regas, kaj ĉiujn sanktulojn. Tiuj, kiuj estas el Italujo, vin salutas.Select Hebrews 13:24
25Graco estu kun vi ĉiuj. Amen.Select Hebrews 13:25
Esperanto (ESPERANTO). Public domain. Text from the CrossWire Bible Society module. About this translation