Hebrews 2
Esperanto
Translation: ESPERANTO
1Pro tio ni devas pli diligente atenti la aŭditaĵojn, por ke ni de ili ne forflosu.Select Hebrews 2:1
2Ĉar se la vorto parolata per anĝeloj montriĝis konstanta, kaj ĉiu dekliniĝo kaj malobeo ricevis justan rekompencon,Select Hebrews 2:2
3kiamaniere ni forsaviĝos, malŝatinte tian gravan savon? kiu, unue ekanoncite per la Sinjoro, estas konfirmita al ni de la aŭdintoj;Select Hebrews 2:3
4dum Dio ankaŭ kunatestis per signoj kaj mirindaĵoj kaj diversaj potencaĵoj kaj disdonoj de la Sankta Spirito, laŭ Sia volo.Select Hebrews 2:4
5Ĉar ne al anĝeloj Li submetis la estontan mondon, pri kiu ni paroladas.Select Hebrews 2:5
6Sed iu atestis ie, dirante: Kio estas homo, ke Vi lin memoras? Kio estas homido, ke Vi pensas pri li?Select Hebrews 2:6
7Vi malaltigis lin malmulte antaŭ la anĝeloj, Per honoro kaj beleco Vi lin kronis. Vi faris lin reganto super la faritaĵoj de Viaj manoj;Select Hebrews 2:7
8Ĉion Vi metis sub liajn piedojn. Ĉar, metante ĉion sub lin, Li nenion lasis ne submetita. Sed nun ni ankoraŭ ne vidas ĉion submetita sub lin.Select Hebrews 2:8
9Sed la malmulte sub la anĝeloj malaltigitan Jesuon ni vidas, pro la sufero de morto, kronita per honoro kaj beleco, por ke per la favoro de Dio li gustumu morton por ĉiu.Select Hebrews 2:9
10Ĉar konvenis al Li, por kiu ĉio estas, kaj de kiu ĉio estas, alkondukanta multajn filojn al gloro, perfektigi per suferado la estron de ilia savo.Select Hebrews 2:10
11Ĉar la sanktiganto kaj la sanktigatoj estas ĉiuj el unu; pro tiu kaŭzo li ne hontas nomi ilin fratoj,Select Hebrews 2:11
12dirante: Mi predikos Vian nomon al miaj fratoj, En la mezo de popola kunveno mi Vin gloros.Select Hebrews 2:12
13Kaj ankaŭ: Mi fidos Lin. Kaj ankaŭ: Jen mi kaj la infanoj, kiujn Dio donis al mi.Select Hebrews 2:13
14Ĉar do la infanoj partoprenas en sango kaj karno, li ankaŭ mem egale partoprenis en ili, por ke per morto li neniigu tiun, kiu havis la potencon de morto, tio estas la diablo,Select Hebrews 2:14
15kaj liberigu tiujn, kiuj per timo de morto dum la tuta vivo estis subigitaj al sklaveco.Select Hebrews 2:15
16Ĉar vere li ektenas ne anĝelojn, sed la idaron de Abraham li ektenas.Select Hebrews 2:16
17Tial li devis en ĉio similiĝi al siaj fratoj, por ke li fariĝu kompatema kaj fidela ĉefpastro en la aferoj de Dio, por fari repacigon por la pekoj de la popolo.Select Hebrews 2:17
18Ĉar per tio, ke li mem, tentate, suferis, li povas helpi la tentatojn.Select Hebrews 2:18
Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain