Skip to content
Church.wiki
Hebrews

Hebrews 5

Esperanto

Translation: ESPERANTO
Start reading

1Ĉar ĉiu ĉefpastro, prenata el inter homoj, pro homoj estas difinita por aferoj rilatantaj al Dio, por ke li oferu kaj donacojn kaj oferojn pro pekoj;Select Hebrews 5:1

2povante indulgi tiujn, kiuj estas malkleraj kaj erarantaj, tial, ke li mem estas ĉirkaŭata de malforteco;Select Hebrews 5:2

3kaj pro tio li devas, kiel por la popolo, tiel ankaŭ por si mem, oferi pro pekoj.Select Hebrews 5:3

4Kaj neniu alprenas al si tiun honoron krom la vokato de Dio, tiel same, kiel Aaron.Select Hebrews 5:4

5Tiel ankaŭ Kristo sin mem ne honoris, por fariĝi ĉefpastro, sed lin honoris Tiu, kiu diris al li: Vi estas Mia Filo, Hodiaŭ Mi vin naskis;Select Hebrews 5:5

6kiel ankaŭ aliloke Li diris: Vi estas pastro por ĉiam, Laŭ la maniero de Melkicedek.Select Hebrews 5:6

7En siaj karnaj tagoj, preĝojn kaj petegojn oferinte, kun forta kriado kaj larmoj, al Tiu, kiu povis lin savi el morto, kaj aŭdite pro sia pia timo,Select Hebrews 5:7

8tiu, kvankam li estis Filo, tamen lernis obeon per tio, kion li suferis;Select Hebrews 5:8

9kaj perfektigite, li fariĝis la fonto de eterna savo al ĉiuj al li obeantaj;Select Hebrews 5:9

10nomite de Dio ĉefpastro laŭ la maniero de Melkicedek.Select Hebrews 5:10

11Pri tiu ni havas dirotaĵojn multajn, kaj malfacile klarigeblajn tial, ke vi surdiĝis en aŭdado.Select Hebrews 5:11

12Ĉar kvankam vi jam devus esti instruistoj, vi ankoraŭ bezonas, ke oni instruu al vi, kiaj estas la komencaj elementoj de la orakoloj de Dio, kaj vi fariĝis bezonantoj de lakto kaj ne de solida nutraĵo.Select Hebrews 5:12

13Ĉar ĉiu, kiu nutriĝas per lakto, estas nesperta rilate la vorton de justeco; ĉar li estas infaneto.Select Hebrews 5:13

14Sed solida nutraĵo estas por la plenaĝuloj, kiuj per uzado havas la sentojn ekzercitaj, por distingi inter bono kaj malbono.Select Hebrews 5:14

Next: Hebrews 6Continue reading

Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

Hebrews

Selected verses

Tap another verse to select a range.

Highlight

My Bible

Listen

Uses an English voice provided by your browser.